Zamenhof-urbo sen Zamenhof?

La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.

La urbodomo de Bjalistoko antaŭ cent jaroj, foto eksponata en la Zamenhof-centro.

La lastaj ĉirkaŭesperantaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof, Bjalistoko, kaŭzis konfuzon ĉe la esperantistoj. Kunpuŝiĝis kelkaj aferoj: la estonteco de Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ), la Jaro de Zamenhof, la ĝenerala sinteno al LLZ kaj politika agado ĉirkaŭ tiu persono kaj Esperanto. Ĉar kelkaj el tiuj aferoj rilatas al mi persone, kaj tra mi – al Bjalistoka Esperanto-Societo, mi provu ilin klarigi al la esperantista legantaro.

Printempe de ĉi jaro la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski proponis alpreni decidon pri Centro Ludoviko Zamenhof, urba kulturinstitucio, kiu okupiĝas interalie pri la heredaĵoj de la iam multkultura Bjalistoko kaj de sia patrono LLZ. La celo estis formale subigi la Centron al Bjalistoka Kulturcentro ekde la 1-a de januaro 2017, laŭklarige por ŝpari, kvankam la ŝparojn oni ne povis klare prezenti. Malgraŭ tio, ke neniu parolis pri efektiva fermo de CLZ, sed nur pri ŝanĝo de ĝia leĝa (sen)dependeco – ni memoru, ke dum la unuaj du jaroj ekde 2009 ĝuste tia estis la statuso de CLZ – la gazetaro kaj kelkaj politikistoj, aŭgurante kompletan nuligon de la institucio kaj ĝia ĝisnuna agado, lanĉis defendkampanjon.

La lokaj esperantistoj pro diversaj kialoj havis diversajn sintenojn al la tuta afero, ekzemple kelkaj riproĉis al Centro Ludoviko Zamenhof nesufiĉan engaĝiĝon pri Esperanto kaj esperis, ke tio ŝanĝiĝos kun la formala transformiĝo de la Centro. Kelkaj aliaj tamen subtenis la kampanjon menciante mankojn en la argumentoj por la kunigo de la kulturcentroj.

Dum printempa kunsido de la urba konsilio la decido estis laŭplane alprenita, sed bedaŭrinde ĝi ne limiĝis al formalaĵoj: unu el la konsilianoj, Dariusz Wasilewski, apartenanta al la konsilia grupo de la urbestro, uzis klare ŝovinismajn argumentojn kontraŭ la “sensukcesa utopiisto Zamenhof”,  kontraŭ lia juda heredaĵo kaj kontraŭ Esperanto kaj ties “krima ideologio”. Kontraŭ tio reagis la esperantistaro, lokaj amasinformiloj, politikaj fortoj kaj universitataj instruistoj. Malgraŭ ke la urbestro Truskolaski plurfoje ripetis, ke li ne kundividas la vidpunkton de Wasilewski kaj subtenas Zamenhof kaj Esperanton, li ne decidis forigi la konsilianon el sia grupo.

Komence de decembro la urbestro kunvokis gazetaran konferencon kaj anoncis, ke dum kunsido de la urba konsilio la 12-an de decembro li proponos nomi la venontan jaron Jaro de Zamenhof. La urbestraro jam decidis pri diversaj agadoj en 2017: trilingva reeldono de historia gvidlibro tra Bjalistoko de Jakobo Ŝapiro, nova murpentraĵo, muzikdisko de bjalistokaj muzikistoj en Esperanto kaj historia konkurso pri Esperanto kaj Zamenhof, kiun organizos loka Arme-muzeo.

Mi estis invitita al la konferenco por prezenti la planojn de Bjalistoka Esperanto-Societo: en majo 2017 ni organizos Polan Esperanto-Kongreson, kiun subtenos Bjalistoka Kulturcentro, ni planas eldoni poezion de la loka poeto Wiesław Kazanecki en Esperanto kaj polan-Esperantan “kuirlibron de Klara Zamenhof”, kiu enhavos receptojn de la juda kuirarto el la epoko de Zamenhof. Por ricevi monsubtenon por ambaŭ eldonaĵoj mi verkis du projektojn en konkurso de la urbo, kiu dediĉis cent mil zlotojn por kulturaj iniciatoj ligitaj kun Esperanto en 2017.

La 12-an de decembro vicurbestro Rafał Rudnicki referis pri la projekto menciante la decidon de Unesko kaj la mondan rekonatecon de la plej fama bjalistokano, Ludoviko Zamenhof.

Mi parolis pri la planata agado en kaj ekster Bjalistoko kaj pri la laŭdinda heredaĵo de la iniciatinto de Esperanto, kaj demandis la konsilion kiun vizaĝon havu Bjalistoko en la mondo – ĉu ŝovinisman kaj antisemitan, kio estas lastatempe populara opinio pri la urbo, ĉu tolereman kaj malferman, reprezentatan de Zamenhof. Dum siaj elpaŝoj konservativaj konsilianoj el la partio Juro kaj Justeco kaj la fifama konsiliano Wasilewski pruvis, ke kontraŭ la decido ekzistas nur neraciaj, antaŭjuĝaj argumentoj:

– Ne, ĉar la venonta jaro jam estas elektita la Jaro de Piłsudski, kaj eble oni ne rajtas havi pli ol unu jar-patronon (ĉeestanta juristo diris, ke povas esti eĉ 100 patronoj).

– Ne, ĉar la propono venas tre malfrue, eĉ ofende malfrue por LLZ (en la pasinta jaro la Jaro de Siedzikówna estis anoncita eĉ pli malfrue).

– Ne, ĉar LLZ estas malgrava persono, unu el multaj sensukcesaj utopiistoj, krome dio por bahaanoj kaj por “ŝintoistaj sektoj”; Esperanton denaske parolas nur mil homoj, kaj eĉ la lingvo klingona estas pli populara ol ĝi; la esperantistoj trudas siajn idealojn; la lingvo estas sen kultura bazo.

(Tiujn kaj ceterajn malsaĝajn argumentojn vi povas legi ĉe la Facebook-paĝo de Dariusz Wasilewski, fispecialisto pri Zamenhof, kaj mi ne emas traduki ilin.)

Kelkaj konsilianoj (maldekstro, Civitana Platformo) defendis nian vidpunkton. La antaŭvideble negativa rezulto estis 12 kontraŭ, 11 por. Tio, kio sekvis, estis arda kritiko de la urba konsilio de Bjalistoko far la pola kaj internacia gazetaroj, ĉe kiuj mi raportis la sensencon de la decido kaj tion, ke malgraŭ ĉio la Jaro de Zamenhof estos celebrata en lia naskiĝurbo.

La decido estis nur simbola. Ĝi ridindigis la konsilion, kaj tra ĝi – Bjalistokon mem. Tamen ni sentas subtenon de la urbestro kaj faros ĉion, kune kun Bjalistoka Kulturcentro, Centro Ludoviko Zamenhof, neregistaraj organizaĵoj kaj la Esperanto-movado ĝenerale, por ke Esperanto estu bone videbla en Bjalistoko en la venonta jaro. Ni ekos jam la 2-an de januaro per solena anonco de la Jaro de Zamenhof, kiu okazos malgraŭ ĉio. Ni fosu nian sulkon.

Przemysław Wierzbowski
prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo


Pli pri la temo:

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
SRSw8
SRSw8
2016-12-18 19:52

SE plimulto da konsilianoj en Bjalistoko estas fashistoj, kon pensi pri la estonto de kompatinda Pollando?
Zlatko

inga johansson
inga johansson
2016-12-18 21:47

Nobody cares about Esperanto, so how can the PIS party be blamed for ignoring its founder?
Finfine mi komprenis kial homoj ne volas ke esperanto ekzistas.
Jen estas komento sub angla artikolo pri kial oni ne akceptas jubilan jaron de Zamenhof.
Se eĉ unu el la fondintoj de politika partio PIS konus esperanton, la partio ne havu tian nomon.
Esperanto estas lingve danĝera lingvo, vi tuj povas analizi vortan signifon kaj jen “vortludi”
Aliaj ekzemploj: En granda lando regas Putin, baldaŭ trompos nin Trump.
Cetere “trumpi” estas sveda novvorto kaj eble la Akademio prenos tiun vorton por malafabla tuŝo.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2016-12-18 22:49

Rilate Esperanto tre ofte multe aŭ ĉio dependas de unuopuloj, kiuj laboregas kaj fojfoje havas admirindajn rezultojn.
Do ĉi-foje estas la inversa situacio, sufiĉas unu kompleta idioto kiel Wasilewski (mi volonte ripetas mian pritakson de sub pli frua artikolo, kiu nur konfirmiĝis) por embarasigi la urbon antaŭ la mondo.
Kaj rilate la partion PiS ni prefere silentu, ili perfortadas la konstitucion, la plej diversajn leĝojn, en komparo al tio la bjalistoka afereto apenaŭ estas rimarkinda.

Lu Wunsch-Rolshoven
2016-12-19 7:15

La vera novaĵo pri la afero estas, ke la urba konsilantaro en la ne tro granda Bialystok malakceptis la proponon pri Zamenhof-jaro – kaj gazetoj en la tuta mondo raportis. Verkis artikolon la novaĵagentejo AFP, transprenis tion Yahoo-novaĵoj – kaj publikigis ĝin retgazetoj almenaŭ en Britio, Svislando, Italio, Rumanio, Meksikio, Brazilo, Sudafriko, Israelo, Tajlando kaj Indonezio. Mi kolektis kelkajn ligilojn sur http://www.esperantoland.org/de/plu.php?msgid=1206 . AFP nomis Esperanton “senprecedenca internacia sukceso” kaj tion oni plusendis tutmonde.

Vidante la tutmondan raportadon oni verŝajne povas surgenue danki al la PiS-partiuloj, ke ili kontraŭstaris al la propono. Ili certe ne antaŭvidis tiaĵon. Apenaŭ eblas imagi ion pli bonan, kion ili povus fari por helpi al Esperanto, la vivoverko de Zamenhof. 🙂

SRSw8
SRSw8
2016-12-19 12:08
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Sendu chiujn tiujn artikolojn kaj kontaktliniojn al Przemysław Wierzbowski ke li plusendu al la pola registaro. Eble ili reagos.

Bernardo K
Bernardo K
2016-12-20 0:38
Respondo al  Libera Folio

Bedaŭrinde, tiu ligilo fakte ne funkcias
— lia nomo kaj titolo montriĝas, sed ne ligas al iu ajn loko.

Bernardo K
Bernardo K
2016-12-20 7:48
Respondo al  Libera Folio

Aĥ! Kompreneble. 🙁
Oni diras ke ĉiu homo estas stultulo dum proksimume 10 minutoj el ĉiu tago
— preferinde, tio okazu dum iuj 10 minutoj kiam tio ne gravas…

Osmo Buller
Osmo Buller
2016-12-19 13:09

Wasilewski & Co sciu, ke Piłsudski estis la Alta Protektanto de la 23-a UK en Krakovo en 1931 kaj, laŭ la Esperanta Vikipedio, “ĉiam favora al Esperanto”.

Lu Wunsch-Rolshoven
2016-12-19 14:35
Respondo al  Osmo Buller

Tio estas tre bela informo, kiun la Bjalistokanoj povos iam transdoni al gazetoj… 🙂
Do iusence honorigi Esperanton kaj Zamenhofon signifas agi konforme al la ideoj de Piłsudski… Ĉu PiS-homoj tion aŭdos plezure?

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-22 9:36
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi ja dubas, ke inter la JkJ-homoj ne troviĝas esperantistoj. Almenaŭ inter la esperantistoj troviĝas ankaŭ ekz-e FN-homoj en Francujo kaj REP-homoj en Germanujo.