Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA

de Libera Folio je 2019-04-142019-04-16

En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.

Komitatanoj maltrankvilaj pro la maldungoj

de Libera Folio je 2019-04-092019-04-10

Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C de UEA, alvokis la estraron “haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo” kaj petis siajn komitatajn kolegojn pri subteno. Dum 24 horoj la alvokon ripetis kvar pliaj komitatanoj.

UEA maldungas oficistojn

de Libera Folio je 2019-04-022019-04-03

Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.

Tubaro: nova retejo por trovi esperantlingvajn videojn

de Libera Folio je 2019-03-232019-03-23

Aperis nova esperanta retpaĝo: Tubaro. Ĝi mem ne proponas novan enhavon, sed per ĝi pli facilas trovi esperantlingvajn filmetojn en YouTube. “Montri tion kio ekzistas aliloke, sed malfacile troveblas” – tiel priskribas la projekton unu el ties motoroj, Pablo Busto.

Nomoj de kandidatoj por B-komitataneco ĉe UEA ankoraŭ ne diskonigitaj

de Libera Folio je 2019-03-192019-03-19

Jam tri semajnojn la Centra Oficejo de UEA ne aperigas la nomojn de la kandidatoj, dezirantaj fariĝi la B-komitatanoj de UEA. Kialoj de tio estas malklaraj, tamen laŭ informoj de Libera Folio temas pri 8 kandidatoj por 5 lokoj.

Nova Direktivo de EU pri kopirajto povos damaĝi minoritatajn lingvojn

de Libera Folio je 2019-03-122019-03-12

Ne ankoraŭ aprobita nova eŭropa regulo pri kopirajto minacas plurajn lingvojn kaj ankaŭ agadon de multaj aktivuloj. La nova direktivo povus mortigi lingvojn, kiuj ne havas propran televidon, opinias Václav Zouzalík. Agado de esperantistoj ankaŭ estas minacata.

Posedanto de esperanto.com: Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo

de Libera Folio je 2019-02-122019-02-12

Posedanto de la domajnoj esperanto.com, /.info kaj /.tw, Steve Cobb rakontis en intervjuo al Libera Folio, kiel li sukcesis akiri la domajnojn, pri sia sperto rilate pluvendon kaj administradon de la retejoj. “Mi negocis por esperanto.com, atendante ke ĝin aĉetos UEA. Sed UEA ne interesiĝis”, – asertas Cobb.

La komitato de TEJO eksigis estraranon

de Libera Folio je 2018-12-312018-12-31

La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.

Kalle Kniivilä forsendita el Rusio

de Libera Folio je 2018-12-222020-02-24

Eksredaktoro de “Libera Folio” Kalle Kniivilä, ekde oktobro oficinta en la sveda ambasado en Moskvo, estis forsendita el Rusio laŭ la decido de rusiaj instancoj. Mem Kniivilä nek komentas, nek konfirmas, nek malkonfirmas la fakton.

Kien malaperis la Unua Libro?

de Libera Folio je 2018-12-042018-12-06

Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 43 Paĝo 44 Paĝo 45 … Paĝo 57

Lastaj komentoj

  • Yves Bellefeuille pri La komitato volas vidi financan planon: “Rilate al la kongresaj kontoj, la “kongresa fako” (E@I) lamas. Rilate al la aliaj kontoj, supozeble UEA lamas, sed mi…” aŭg 9, 20:13
  • Jouko Lindstedt pri La komitato volas vidi financan planon: “Ĉu la laborfortoj ne sufiĉas por dece finkalkuli la diversajn kontojn, aŭ ĉu nur la organizado lamas? En Finnlando mi…” aŭg 9, 14:37
  • jorges pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Anna Skudlarska rimarkigis, ke dum kelkaj UK-oj oni filmis la prelegojn, metante ilin disponeblaj al homoj, kiuj ne povis ĉeesti…” aŭg 8, 15:15
  • Tim Owen pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Mi pardonpetas pro la multvorta raporto, tamen mankis la tempo por verki ion malpli longan.” aŭg 7, 16:37
  • Tobiasz pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Ĉu UEA ŝatus AKIRI pension de Ionel? Post la ĉesigo de pensia rezervo oni devus esplori, kio okazas kun la…” aŭg 7, 12:26

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La komitato volas vidi financan planon
  • UEA respondis multvorte pri disaj temoj
  • La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
  • ”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
  • Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 530 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT