Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.

Responde al demandoj de Libera Folio, la estrarano de TEJO pri kongresoj, Arina Osipova, rakontas ke la rapida okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko iĝis inda post kiam TEJO sukcesis gajni grandan subvencion de EU por eŭropa-afrika kunlaboro.

– Burundo estis ĉefa kandidato por sekvontjara IJK, tamen la Estraro decidis ne okazigi la Kongreson tie pro sekurecaj kialoj. La proponitaj kondiĉoj de Kongo Kinŝasa ne kontentigis la Estraron, tial la kandidatiĝo ne estis elektita. Restis Togolando kaj Benino, klarigas Arina Osipova.

Togolando laŭ ŝi estis elektita, ĉar en Benino jam estis okazonta alia renkontiĝo kadre de la sama subvenciata projekto.

– Dum IJK 2016 en Vroclavo la TEJO-Estraro kunsidis kun Adjévi Adjé, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, li proponis kongresi en Togolando al ni kaj al JOTE (Junulara Organiza de Togolandaj Esperantistoj). Cetere en januaro JOTE jam esprimis sian fortan deziron al la Estraro organizi la kongreson, sed tiam ne finvenis la kandidatiĝo. Post la IJK, ni denove komunikiĝis kun junaj togolandanoj kaj la reago estis entuziasma.

Kiu estas la invitinto de la IJK en Togolando?

– La invitinto de IJK 2017 estas JOTE kun la Afrika Komisiono de UEA. BOJE (Benina Organizo de Junaj Esperantistoj) esprimas sian deziron kunlabori pri la Kongreso.

Laŭ Gbeglo Koffi, unu el la ĉefaj korifeoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj komitatano de la asocio, tia invito de JOTE tamen tute ne ekzistas.

– JOTE estas integra parto de UTE. Ĝi tute ne havas propran komitaton. Ĝiaj estraranoj estas komitatanoj de UTE. Pri ĉiu agado en UTE decidas JOTE kaj UTE komune dum komitatkunsido. La financojn de JOTE donas UTE. Neniam aperis en la komitato de UTE diskuto pri IJK en Togolando. Tion diras ankaŭ la aliaj komitatanoj de UTE. La raportoj pri ĉiuj komitataj kunsidoj estas publikigitaj. Ĉiuj povas konntroli kion mi nun diras Do, JOTE tute ne invitis. Mi tute ne scias, ĉu iu estrarano de JOTE parolis nome de JOTE. Pri tio oni esploru. Kion ni sciu, tio estas, ke nek JOTE nek UTE respondecas pri tiu invito.

En la nunaj kondiĉoj Gbeglo Koffi opinias maltaŭga la okazigon de IJK, Universala Kongreso aŭ ajna alia internacia renkontiĝo en Afriko, ĉar laŭ li la organizantoj ne sufiĉe interkonsiliĝas kun afrikanoj kaj la aranĝoj tial ne utilos por Esperanto en Afriko.

– Kion oni tuj sciu, tio estas ke IJK tute ne povas en tiu ĉi kaĉo okazi en Togolando, ĉar la movado en Togolando tute ne povas plu akcepti, ke agado de UEA en Afriko detruu tiun ĉi harmonion, kiun togolandaj esperantistoj ege sinceraj kaj honestaj konstruis kaj ĉiutage flegas malgraŭ la konduto de tiuj togolandaj esperantistoj, kiujn siamaniere ribeligas UEA-gvidantoj preskaŭ nur por sia gloro kaj tegmenteca pozicio en Esperantujo.

Responde al Gbeglo Koffi, Arina Osipova plu insistas, ke invito ja venis de JOTE. Ŝi tamen ne diras, kiu subskribis ĝin nome de la asocio:

– La unuan version de la IJK-formularo ni ricevis komence de aŭgusto, tuj post la fino de UK. Tiam la formularon sendis komitatano A de TEJO por JOTE nome de la Afrika Komisiono de UEA. Poste la formularo estis prilaborita kaj aldoniĝis novaj informoj. La invitinto de IJK 2017 en la urbo Aneho estas Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj.

La komitatano A de TEJO por JOTE estas Koffitchè Kofinou, kaj en la retpoŝta diskutejo de TEJO estis disvastigita invitilo kun interalie lia nomo – sed sen indiko pri JOTE. Laŭ Gbeglo Koffi li ankaŭ ne estis rajtigita fari inviton nome de JOTE. Arina Osipova ne volas komenti la temon.

– Mi kredas, ke pri rilatoj inter JOTE kaj UTE vi povas rekte paroli kun JOTE-anoj, ĉar mi ne povas paroli pri la situacio je ilia nomo. Samkiel Gbeglo Koffi, kiu delonge ne plu estas junulo kaj certe ne povas paroli nome de la junularo.