Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.

Fine de la komitata kunsido multiĝis la malplenaj seĝoj.

En la plano de la lunda kunsido de la komitato estis pritrakto de la estrara raporto, de la strategia plano kaj proponataj ŝanĝoj en la statuto de la asocio. Krome la komitato devis finfari la elektojn, kiuj prokrastiĝis pro teknikaj problemoj en sabato.

La estrara raporto estis aprobita preskaŭ sen diskuto. La demando pri la dispono de la postenoj en la nova estraro estis pura formalaĵo, ĉar la tri ĉefaj estraranoj daŭrigas en la konsisto de la nova estraro, laŭ la sabata decido. La komitato en lundo sen kontraŭdiroj decidis, ke Mark Fettes ankaŭ en la nova estraro okupos la postenon de prezidanto, dum Stefan MacGill restos vicprezidanto kaj Martin Schäffer ĝenerala sekretario.

Kiam ekis la diskuto pri la ampleksa kaj apenaŭ superrigardebla Strategia Plano de UEA, ĝia unua aŭtoro – Mark Fettes – proponis, ke la asocio nun devus havi tute novan Strategian Planon, pli koncizan kaj pli travideblan, por pluraj jaroj. Apud ĝi laŭ li ekzistu laborplano.

La diskuto pri la diversaj planoj, misio kaj vizio estis altefluga sed kiel kutime kaosa kaj sen klara konkludo. Poste la komitato transiris al traktado de la propono de nova statuto, kiu interalie ebligus la plenan juran sendependiĝon de TEJO kaj tute forigus la bezonon de ĝenerala voĉdono inter la membroj, kiu laŭ la nuna statuto nepras por statutoŝanĝoj kaj malfondo de la asocio.

La teksto de la nova statuto enhavas ankaŭ novajn membrokategoriojn. Interalie oni proponas la enkondukon de la kategorio “amikoj de Esperanto”, kiuj estus kvazau individuaj membroj de UEA, sed pagus neniun kotizon.

La komitato havis tempon por voĉdoni pri la parto kiu rilatas al la sendependiĝo de TEJO, kaj la proponata statuta sekcio pri TEJO post amendoj ricevis fortan subtenon de la komitato – estis nur tri kontraŭaj voĉoj.

Por ebligi la fintrakton de la statutŝanĝo la laŭplane kvarhora kunsido estis longigita je unu horo, sed tio ne helpis, ĉar fine de la kunsido restis en la salono nur 22 el la 54 komitatanoj. La necesa kvorumo por validaj decidoj estas duono el la komitatanoj, do 27 personoj. Sekve fine de la kunsido eblis nur debati, sed nenion decidi.

La komitato havos sian trian kunsidon en vendredo. Ĉar restas ankoraŭ multaj aferoj por trakti, ne tute klaras, ĉu la komitato entute sukcesos trairi sian tutan tagordon, kaj ĉu estos farita decido pri la kompleta teksto de la proponataj statutoŝanĝoj. Tio estos aparte malfacila, ĉar la vendreda kunsido laŭ la programo estos nur trihora, kaj ĝi apenaŭ plilongigeblas, eĉ se aperus tia deziro – la salono tuj poste estas bezonata por alia programero.

Eĉ se la komitato ja aprobos la projekton de nova statuto en Nitro, la ŝanĝo ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la tuta membraro. En ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon, ĉiu aliĝinta faka asocio cent voĉojn, kaj ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron da voĉoj egalan al la nombro de siaj membroj.