Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu

de Libera Folio je 2019-04-182019-04-25

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Didier Janot estas la dua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li la decido pri tranĉoj en la Centra Oficejo estis farita pro la instigo de la komitato ekvilibrigi la buĝeton. Tamen laŭ li necesus pli da komunikado kaj aktiveco flanke de la komitato.

Emilio Cid volas ke UEA prioritatigu informadon

de Libera Folio je 2019-04-152019-04-25

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Emilio Cid estas la unua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA devus malpli okupiĝi pri servoj kaj pli pri informado al ekstera publiko. La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo laŭ li estas nepraj por savi la asocion.

Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA

de Libera Folio je 2019-04-142019-04-16

En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.

Komitatanoj maltrankvilaj pro la maldungoj

de Libera Folio je 2019-04-092019-04-10

Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C de UEA, alvokis la estraron “haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo” kaj petis siajn komitatajn kolegojn pri subteno. Dum 24 horoj la alvokon ripetis kvar pliaj komitatanoj.

UEA maldungas oficistojn

de Libera Folio je 2019-04-022019-04-03

Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.

Tubaro: nova retejo por trovi esperantlingvajn videojn

de Libera Folio je 2019-03-232019-03-23

Aperis nova esperanta retpaĝo: Tubaro. Ĝi mem ne proponas novan enhavon, sed per ĝi pli facilas trovi esperantlingvajn filmetojn en YouTube. “Montri tion kio ekzistas aliloke, sed malfacile troveblas” – tiel priskribas la projekton unu el ties motoroj, Pablo Busto.

Nomoj de kandidatoj por B-komitataneco ĉe UEA ankoraŭ ne diskonigitaj

de Libera Folio je 2019-03-192019-03-19

Jam tri semajnojn la Centra Oficejo de UEA ne aperigas la nomojn de la kandidatoj, dezirantaj fariĝi la B-komitatanoj de UEA. Kialoj de tio estas malklaraj, tamen laŭ informoj de Libera Folio temas pri 8 kandidatoj por 5 lokoj.

Nova Direktivo de EU pri kopirajto povos damaĝi minoritatajn lingvojn

de Libera Folio je 2019-03-122019-03-12

Ne ankoraŭ aprobita nova eŭropa regulo pri kopirajto minacas plurajn lingvojn kaj ankaŭ agadon de multaj aktivuloj. La nova direktivo povus mortigi lingvojn, kiuj ne havas propran televidon, opinias Václav Zouzalík. Agado de esperantistoj ankaŭ estas minacata.

Posedanto de esperanto.com: Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo

de Libera Folio je 2019-02-122019-02-12

Posedanto de la domajnoj esperanto.com, /.info kaj /.tw, Steve Cobb rakontis en intervjuo al Libera Folio, kiel li sukcesis akiri la domajnojn, pri sia sperto rilate pluvendon kaj administradon de la retejoj. “Mi negocis por esperanto.com, atendante ke ĝin aĉetos UEA. Sed UEA ne interesiĝis”, – asertas Cobb.

La komitato de TEJO eksigis estraranon

de Libera Folio je 2018-12-312018-12-31

La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 42 Paĝo 43 Paĝo 44 … Paĝo 56

Lastaj komentoj

  • Jouko Lindstedt pri Kaj tamen pluas verkoj pintaj: “Esperantistoj estas eksterordinaraj, ĉar ili legas librojn en stranga lingvo. En la estonteco ili estos eksterordinaraj, ĉar ili legas librojn.…” jul 10, 17:59
  • Lex pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “@liberafolio 💔 💔 💔” jul 9, 23:22
  • tyronsurmon pri Kiu volas esti la kasisto de krizanta TEJO?: “Laŭ mi la artikolo estas iom tro pesimisma. Oni jam sendis kaj aprobis kaj la Buĝeton kaj Financan Raporton (la…” jul 9, 16:57
  • Maese J Sebastian Quintero S pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “@liberafolio Kia bedaŭro. Mi iomete korespondis kun li dum la lastaj monatoj pro projekto de ZEOj.Tero estu leĝera al li” jul 3, 00:42
  • Pierre W. von Kotopo pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “@liberafolio Tiu novaĵo ŝokas min – mi penas kredi tiun. Kia aflikto!” jul 2, 15:25

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Kiu volas esti la kasisto de krizanta TEJO?
  • Kaj tamen pluas verkoj pintaj
  • Forpasis Przemysław Wierzbowski
  • Kontoj de UEA daŭre sen profesia kontrolo
  • Esperanta Vikipedio en pralingva ciklo

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 528 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT