TEJO ekamikas kun la Civito

La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.

La grupo nomata Esperanta Civito – direktata de Giorgio Silfer (Valerio Ari) – laŭ multaj ekde sia fondiĝo en 1998 sur diversaj frontoj kontraŭlaboras la organizitan Esperanto-movadon, strebante alproprigi ĝiajn instituciojn aŭ paŭsante ilin.

Se kredi la informojn de la Civito mem, ĝi nun  estas iom pli granda ol TEJO, kun 433 anoj. La membronombroj de UEA kaj TEJO ĉi-jare ne estis publikigitaj, sed laŭ informoj de Libera Folio TEJO nun havas malpli ol 300 individuajn membrojn. (Male ol ĉe UEA kaj TEJO, ĉe la Civito oni devas pagi por eliri.)

La agado de la Civito ofte impresas direktita kontraŭ la ĉefa organizaĵo de Esperantujo, Universala Esperanto-Asocio. Eble pro ĝiaj metodoj, perceptataj kiel manipulaj, funkciuloj de UEA ĉiam pli evitis ajnan kontakton kun la grupeto.

Nur dek tagojn post la ĝenerala voĉdonado kiu ebligas la juran sendependiĝon de la junulara sekcio de UEA, la Esperanta Civito tamen povis diskonigi gravan simbolan venkon: la estraro de la sendependiĝanta TEJO decidis oficiale aŭspicii kunvenon, kiun aranĝas la Esperanta Civito en sia multjara sidejo en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) en Svisio.

Pli frue TEJO oficiale aŭspiciis interalie ARKONES, grandan sendependan kulturan aranĝon en Poznano en Pollando. Tio interalie signifis, ke TEJO donis al ARKONES senpagan reklamlokon en sia oficiala revuo Kontakto.

Nun la estraro de TEJO decidis doni siajn aŭspiciojn al “Arta Renkonto Transnacia en Esperanto”, kiu laŭ informo de la Civito sekve ekhavos la aldonan epiteton “Junulara”, kaj nomiĝos JARTE. La aranĝo okazos dum la tria semajno de julio 2017 en Kultura Centro Esperantista – la sidejo de la Esperanta Civito.

Laŭ István Ertl, kiu dum unu vespero ĉeestis la unuan ARTE en 2016, ne temas pri aparte signifa aranĝo:

– Se juĝi laŭ la sperto de tiu sola vespero, temas pri etskala afero por manpleno da homoj ĉirkaŭ  la Civito kaj alia manpleno da okazaj interesatoj. Verdire, la bedaŭrinde kutima dimensio de multaj aranĝoj en Esperantujo, ĉu Civitaj ĉu ne.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la aŭspicioj de TEJO signifas “favoran bondeziron”, kaj interŝanĝe TEJO-anoj rajtos senpage aliĝi al la aranĝo.

– La aŭspicioj signifas ke TEJO oficiale bondeziras sukcesan ARTE-n kaj ni ĝojas je la propono je senpaga partopreno por la individuaj membroj de TEJO.

Ĉu TEJO antaŭvidas ajnan financan kunlaboron kun la organizantoj? Ĉu oni ekzemple povas uzi aŭ ricevi iujn subvenciojn lige kun la aranĝo?

– Ni ne antaŭvidas financan kunlaboron.

Kio estas tiu aranĝo, kiun TEJO-anoj nun senpage rajtos partopreni? Kiu proponis ke TEJO aŭspiciu ĝin, kaj kiu decidis tion fari?

– Laŭ niaj informoj temos pri kultura evento kun programo ĉefe orientita al beletro kaj teatro. Laŭ la pasintjara raporto ĉefe la teatra programo estis sufiĉe abunda, kio ne estas ofta en Esperantujo. La propono ĝin aŭspicii venis de Giorgio Silfer dum nia estrarkunsido kaj la Estraro de TEJO aprobis ĝin. Ni ne vidis bonan kialon nei peton doni aŭspicion al kultura evento kaj senpagan partopreneblon de niaj membroj en ĝi.

Ĉu lige kun sia sendependeco TEJO nun proksimiĝas al la Civito?

– Ne temas pri “proksimiĝo al la Civito”, ni simple estas malfermaj al pozitivsintenaj proponoj al TEJO. Mi invitas organizantojn de aliaj interesaj eventoj proponi senpagan partoprenkotizon por TEJO-anoj. Substrekindas ke UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo, klarigas Michael Boris Mandirola.

Ĝis nun TEJO laŭ la statuto de UEA estis “integra parto” de la asocio. En letero sendita al la komitato de UEA antaŭ la ĵusa ĝenerala voĉdonado, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, asertis ke la proponataj ŝanĝoj “ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio”.

La jura sendependiĝo de TEJO formale efektiviĝos nur, kiam la novaj statutoj de TEJO kaj UEA estos konfirmitaj per notaria akto kaj registritaj ĉe la Komerca Ĉambro. Por tio interalie necesus unue, ke la komitato de UEA aprobu la protokolon de la kunsidoj en Nitro, kiu ĝis nun ne pretas. Tamen jam nun la sendependiĝanta TEJO ŝajnas ekstiri en direkto, kiu klare diverĝas de la multjara kurso de ĝia gepatra organizaĵo, UEA.

36 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
paŭlo
paŭlo
2016-12-27 19:14
Respondo al  Libera Folio

Fejsbukan konton mi ne havas, k supozeble ankaŭ aliaj ne tian konton havas. Tial, se iuj [citoj el la] afiŝoj meritas reafiŝon ĉi tien, mi antaŭdankas la transmetonton.

Mi aldonu la propran opinion, ke la civito estas kvazaŭnaciisma organizo, kies starpunkto k celoj estas, laŭ mi, rekte kontraŭaj al deca sinkonduto de homo kiu priokupas sin pri la interna ideo. Se zam, kiel reale subpremitulo juda, kuraĝis flankenlasi nociojn pri cionismo k naciismo favore al amplekse inkluziva alternativo tial certe ankaŭ ni, la “hereduloj” de tiu alternativo, devas konstati ke, en la hodiaŭa politikoklimato, ligado inter naciismema organizo kun organizo junula ne promesas kongruon inter la estonteco k solvado de la problemoj pro kiuj la tuta esperanta afero estis iniciatita. bv-e ne miskomprenu tion kiel “fidelo al zam” ktp, sed ankaŭ momorinda estas, ke junuloj/komencantoj facile influiĝas per politiko de identeco, k dum individuismo estas en la modo k “freŝbakitoj” ne jam havis tempon profundiĝi en la kulturon al kiu ili pretos identiĝi, tial oni redemandu al si la ĉiame aplikeblan konsilon: pensu, pensu, pensu!

Certe, oni trovus sin vada en komentoj de blindecaj jesistoj, sed ĉu iujn pensojn de tiuj, kiuj pensis, pensis, pensis?

Carlo Minnaja
Carlo Minnaja
2016-12-27 16:14

ke du esperanto-organizaĵoj kunlaboras, kunaŭspicias, ekamikas, estas ekstreme ĝojiga novaĵo. Mi feliĉas, ke la nova generacio komencas forlasi la malnovajn mokojn, insultojn, negativaĵojn kiuj karakterizis la antaŭajn dudek kvin jarojn. Mokoj kaj insultoj kulturon ne produktas. Vivu Tejo, vivu UEA, vivu la Civito, kaj same KCE, Arkones, Jarto, Esperanta PEN, AMO-seminaroj, ILEI, Rondo Kato ktp. Multon nekonantoj de la historio atribuas al Silfer: li estis konsulo de la Civito ne pli longe ol Tonkin prezidanto de UEA, kaj eg-eg-ege malpli longe ol Corsetti estas sekretario de la Akademio…

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-01-02 15:27
Respondo al  Carlo Minnaja

Min ŝokas, ke estas homoj, kiuj esprimas malkontenton kun la saĝaj vortoj de Carlo Minnaja.
Laŭ mi Esperantujo neniel progresas per tio, ke iuj organizoj kaj ties funkciuloj konfliktas kun aliaj, sed per tio, ke oni disvastigas Esperanton, kultivas ĝin ktp.

Kaj kiel diras germana devizo: Por konflikti necesas du flankoj…

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-02 17:01
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ne estu ŝokita. Oni ja malakceptas kunlabori kun la faŝistoj. Rememoru, ke s-ano Kamaĉo prezentis jam antaŭ multaj jaroj la Silfer-organizaĵojn tiel:

“kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo.”

(el la “Liturgio de l’ Foiro”, al kiu verko mem ligis ĝia aŭtoro en sia komento de 2016-12-29 7:30)

Cindy McKee
2016-12-28 15:13

Poento al la maleolmordanto Silfer por tiu manovro en tiel simbola momento.

UEA = sencohava.
Civito = enhavas kelkajn brilulojn, sed ŝajnas esti personkulto ĉirkaŭ Silfer -brilulo mem, sed li estas fifama pro longtempaj ĉikanoj kontraŭ aliaj esperantaj institucioj, verŝajne por levi sian propran Civiton.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-28 17:03
Respondo al  Cindy McKee

Saluton, Cindy, mi interesiĝas, ĉar vi parolis pri la personeco de Silfer: Ĉu vi jam renkontis Silferon aŭ korespondis kun li aŭ iel simile?

Cindy McKee
2016-12-28 17:25
Respondo al  Sebastiano

Mi petas vin ne fajfi pri opinioj bazitaj sur dumjara legado de alies pensoj. Rigardo al haŭto de iu ne malkaŝas la pensojn de tiu. La haŭto diras nenion.
Silfer estas verkisto kaj li estas bloganto.
Sed mi bedaŭras uzon de ‘maleolmordanto’. Mi revenis por forviŝi tiun vorton, sed tro malfrue. La redaktotempo jam pasis.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-28 17:31
Respondo al  Cindy McKee

Pardonon, mi ne bone komprenis vian respondon. Mi demandis, ĉu vi jam renkontis Silferon aŭ korespondis kun li aŭ iel simile. Mi, ekz-e, renkontis lin du aŭ tri fojojn, sed ĉiam nur mallonge kaj flanke de aranĝoj, tiel ke mi ne vere havis la okazon ekkoni lin. Mi pensis, ke eble vi konas lin pli bone kaj ke tiel mi povus ekhavi freŝan perspektivon iom sendependan de la konata vidpunkto de Kamaĉo ktp.

Cindy McKee
2016-12-28 23:01
Respondo al  Sebastiano

Mi ankoraŭ ĝuas festotempon, Sebastiano; hodiaŭ mi pafas arbaleston, do dum paŭzoj mi rapide respondas…ne, mi neniam renkontis lin. Sed manpremo kaj babileto ne konatigas, vi pravas pri tio kaj pensas samkiel mi. Surprizas min, kiom da homoj kredas pri ‘kono’ de iu pro kelkaj supraĵaj renkontoj.
(Estas malofta homo kiu ne prezentas sin afable dum kunveno, ĉu ne?)
Verkema homo, tamen, donas al aliaj eblon koni la menson de tiu!
Dua punkto: mi legas blogojn (bonegajn fontojn) k.s. senpere. Mi konsideras la opiniojn de aliaj, sed mi devas konfirmi — dum iom da tempo. Ekz., mi ĉiam legas multajn blogerojn de blogemulo, ĉar ĉiu povas blogi dum escepta humoro. Nur historio montras la veran personecon.
Mi ankaŭ serĉas malsukcesan tempon, por legi kiel la persono kondutas dum tia tempo – tio…um, mi respondas tro detale.

Paul Desailly
2016-12-28 23:19
Respondo al  Cindy McKee

Vi tro kritikas vin mem Cindy, almenau r a ‘Maleolmordanto’ kiu estas vorto pli amuza ol insulta, aparte pro tio ke vi samfraze konsideras Silfer mem brilulo. Sed eble tiu esprimo ne estas tute internacia? Chu chinaj esperantistoj ezkemple komprenas vian celon. Mi volas renkonti tiajn brilulojn.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-29 13:25
Respondo al  Paul Desailly

