Charlotte Burton: ”TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj”

Charlotte Burton estas la unua el la 13 kandidatoj al la estraro de TEJO, kiu respondis al demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por posteno de ordinara estrarano.

Charlotte Burton estas 31-jara instruisto kaj loĝas proksime al Dallas en Teksaso, Usono. Ŝi instruas la anglan al adoleskantoj kun lernaj handikapoj.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

Charlotte Burton.

– Mi rimarkas, ke TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj. Mi volus, ke almenaŭ unu estu de Nordameriko, kaj mi povas promesi mian aktivecon. Mi estas instruisto, kaj sekretario de mia landa asocio. Mi plue aktivas en la estraroj de kelkaj aliaj Esperanto asocioj en mia lando.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Mi volas aŭskulti aliajn, kaj helpi tie, kie oni bezonas helpon. Mi volas helpi organizi kaj pluigi la ideojn de miaj kunlaborantoj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Verdire, mi ankoraŭ ne scias pri kiuj estas la plej grandaj problemoj, ĉar mi ne estas en iliaj kunsidoj, sed mi pretas lerni kaj helpi.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– TEJO estas granda grupo de pasiaj junuloj, kiuj volas ŝanĝi la mondon (aŭ almenaŭ la movadon iom). Ni uzu tion per aŭskulti kaj organizi. Kiujn ideojn multaj homoj havas sendepende? Kiujn ideojn bezonas antaŭe la helpo de aliaj? Kie estas la ideemaj homoj, kaj kie estas la faremaj homoj, kiuj nur mankas direkton? Ni kunlaboru kaj ĉiu uzu siajn fortojn por pluigi niajn celojn kune.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.