Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

Kial mi partoprenos UK-ojn?

de Libera Folio je 2018-10-142018-11-29

“Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”… Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte?”, – skribas Anna Striganova responde al la artikolo de Robert Nielsen.

Junulara movado: mortinta aŭ reviviĝanta?

de Libera Folio je 2018-09-282018-09-29

Ricevinte la novan Jarlibron, oni povas konsterniĝi pro la evidente pli kaj pli malaperantaj Landaj Sekcioj de TEJO. Ili perdas membrojn, pluraj fakte mortas. Ĉu la nova estraro de TEJO konscias la riskon?

UEA instigas respondi ĝuste al EU-enketo

de Libera Folio je 2018-08-302018-08-31

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, instigas esperantistojn respondi al enketo de la Rajtprotektanto de EU pri multlingveco. ”Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj”, li skribas en gazetara komuniko. UEA eĉ proponas pretajn respondojn.

Esperanto ne nepre helpas lingvolernadon

de Libera Folio je 2018-08-282018-08-28

Propedeŭtiko dum multaj jaroj estis furora vorto en antaŭenigo de Esperanto. Oni ofte asertis, ke instruado de Esperanto draste faciligus lernadon de pliaj lingvoj. Sed kiukondiĉe kaj kiom multe Esperanto kiel unua fremdlingvo efektive helpas ĉe la lernado de plia lingvo? Tion esploras Lu Wunsch-Rolshoven en sia artikolo.

IJK sen dormo sed kun multe da publika atento

de Libera Folio je 2018-08-192018-08-19

Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.

Duonhoroj donis perspektivon pri la librorikolto

de Libera Folio je 2018-08-172018-08-17

Kio plej plaĉis al vi en la programo de la Universala Kongreso de Lisbono? Tiu estas unu el la demandoj en formularo sendita de UEA al la partoprenantoj de la kongreso. La aŭtoraj duonhoroj, respondas Carlo Minnaja.

TEJO ne havas informojn pri siaj financoj

de Libera Folio je 2018-08-142018-08-14

La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.

TEJO havas novan estraron

de Libera Folio je 2018-08-132018-08-13

Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.

IJK-ano forpelita post seksa agreso

de Libera Folio je 2018-08-092018-08-10

Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.

La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto

de Libera Folio je 2018-08-032020-10-25

En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 44 Paĝo 45 Paĝo 46 … Paĝo 57

Lastaj komentoj

  • jorges pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Anna Skudlarska rimarkigis, ke dum kelkaj UK-oj oni filmis la prelegojn, metante ilin disponeblaj al homoj, kiuj ne povis ĉeesti…” aŭg 8, 15:15
  • Tim Owen pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Mi pardonpetas pro la multvorta raporto, tamen mankis la tempo por verki ion malpli longan.” aŭg 7, 16:37
  • Tobiasz pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Ĉu UEA ŝatus AKIRI pension de Ionel? Post la ĉesigo de pensia rezervo oni devus esplori, kio okazas kun la…” aŭg 7, 12:26
  • annA pri ”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”: “Mirinda siaj sekvinda ekzemplo. Ĉion bonan al vi – Bruno Lehtinen, sanon kaj plurajn ontajn kongresojn” aŭg 6, 16:06
  • Jouko Lindstedt pri AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj: “AI kreas poemojn surbaze de ekzistantaj poemoj. Sed ankaŭ homa poeto ne scius verki poemojn, se ri neniam legus poezion.…” aŭg 4, 09:23

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La komitato volas vidi financan planon
  • UEA respondis multvorte pri disaj temoj
  • La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
  • ”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
  • Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 529 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT