Libera Folio en pli bela pakaĵo

La aspekto de Libera Folio en 2009.

La fondo de Libera Folio en aprilo 2003 estis spontana reago al la tiama demisia krizo en UEA. Mi neniam havis la penson, ke temus pri longedaŭra engaĝiĝo, kaj komence la tuta afero loĝis en kelkaj simplaj tekstodosieroj en mia privata retejo. Post la publikigo de ĉiu nova artikolo mi mane redaktis la html-kodon de la frontpaĝo, por ke la titolo kaj enkonduko de la nova artikolo videblu tie.

La interesiĝo pri sobra kaj kritika prilumado de aktualaj movadaj evoluoj montriĝis granda, kaj la raportindaĵoj ne malmultis. Iom post iom la kvanto de html-dosieroj en mia komputilo iĝis nesuperrigardebla.

Tiam, en 2004, proponis sian helpon Jan-Ulrich Hasecke, en kies servilo Libera Folio por multaj jaroj trovis hejmon. La enhavmastruma sistemo Plone, kiun li esperantigis, grave faciligis la redaktadon, kaj kun kelkaj ĝisdatigoj bone servis dum dek du jaroj. Precipe la ebleco rekte komenti la artikolojn en la retejo plaĉis al multaj legantoj en tempo, kiam sociaj retejoj ankoraŭ ne estis disvastiĝintaj.

Dum la jaroj la sistemo de Plone tamen ŝanĝiĝis multe, kaj mankis la rimedoj por fari la grandan ĝisdatigon kiun la retejo ĉiam pli bezonis. Krome la ĉiam ŝvelanta enhavo de Libera Folio okupis gigabajtojn da spaco en la servilo, kaj la malnova sistemo ne plu bone elturniĝis pri la streĉo. Oftiĝis paneoj.

Mi mem dum la lastaj jaroj ofte estis tre okupita ne nur de mia ĉiutaga laboro en la redakcio de la taga gazeto Sydsvenskan, sed ankaŭ pro la verkado de tri libroj, kiuj krome aperis en tri lingvoj – ankaŭ en Esperanto. Sekve mi dum longaj periodoj apenaŭ havis tempon okupiĝi pri Libera Folio, kaj eĉ konsideris, ĉu indus fermi la tutan projekton. Eble dek du jaroj jam sufiĉas?

Sed ne ĉesis okazi ĉiaspecaj aktualaj movadaj okazaĵoj, kiujn necesas sobre prilumi. Serioza kritika ĵurnalismo, sendependa de unuopaj organizaĵoj, estas tre bezonata en Esperantujo. Do, mi decidis ne malŝalti la elektron, sed movi Liberan Folion al mia propra servilo, kie ĝi ekde nun ruliĝos helpe de la pli facile adaptebla enhav-mastruma sistemo WordPress.

La nova retejo ebligas gravan plibonigon, kiun la legantoj de Libera Folio jam de multaj jaroj postuladas: nun oni povas redakti la komentojn dum kvaronhoro post kiam ili estis afiŝitaj, por forigi la lingvajn erarojn, kiujn oni kutime rimarkas tuj post kiam oni premis la komentobutonon. Aldone oni povas voĉdoni pri la komentoj de aliaj legantoj – male ol Facebook, ni havas butonon ne nur por ŝati komentojn, sed ankaŭ por malŝati

La arkivo de la jaroj 2003–2016 estas konservita en aparta arkivujo, kaj ĉiuj artikoloj de 2016 estos iom post iom transmetitaj ankaŭ en ĉi tiun funkciantan retejon.

Tamen, eĉ kun modernigita fasado, Libera Folio estas nenio sen vi, la legantoj. Do, bonvolu komenti, proponi temojn kaj vian kunlaboron – kiel ĉiuj movadaj bultenoj, ni daŭre serĉas novajn homojn, kiuj pretos kontribui per artikoloj pri aktualaj temoj. Helpu nin igi Liberan Folion eĉ pli interesa!

Kalle Kniivilä

redaktoro de Libera Folio

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2016-12-15 13:19

Dankon, Kalle, pro via strebado aktualigi la retejon. Nepras fleksebla fasono por la nova et-ekrana mondo kaj per WordPress vi sukcese atingis ĝin.

Kalle
Kalle
2016-12-15 13:20
Respondo al  Tim Owen

Jes, tiu estis unu el la nepraĵoj 🙂

Tim Owen
2016-12-15 15:30
Respondo al  Kalle

Kaj mi ĵus rimarkis plian – la kapablon ŝati kaj malŝati komentojn! Brile 🙂

Kalle
Kalle
2016-12-15 15:34
Respondo al  Tim Owen

Eĉ pli gravas, ke nun fine eblas redakti la komentojn. Sed nur dum 15 minutoj post kiam ili estis afiŝitaj.

Emanuelo
2016-12-15 13:23

Gratulojn! Ni estis nombraj, mi pensas, atendinte tian renovigon de via retpaĝaro. Ĝia malapero estus malbonega novaĵo por la movado, kiu egege bezonas kritikajn sed neŭtrajn komunikilojn kiel LiFo por finfine demokratiiĝi; mi do nur povas ĝoji eksciante ke ĝi ne forpasos (tuj ^^)! Bonan laboron!

Mi nun esperas ke la “Esperanto Toolbar” de Firefox adaptiĝos.

Mariana Evlogieva
2016-12-17 0:55

Gratulon pro la nova retejo. Mi esperas, ke la komentoj el la arkivo ne malaperos. Dum la migrado de la artikoloj el la malnova retejo ne finiĝos, mi preferus, ke estu klare videbla ligilo aŭ butono al la malnova. Krome, estus bone havi aŭtomatan plusendon (301 redirect) de la malnovaj al la novaj retadresoj de la paĝoj – nun aperas erarraportoj post serĉo per Google.

Tonjo
2016-12-17 11:31

Dankon, Kalle, pro la laboro por konservi Liberan Folion. Ni ĉiuj esperas ke ĝi plu estos la sendependa komunikilo kie eblas trovi objektivajn kaj ĵurnalecajn novaĵojn pri nia komunumo. Bone ke ĝi reprenas la ritmon!