Mi renkontis Silfer plurfoje, kaj mi ĉeestis prelegon de li ĉe La Londona Esperanto-Klubo pri William Auld, kiun mi raportis por la kluba bulteno, kiun mi tiutempe redaktoris. Mi faris al li demandojn pri William Auld. Li asertis, ke William Auld estas raŭmisto, kaj li neis, ke li mem havas getan pensmanieron. Mi demandis, kiel fartas William Auld. Li respondis, en gaja maniero, ke li estas en malsanulejo, kaj ke lia edzino vizitas lin. Mi demandis, ĉu li estas en kontakto kun William Auld. Li elĵetis siajn manojn kaj gaje respondis, “Kompreneble. Ni civitanoj ĉiam estas en kontakto unu kun alia”. Kelkajn tagojn poste William Auld mortis. Mi ricevis personan impreson, ke Giorgio Silfer estas ege manipulema homo. Li ne havas intereson en la antaŭenigo de la Esperantismo. Li estas talenta homo, kiu povus bone sukcesi en universitato aŭ en la politiko. Do kio povus esti lia celo dediĉi sian vivon al mokado de ‘finvenkistoj’?

Pensu, pensu, pensu!

GBEGLO Koffi
2016-12-29 5:10
Respondo al  Sebastiano

NENIU ESTAS SEN MANKOJ
Mi persone konas Silfer kaj ankau aliajn esperantistojn gvidantojn de internaciaj esperanto-organizajhoj. Mi konfesu al chiuj, ke Giorgio SILFER estas tre bona konanto de nia movado. Kion li faras por nia movado kulkutakampe, multaj aliaj gvidantoj de internaciaj esperanto-organizajhoj ne sukcesas fari bona.
Mi chiam aprezas lian laboron por Espepranto. Tial mi chiam rilatas kun kaj plurilatos kun li. Mi havas mentorojn en nia movado. Silfer estas unu el ili.
Sukceson mi deziras al chiuj liaj bonaj agoj.

Jorge Camacho
2016-12-29 7:30

Jen materialo pri silferismo el la jaro 1999:

http://esperanto.net/literaturo/tekstoj/camacho/liturgifoir.html

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-29 13:36

Denove la moŝtuloj de UEA evidentigas, ke la vera kialo, ke ili distancigis Gbeglo Koffi ne povas esti lia rifuzo distancigi sin de La Civito. Tio estas nur preteksto. Se ĝi ne estus nura preteksto ili nun distancigus TEJOn, aŭ la gvidantojn de TEJO, pro ilia enplektiĝo kun La Civito.

La homoj kiuj estas distancigitaj en UEA estas la homoj kiuj ĝenerale estas la plej sukcesaj en la antaŭenigo de Esperanto. Malantaŭ la kulisoj iuj el la moŝtuloj en UEA kunlaboras kun Silfer. Silfer estis invitita al la UK en Lille fare de Humphrey Tonkin (kiu gvidis la kampanjon por ‘faligi Lapenna’ en 1974). La libro de Silfer kaj Minnaja estis donita de la Prezidanto de UEA al la emeritiĝanta Direktoro kiel donacon. Ĉu plu kredeblas, ke Osmo Buller estis tiom antagonisma al La Civito kiel li ŝajnis esti? (Osmo Buller gvidis la kampanjon por faligi Gbeglo Koffi en UEA).

Gardu vin kontraŭ falsajn profetojn.

Agento
Agento
2016-12-29 17:45
Respondo al  Ian Fantom

Ian Fantom skribas “La homoj kiuj estas distancigitaj en UEA estas la homoj kiuj ĝenerale estas la plej sukcesaj en la antaŭenigo de Esperanto.”. Mi proponas ke li mem distanciĝu de UEA, malmembriĝu, eliru el la diskutlisto de UEA-membroj. Tiel li iĝos pli sukcesa en la “antaŭenigo de Esperanto” kaj ankaŭ helpos al UEA kaj aliaj UEA-membroj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-30 0:08
Respondo al  Agento

Kial? Kiel? La unua leĝo de la politiko estas ne eksiĝi. Kiam mi mem venis sub atakon mi rerigardis la ‘Aferon Lapenna’ kiel ni tiutempe nomis ĝin. Mi pensis en 1974, ke Lapenna faris grandan eraron eksiĝante el ĉio en UEA. Tiel li perdis sian voĉon en UEA. Li verkis libron ‘Hamburgo en Perspektivo’ sed verŝajne nur liaj propraj subtenantoj ĝin legis. Li fondis propran asocion, sed mi ne vidis influon al la movado kiel tuto. Kiam venis mia vico mi lernis el la historio. ‘Agento’, kiu ajn li estas, entute provas deflankigi de mia argumento, kiu estas tute simpla. UEA marĝenigis Gbeglo Koffi pro lia asociiĝo kun La Civito, sed nun estas tute klare, ke ili aplikas unu regulon por li kaj alian por iliaj amikoj. Ili bonvolu klarigi la aferon, sen ĵeti al mi insultojn, kiel faras ‘Agento’ kaj aliaj.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2016-12-31 16:22

