UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon

Asista ĝenerala sekretario de UN Fabrizio Hochschild registris paroladon por la inaŭguro de MondaFest 2020, reta Esperanto-festivalo kiu interalie anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La altranga UN-reprezentanto intencis persone ĉeesti la kongreson, sed tio ne eblas pro la daŭranta pandemio.

La Monda Festivalo de Esperanto 2020, MondaFest, estos oficiale inaŭgurita sabate la 20-an de junio, kaj daŭros ĝis la 20-a de septembro. La festivalon unuavice organizas UEA, kaj en ĝia programo estas listigitaj interalie la reta IJK kaj la Virtuala Kongreso de UEA, kies enhavo ankoraŭ ne klaras.

Neatendite kaj kelkajn tagojn antaŭtempe aperis en la reto neanoncita parolado de Fabrizio Hochschild, asista ĝenerala sekretario de UN, celita por la inaŭguro de MondaFest en sabato. Li komencas en Esperanto, sed la ĉefa parto de la iom pli ol kvinminuta parolado estas en la angla, kun teksta traduko en Esperanto.

En la parolado li interalie mencias, ke li planis ĉeesti la Universalan Kongreson de Esperanto en Montrealo, ĝis la kongreso devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio. Se tiu ĉeesto realiĝus, li estus unu el la plej altrangaj reprezentantoj de UN iam ajn ĉeestintaj Universalan Kongreson.

La plej altranga el tiuj sendube estis Amadou-Mahtar M’Bow, la ĝenerala direktoro de Unesko, kiu partoprenis la kongreson en Rejkjaviko en 1977. En Budapeŝto 1983 Richard Butler, la ĝenerala sekretario de Internacia Telekomunika Unio, parto de la UN-sistemo, estis la ĉefpreleganto pri la kongresa temo.

Inazo Nitobe, kiu en 1921 partoprenis la Universalan Kongreson en Prago kiel la reprezentanto de Ligo de Nacioj, estis asista ĝenerala sekretario de tiu antaŭulo de UN, kaj do principe samranga kun Fabrizio Hochschild.

Nitobe estis oficiala observanto de Ligo de Nacioj en la UK, kaj lia posta raporto al la ĝenerala asembleo de la Ligo estis la unua objektiva raporto pri Esperanto de altnivela oficiala reprezentanto de grava interŝtata organizaĵo. Posta propono ekuzi Esperanton en Ligo de Nacioj estis tamen blokita de Francio.

Eĉ se Fabrizio Hochschild pro la pandemio ne povas fizike ĉeesti Universalan Kongreson, lia inaŭgura parolado havas la saman simbolan signifon kiel havus efektiva ĉeesto. Tamen li ŝajnas ne havi tute klaran imagon pri la aranĝo kiun li inaŭguras.

Fabrizio Hochschild gvidas la solenadon de la 75-jara jubileo de UN en 2020, kaj laŭ tio kion li diras en sia parolado, li ŝajnas supozi, ke MondaFest estas grandparte dediĉita al tiu okazaĵo:

Mi scias, ke tiu ĉi Festivalo naskiĝis el neceso, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto, kiun mi planis ĉeesti, devis nuliĝi pro KOVIM-19. Sed mi kredas, ke tio, kio anstataŭas ĝin – tri monatoj da prelegoj kaj diskutoj pri Unuiĝintaj Nacioj 75-jara – estas eĉ pli bona, kaj mi ĝoje antaŭvidas la rezultojn de viaj diskutoj.

Efektive en la ĝis nun publikigita programo de MondaFest tute ne aperas mencio pri la jubileo de UN, sed kompreneble ĝi povas ankoraŭ aperi. La 75-jariĝo de UN tamen apenaŭ povos iĝi la ĉefa temo de la virtuala festivalo, kiu konsistas el tute disaj eroj grandparte tute ne aranĝataj de UEA, sed nur malstrikte konektataj de la komuna nomo de la aranĝo.

En sia parolado la alta reprezentanto de UN alte aprezas la signifon de Esperanto:

Esperanto ĉiam estis pli ol nur lingvo. Ĝi estas esprimiĝo de tutmonda solidareco kaj voko al agado por tutmondaj interkompreniĝo kaj civitaneco. Nun, pli ol iam ajn antaŭe, UN bezonas subtenon de la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-06-18 22:29

Dankon, s-ro Hochschild!

Fernando Maia Jr
2020-06-21 20:28

Saluton, dankon pro la artikolo. Mi atentigas, ke la alpreno de tio, kio estus ĉi-jara kongresa temo, samkiel aliaj eroj de la UK fare de la festivalo estis diskonigita de UEA en kelkaj kanaloj, inter ili la oficiala kalendaro de MondaFest’ 2020, EventaServo.org (https://eventaservo.org/e/somera), la podkaston de ESNY (https://youtu.be/U2kuYZdfSi8) kaj la retejo http://mondafest.net/ mem, kiu publikiĝis antaŭ la 18-an de junio, dato de tiu artikolo. Kompreneble S-ro Hochschild konsciis pri la laborplano pri la temo laŭ tio, kion povis prezenti al la publiko Sara Spanò, komisiito de UEA pri Eksteraj Rilatoj, dum la inaŭguro de la Festivalo. Mi esperas, ke tiuj informoj komplementas la artikolon.