TEJO gratulis partianon de Berlusconi

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.

Antonio Tajani kun Silvio Berlusconi. Foto: EPP. CC BY 2.0

Antonio Tajani en sia junaĝo estis aktiva membro de studenta sekcio de la itala monarkiisma partio. En 1993 li estis unu el la fondintoj de la partio Forza Italia, kies ĉefa gvidanto estis Silvio Berlusconi. En la unua registaro de Berlusconi en 1994 li estis publika reprezentanto de la ĉefministro.

En 1994-2008 li reprezentis Forza Italia en la Eŭropa Parlamento, kaj ekde 2008 li estis la itala ano de la Eŭropa Komisiono, nomumita de Silvio Berlusconi. Ekde 2014 denove li estas ano de la Eŭropa Parlamento, kaj samjare li estis elektita unu el ĝiaj vicprezidantoj. En januaro 2017 li estis elektita la prezidanto de la parlamento.

En sia sinprezenta parolado antaŭ la voĉdonado en la parlamento, li interalie promesis havi teamanon kun aparta respondeco pri lingvaj minoritatoj. Post kiam li estis elektita, la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, nome de la organizaĵo sendis al li gratulleteron kaj proponis kunlaboron. Li skribis interalie jene:

En ĉi tiu batalo kontraŭ lingva diskriminacio, ni volas certigi Vin kaj Vian delegitan kabinetanon havos la plenan subtenon de TEJO, organizo kun 78 jaroj da sperto en lingvorilataj temoj. Bonvolu konsideri ke ni estas ĉiam malfermaj al diskuto pri tiaj temoj kaj ni memaktive surtabligos kurantajn situaciojn en kiuj lingvaj rajtoj estas malrespektataj kaj proponos taŭgajn rimedojn.

Ni antaŭĝojas kunkonstrui pli bonan Eŭropon kiu aŭskultu la voĉojn de ĉiuj ĝiaj civitanoj senrigarde je la lingvo kiun oni parolas. Kiel Vi diris, ni ĝojegas je “malfermo de la pordoj de la Eŭropa Parlamento al la civitanoj de Eŭropo tiel ke ni povu havi konstantan diskuton” kaj ni esperas vidi la inviton al dialogo ebligita senrigarde je la lingvo.

Ĉar maloftas ke TEJO kaj UEA gratulas politikistojn pro ilia elektiĝo, ni demandis al Michael Boris Mandirola, kial li decidis sendi la leteron.

– Kiel bona eŭropa civitano mi estis spektanta televide la elektiĝon de la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Kiam mi aŭdis tiun frazon pri havi kabinetanon kun specifa respondeco pri lingvaj malplimultoj, mi tuj sentis inspiron. Mi kredas ke ni ne devas fokusiĝi nur pri nia movado, sed porti niajn ideojn eksteren kaj kontakti politikajn respondeculojn kiuj montras apartan intereson pri lingvopolitiko je internacia nivelo, Michael Boris Mandirola klarigis.

Kion vi esperas atingi per la letero?

– Minimume ni rimarkigis la pluekziston de junulara esperanta organizo esprimante subtenon al pozitiva intencmontro. Ni vidos ĉu kaj kia estas la spaco por dialogo pri lingvopolitiko. Evidentigi la komunikajn problemojn, la neceson je inkluziva politiko kaj la lingvajn diskriminaciojn estas antaŭpaŝoj por povi proponi Esperanton kiel solvon.

Ĉu laŭ via scio antaŭaj prezidantoj de TEJO iam leteris al la prezidanto de Eŭropa Parlamento, aŭ al aliaj funkciuloj de EU?

– Mi ne legis pri tia iniciato fare de antaŭaj TEJO-prezidantoj. Estus certe tre interese ekscii pri la instituciaj kontaktoprovoj de la antaŭaj generacioj de TEJO-aktivuloj.

Ĉu vi jam ricevis ajnajn reagojn al la iniciato, ene de TEJO aŭ ekster ĝi?

– La letero estis unue diskutita de la komisiono pri eksteraj rilatoj, do ene de TEJO inter la fakaj aktivuloj estis komuna volo kaj kunlaboro sendi ĝin. Ekster la organizo mi ne vidis reagojn, krom se oni konsideras ŝatojn kaj plupublikigojn en Facebook.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-02-05 13:52

Estimata s-ro prezidanto, en via letero al s-ro Antonio TAJANI vi uzas trifoje sinonime la esprimojn Eŭropo kaj Eŭropa Unio: “konstrui vere inkluzivan Eŭropon”, “kunkonstrui pli bonan Eŭropon”, “civitanoj de Eŭropo”.

Permesu, ke mi atentigas vin, ke en Eŭropa estas pli multaj landoj ol la membroj de la Eŭropa Unio. Mi ne scias la kaŭzon de via maltrafo, sed ĝi ŝajnas analoge aroganta kiel la fakto, ke multaj homoj emas nomi Usonon Ameriko.

Pro via maltrafo koncerne Eŭropo – Eŭropa Unio, via deklaro, batali por la rajtoj de malplimultoj, ne estas tre konvinka. Komencu respekti la Eŭropajn landojn, kiuj ne estas membroj de Eŭropa Union. Anticipan dankon!

István Ertl
2017-02-05 17:49
Respondo al  Andreas J. PENK

Nu, kun iom (tro?) da bonvolo oni povas defendi tiun lingvouzon, se supozi ke agoj farataj aŭ farindaj de Eŭropa Unio celas tutan Eŭropon aŭ utilas por tuta Eŭropo.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-02-05 18:34
Respondo al  István Ertl

Certe vi pravas, ke decidoj kaj agoj de la Eŭropa Unio igas ofte ankaŭ sekvojn por Eŭropaj landoj ekster la unio. Ekzemple la kontraŭ-leĝa atako kontraŭ Serbio fare de membroj de la Eŭropa Unio. Aŭ la eksporto de armiloj al kaj subteno de militemaj registaroj kaj la sekvanta alfluo de rifuĝintoj al Eŭropo. Malgraŭ tio, la Eŭropa Unio estas laŭreato de la Nobel-premio pri paco … kiel ankaŭ OBAMA. Ne estas senduba honoro esti membro de la Eŭropa Unio. Ankaŭ pro tio oni ne enkasigu verbe la aliajn Eŭropajn landojn! Ĉu konsentite, kara samideano?

István Ertl
2017-02-05 18:42
Respondo al  Andreas J. PENK

Vi shajne miksas NATO kaj EU. Se miksi, ni prefere intermiksu Eŭropan Union kaj Eŭropon.
Vi shajne emas kulpigi EUn ech pri tio kion faras ghiaj unuopaj membroshtatoj. EU estas tre malforta strukturo, apenau pli ol kunordig-klopodejo. Sed por multaj ghi taugas kiel propeka kapro.
amike, Istvan Ertl (mi nur nun rimarkis ke aperas nur mia uzanto-nomo)

Ana Ribeiro
Ana Ribeiro
2017-02-05 18:00

Veras ke Michael Boris Mandirola proponis tion al aktivuloj de TEJO, mi mem kaj multaj aliaj apogis la proponon. Ne gravas de kies li estas partiano, sed ke li zorgas pri lingvistikaj rajtoj.

Francisco Javier Moleón
2017-02-05 20:11
Respondo al  Ana Ribeiro

Tamen ĝenerale ja gravas, al kiu partio aŭ ideologio politikisto apartenas. Ni ne volas apogon ekz. de rasismaj aŭ faŝismaj politikistoj aŭ partioj, kiom ajn multe ili zorgas pri lingvaj rajtoj.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2017-02-07 15:17

Mi kore gratulas al la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola pro la gratula letero. La agado de TEJO estas laŭdinda. TEJO agadas multfoje ekster Esperantujo. Mi ege ĝojas ke TEJO aperis ankaŭ en forumo ĉe la Unuiĝitaj Nacioj.
Jes, la gratula letero minimume rimarkigas la ekziston de TEJO, kaj la ekziston de Esperanto. Neniu organizo povus akcepti Esperanton, se ili ne vidus ekziston de la lingvo. TEJO povus sendi gratulajn leterojn ankaŭ al internaciaj kongresoj rilataj al lingvoj, edukadoj, homaj rajtoj, kulturoj, sciencoj ktp en venonta tempo.
Laŭ mi ankaŭ fakaj asocioj, landaj asocioj eĉ UEA devas agadi tiel….por montri la ekziston kaj la valoron de Esperanto.

Molnár László
Molnár László
2017-02-17 13:17

La artikolo, simile al la gratulletero, meritasa ne nur atenton, sed minimume komentadon precipe pro la sinteno /konduto / kaj pensmaniero de la intervjuita prezidanto.

Konkrete mi pensas pri tio, ke Li respondas ” Kiel bona europa civitano.” Konsiderante ankau tion, ke “…maloftas ke TEJO kaj UEA gratulas politikistojn pro ilia elektigxo-lau mi indas priatenti la respondon.

Povas esti, ke mi eraras, sed Li disigxas de la antauuloj. Memkompreneble, mi scias ke pli gravas la faro ol la parolo. Onidire: la nova balailo bone balaas. La komenco estas esperiga.

Sendepende de tio, cxu temas pri logxantoj ene de EU, au ekster gxi, ili egale estas europanoj.
Nature, kiel individuoj ni diferencas unu de la aliaj, sed kiaj ni estas el vidpunkto de la pensado ?
De la lasta grandmezure dependas la futuro de Europo. kaj tio, kiel arangxigxas la cirkonstancoj en nia kontinento kaj dise en la mondo.

Molnár László
Molnár László
2017-02-19 12:20

La artikolo meritas atenton simple pro la sinteno/konduto de la intervjuita prezidanto. Mi konkrete pensas pri tio, ke Li respondas ” Kiel bona europa civitano ”
Konsiderinte ankau tion, ke …maloftas ke TEJO kaj UEA gratulas politikistojn por ilia elektigxo ” indas atenton lia respondo.
Do,. mi pensas, ke la prezidanto de TEJO disigxas de antauuloj lau la pensmaniero kaj sekve lau la sinteno.
El la respondoj oni povas ekkoni kelkajn gravajn sekvindajn karakterizajn trajtojn de la europano- cxu ene de EU, cxu ekster gxi oni logxas.