Carlos Pesquera Alonso: ”Mi pensas ke indas fortigi la landajn sekciojn”

Carlos Pesquera Alonso estas la dua el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de prezidanto, sed pretas ankaŭ esti vicprezidanto aŭ ordinara estrarano. Li estas 31-jara hispana socia esploristo kaj doktoriĝa studento, nun loĝanta en Potenco (Potenza), Italio.

Carlos Pesquera Alonso.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

– Mi jam kandidatiĝis al la estraro de TEJO dum la 73a IJK en Aneĥo kaj la kialo estas la sama, helpi nian movadon. Ekde mi iĝis 14 jaraĝa, mi partoprenas en politikaj kaj sociaj asocioj. Mi ĉiam aktive engaĝiĝas, ĉar mi konsideras ke tio estas la plej kohera maniero por subteni movadon al kiu mi apartenas. Do, sendube mi portas tiun multjaran sperton, kiu inkludas la organizadon de la 74a IJK en Badaĥozo.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Komence de la jaro mi trejnis Usonajn Esperantistojn en Ĉikago. Tie mi rimarkis ke estas multaj junaj Esperantistoj kiuj lernis per Duolingo kaj uzas Amikumu-n, sed ili ne estas aktivaj pli ol loke. Similan impreson mi havas pri Ĉinio. Tial, mi pensas ke indas fortigi la landajn sekciojn. Kelkfoje temas nur pri partopreni rete en iliaj kunsidoj, kontaktigi ilin kun Esperantistoj kiuj havas specialajn lertecojn aŭ konsili pri organizado de renkontiĝo.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Juneco kaj internacieco. Ili samtempe estas tre pozitivaj ecoj de TEJO, sed ili malhelpas pro la kutimaj ŝanĝoj dum la juneco kaj la malfacileco renkontiĝi pro la disvastigo de Esperanto. Tiuj ecoj ĉiam estos tie. Laŭ mi, ili klarigas la ĥaoson dum la lasta mandato, sed ju pli ni estos des pli da helpo ni povos ricevi de la aktivuloj. Tial fortigi la personaj rilatoj en la landaj sekcioj utilos ankaŭ je la internacia nivelo. Aldone, la fortigo de la reta nivelo, kiun la pandemio antaŭenpuŝis, ja helpos tiaflanke. Pli specife, la temo kiu plej zorgigas min estas la IJK venontjare. Kiel komisiito pri kongresoj mi jam laboras por trovi solvojn. Ni laboras aktive por tiu komuna celo, do ni profitas de la teamforteco de TEJO, kiu utilas ne nur por tiu ĉi defio.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– TEJO estas granda reto de junuloj kun similajn interesojn, sed havi reton ne sufiĉas. Oni ne aŭtomate ekscias pri la aliaj. Do, la estraro de TEJO estu faciliganto por ke la membroj interkonatiĝu. Se la junuloj konscias ke TEJO ne estas abstrakta institucio sed strukturo por konstrui komunan celon, por ekkoni amikojn kiuj grandigos vian menson… ni sukcesos. Tial, helpi organizadon de renkontiĝoj kie krei personajn rilatojn aŭ provizi de kontakton por realigi projektojn estas ege bonaj manieroj por fortigi la movadon pere de TEJO.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.


Pli pri la temo

Jen intervjuo kun la alia prezidant-kandidato:

En la retejo de TEJO aperis videoj de kelkaj el la kandidatoj. Krome aperis debato de la du prezidant-kandidatoj, kiun vi povas spekti ĉi-sube.