Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas? de Libera Folio je 2021-05-25 Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.
Virtuala Kongreso anstataŭos Belfaston de Libera Folio je 2021-05-09 La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontas vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio. La nuligo estas finance malfavora al UEA, sed aliflanke la asocio ricevis pandemian subvencion de la nederlanda ŝtato.
Forpasis Vladimir Samodaj de Libera Folio je 2021-05-012021-05-01 Vladimir Samodaj, konata rusia esperantisto, honora membro de UEA, longjara aktivulo de Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio, forpasis la 31-an de marto 2021 en Belgio en la aĝo de 85 jaroj.
La retejo de UEA estas ”teknike preta” de Libera Folio je 2021-04-302021-04-30 Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
La UK en Belfasto estas nuligita de Libera Folio je 2021-04-272021-04-27 UEA anoncis nuligon de la ĉi-jara Universala Kongreso en Belfasto pro la daŭranta pandemio. Anstataŭe okazos denove reta kongreso.
Forpasis Andrzej Pettyn de Libera Folio je 2021-04-232021-04-25 En la aĝo de 83 jaroj forpasis Andrzej Pettyn, unu el la plej konata voĉoj en Esperantujo, honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj multjara membro de la Akademio de Esperanto.
Jam 600 esperantistoj respondis al Unesko de Libera Folio je 2021-04-132021-04-13 Unesko unuafoje aperigis retan enketon en Esperanto, por kolekti vidpunktojn por baldaŭa raporto pri edukado. Ene de kelkaj tagoj jam 600 esperantistoj plenigis la enketilon, kaj nun Unesko esperas, ke estos miloj da respondoj en Esperanto.
Ne okazos la IJK en Ukrainio de Libera Folio je 2021-04-122021-04-12 TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.
UEA kaŝis donacitajn membrecojn de Libera Folio je 2021-04-062021-04-12 Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio povis raporti, ke la membraro de UEA dum 2020 kreskis je iom pli ol 3 procentoj. UEA tamen provis kaŝi la fakton, ke tiu kresko estis kaŭzita de membrecoj donacitaj al la finintoj de reta kurso por hispanlingvanoj.
Nova kurso por hispanlingvanoj de Libera Folio je 2021-04-06 Pasintjare 236 lernantoj finis realtempan retan kurson de Esperanto por hispanlingvanoj, aranĝitan kunlabore de Kolombia Esperanto-Ligo, UEA kaj TEJO. Nun oni kolektas kontribuojn por financi la ĉi-jaran kurson, por kiu oni bezonas dek hispanlingvajn instruistojn.