La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne

La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.

La nova retejo de la ĉi-jara IJK.

La teamo de la Internacia Junulara Kongreso merkrede la 10-an de junio publikigis sian novan retpaĝon. Inter la novaĵoj estas la reta platformo, unueca kotizo kaj ŝovita komencdato.

La teamo pli frue anoncis, ke la ĉi-jara IJK okazos nur en la reto. Ili tiam ne diris, en kiu maniero aŭ per kia ilo. Tion la nova retpaĝo nun klarigas: la IJK uzos la saman sistemon, kiun E@I kreis por la Poliglotkunveno okazinta en majo.

Laŭ la IJK-retpaĝo la platformo ebligos elsendon de prelegoj, okazigon de kursoj kaj babiladon en diskutrondoj. Ankaŭ la Somera Esperanto-Studado kaj la Universala Kongreso uzos tiun platformon.

Alia ŝanĝo estas, ke la IJK komenciĝos unu tagon pli frue, en vendredo, la 10-an de julio. Ankoraŭ ne aperis programtabelo aŭ listo de programeroj, sed la retpaĝo promesas tri seshorajn programblokojn en la semajnfinaj tagoj, kun duhoraj paŭzoj inter ili.

Tio signifas preskaŭ senĉesan programon en ĉiuj horzonoj. Ankaŭ la temo ŝanĝiĝis: antaŭe ĝi estis ”Toleremo – ĉu senlima?”, sed laŭ la nova retpaĝo la temo nun estas ”Tutmonda solidareco”.

Tiu solidareco laŭ la organizantoj videblas en la kotizoj. La normala kotizo estas 20 eŭroj, sed la organizantoj proponas ke tiuj kiuj povas, pagu ”subtenan kotizon” de 50 eŭroj, por financi la senpagan partoprenon de aliaj junuloj.

La senpaga partopreno estas havebla al tiuj, kiuj neniam antaŭe partoprenis internacian Esperanto-renkontiĝon, aŭ loĝas en lando kun interreto multekosta (rilate al la averaĝaj enspezoj).

Kvankam la aliĝilo nur nun malfermiĝis, la listo de aliĝintoj jam montras 109 nomojn. Tiel estas, ĉar tiuj, kiuj aliĝis por la IJK 2020 en Nederlando kaj jam sendis pagon, aŭtomate estas registritaj por la reta IJK.

Rogier Huurman

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-06-10 22:02

“Mi pagis kotizon al IJK, sed nenio restis por la vojaĝ’. Mi pensis, ke tio tute ne gravas”.

Kim estis vera viziulo.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-06-10 23:43

Neniel allogas min. Mi prefere pacience atendas ĝis eblas renkonti verajn homojn en vera kongreso.

Hejmano feliĉa
2020-06-11 0:55

Estas tiom mojosa povi kongresi tiel facile…

Ŝtefan
Ŝtefan
2020-06-11 11:11

Mi esperas ke multaj programeroj estas alireblaj kiel video ĉar mi ne povas ĉiam ĉeesti kiam mi estas hejme

Roĉjo
2020-06-13 20:47
Respondo al  Ŝtefan

Ili certe estos, ni ja devas provizi al homoj en ĉiuj tempozonoj kaj vivsituacioj.