Reta festivalo okazadas ĉie kaj nenie

Pro la kronvirusa epidemio la plej multaj ĉeestaj Esperanto-aranĝoj en la mondo estas provizore nuligitaj. Anstataŭe multo okazas en la reto, kaj iuj el la plej gravaj aranĝoj estas kolektitaj sub la komuna nomo MondaFest’ 2020. Kadre de tiu reta festivalo okazos interalie la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kaj la Virtuala Kongreso kiu anstataŭos la nuligitan UK-n.

Anoj de la LKK de la ĉi-jara, nuligita Universala Kongreso dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020.

La reta festivalo MondaFest’ 2020, kunordigata de UEA kun teknika helpo interalie de la organizaĵo Edukado@Interreto, estis inaŭgurita la 20-an de junio kaj daŭros ĝis la 20-a de septembro. La inaŭguro kun varia programo estis dissendita per YouTube kaj Facebook. La muzikan programon de la festivalo kunorganizas Floréal Martorell kaj la eldonejo Vinilkosmo.

En la programo de la inaŭguro krom diversaj paroladoj estis pluraj muzikaj interludoj, kaj ĝi iĝis granda publik-sukceso: la elsendon vizitis sume proksimume sep mil spektantoj, kvankam ne eblas scii, kiel longe ili efektive sekvis la programon. Dum la inaŭguro estis elsendita ankaŭ la salutmesaĝo de alta reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu iĝis spektebla aliloke en la reto jam kelkajn tagojn pli frue.

Post la inaŭguro okazis jam pluraj pliaj programeroj kadre de MondaFest’ 2020, interalie diskutoj pri la revuo Kontakto, interaktiva Tago de Azio kaj Oceanio  kaj  renkontiĝo kun la aŭtoro Trevor Steele – la lastaj du per la retkunvena programo Zoom. Krome en Facebook estis elsendita hispanlingva programero, dediĉita al la lanĉo de kurso por hispanlingvanoj.

El tiuj plej populara estis ĝuste la hispanlingva diskuto, kiun en Facebook vizitis 1 400 spektantoj, kaj kiu ricevis preskaŭ 300 komentojn. La unua diskuto pri Kontakto havis sume proksimume 800 spektantojn en Youtube kaj Facebook. La aliaj eroj ŝajne havis kelkajn centojn da spektantoj.

Amri Wandel. Foto: UEA.

– La bezono virtualigi niajn kunvenojn ebligis krei ion tute novan, trimonatan festivalon, kadre de kiu okazos multaj variaj Esperanto-aranĝoj. Ĝia kulmino estos unusemajna Virtuala Kongreso, kun pluraj popularaj tradiciaj elementoj de la UK, tamen en nova virtuala vesto. Kredeble tiuj ideoj kaj kapabloj restos ankaŭ estonte, kiam denove eblos ankau ĉeestaj kunvenoj, eble en la formo de hibrida kongreso, rakontas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado.

La koncepto de reta festivalo estis rapide kunmetita pro la pandemio, kaj verŝajne bezonos plian evoluigon. Eĉ se la elsendoj teknike bone funkcias, ne ĉiam estas facile resti bone informita pri tio, kio okazos kaj kiam.

La festivalo havas propran retejon, sed tie troveblas nek plena programo nek spekteblas ĉiuj okazantaj aŭ okazintaj aranĝoj. Ĝis nun tie fakte troviĝas nur du spekteblaj eroj. En la ĉefa retejo de UEA aperas komunikoj pri la festivalo, en aparta retejo de la revuo Esperanto legeblas raportoj pri ĝi, kaj ŝajne plena programo videblas en la retejo Eventa servo.

Tamen mankas loko, kie rekte eblus havi superrigardon pri ĉiuj jam okazintaj eroj. Iuj videoj troviĝas en la Facebook-paĝo de UEA, iuj en la Youtube-kanalo de UEA, iuj en ambaŭ, iuj en aliaj lokoj, kaj la aranĝoj kiuj estis elsenditaj per Zoom ŝajne nenie re-spekteblas, se oni maltrafis la rektan elsendon.

Yves Nevelsteen.

Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, konsentas ke ne ĉio jam nun perfekte funkcias, sed atentigas ke la festivalo devis esti aranĝita tre haste.

– MondaFest’ estas granda eksperimento. Okazas iom kaose kaj mankas homfortoj. Sed ĝenerale mi tre ĝojas pri la evoluoj; okazas kvazaŭ revolucio ene de UEA. Tiu nova dinamiko allogas novulojn; junulojn. Tio estas en si tre bona afero.

Ĝis nun la programeroj de MondaFest’ 2020 grandparte ne estis interagaj, temis ĉefe pri unudirektaj elsendoj. Per Zoom, kun ebleco de vera interaga partopreno, okazas tamen ekzemple la ĉi-jara NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto.

Pli da interagaj programeroj oni supozeble povas atendi dum la du ĉefaj aranĝoj de la sezono: la reta IJK de la 11-a ĝis la 18-a de julio, kaj la Virtuala Kongreso, kiu anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson kaj okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto.

La Virtuala Kongreso estas senpaga por individuaj membroj de UEA kiuj aliĝas ĝis la 26-a de julio, dum aliaj partoprenantoj devas pagi kotizon de 50 eŭroj. (La kosto de individua membreco varias laŭlande de 2 ĝis 44 eŭroj.) Post la 26-a de julio la kotizo por nemembroj altiĝos al 75 eŭroj, kaj ekde tiu dato ankaŭ membroj de UEA devos pagi nealtan kotizon.

Ĉe la reta IJK la baza kotizo por ĉiuj estas 20 eŭroj. Eblas pagi subtenan kotizon de 50 eŭroj, por financi la aliĝon de partoprenantoj el malriĉaj landoj. La plej multaj aliaj eroj de MondaFest’ 2020 estas senpagaj kaj malfermaj por ĉiuj.

Lige kun la reta IJK okazos ankaŭ la reta komitata kunsido de TEJO, dum kiu oni elektos novan estraron de la junulara asocio. La komitata kunsido de UEA aliflanke nur parte okazos dum la Virtuala Kongreso. La unua kunsido estos en la lasta tago de la kongreso, sabate la 8-an de aŭgusto. La sekvaj du kunsidoj okazos en la posta semajnfino.


 

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sandor Hideg
Sandor Hideg
2020-06-30 13:14

VK ne estos senpaga por plejparto de membroj (aligitaj), nur por individuaj membroj.

Geĉjo
Geĉjo
2020-06-30 13:40
Respondo al  Sandor Hideg

Kvankam mi estas UEA membro, min mirigis, ke por nemembroj aliĝo por virtuala partopreno kostas… 50Eu !!! Karlo! 50Eu … kaj Karlo kraĉe iras laŭ siaj aferoj!
Bone, se kostus ~ 3-5, sed 50 — fera bariero por eventualaj partoprenantoj kaj eble ontaj membroj ;-(

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-06-30 15:11
Respondo al  Geĉjo

Evidente, la ideo estas instigi al membriĝo, kiu kostas malpli aŭ multe malpli (depende de lando).