mi opinias ke ĉi-kaze temis pri malsaĝa decido flanke de la estaro de TEJO, kiu tiel tute nenecese legitimas la pompan histrionismon de Silfer. Mi dubas ke la alproksimiĝo de TEJO al la Silfera bufonaĵo helpos al ĝia celkonscia agado sur la kampo de eksteraj rilatoj, per kiu TEJO sukcesis gajni ne nur financan subtenon sed prestiĝon por esperanto kiel serioza afero.

GBEGLO Koffi
2017-01-01 15:34

ANKAU KUN SHOVINISMAJ TENDENCOJ ONI RESPEKTU SIAJN PROKSIMULOJN
Mi iomete konatighas kun la funkci-sistemo ene de UEA kaj tiuj en SAT, MAS, kaj la Esperanta Civito. Mi asertu, ke la loko de histrionismo kaj bufonajho trovighas ekster SAT, MAS kaj la Esperantaz Civito. Oni povas demandi la historion por tion scii. Kiuj esperantaj asocioj luktas por propra gloro kaj konsideras sin tegementa asocio en Esperantutujo ? Kiuj el ili nun disvolavas novkoloniismon en Afriko dividante esperantistojn afrikajn por regi ?
Miasperte la kontribuoj de SAT, MAS kaj Esperanta Civito al Afrika Agado estas tute pura, honesta kaj sincera. Che aliaj organizajhoj oni notas tro da shovinismo, kiu tiom blindigas la homojn, ke ili tute ne scias, ke ili evoluas lau sistemo koloniisma en Afriko. Certe nun afrikaj esperantistoj honestaj tute ne aprobas tiajn shovinismajn tendencojn en Afriko.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-01-02 16:38

Estus bele, se la nomo de la verkinto de la artikolo aperus sub la artikolo.

Kaj, enhave, mi konfesas, ke mi konas pli gravajn temojn en Esperantujo ol tiun etan aŭspicion…
Ni ne faru ŝtormon en akvoglaso.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2017-01-03 13:48
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi konsentus kun Lu, se mi ne estus definitive konvinkita ke la kerno de la malakordo inter la Civito kaj UEA estas gejfobio ĉe (iuj gvidantaj personoj en) la unua. Hodiaŭ ni ne bezonas kaŝi ke Zamenhof estis Judo, kaj ni ĝoju pri tio, sed la batalo pludaŭras ĝis la fina venko. Kian neŭtralecon ni atendas de UEA? Ĉu ni volas ke ĝi estu neŭtrala inter gejfobio kaj gejtolero? Aŭ ĉu ĝi estu neŭtrala inter seksaj plimultoj kaj malplimultoj, en sia membraro kaj en la homaro? Kiom ajn da valora agado cetere okazas kadre de la Civito – kaj eble ne estas multe, sed certe pli multe ol Jorge Camacho volas kredigi – ĝi estas makulita de gejfobio. Alivorte, se la agado kadre de la Civito efektive estas valora, la problemo estas des pli granda. Tio estas la problemo kiun ni devus diskuti.

Cyril Brosch
2017-01-03 15:18
Respondo al  Jes jen Jens

Por la unua fojo mi aŭdas pri la aspekto de seksa orientiĝo rilate UEA/la Civiton, kaj eĉ en sonĝo ne pensus pri tio.
Ĉu vi povus ekspliki, kion vi celas, ĉar mi vere ne komprenas, pri kiuj homoj kaj agoj povus temi.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2017-01-03 19:16
Respondo al  Cyril Brosch

Se mi ĝuste memoras, mia suspekto ekestis antaŭ nombro da jaroj pro iu tre idealiga priskribo de fidela kaj vira-virina geedzeco en FEMINA, “feminisma” revuo de la Civito. Sed la antaŭnelonga HeKo de la 16-a de Decembro (http://esperantio.net/index.php?id=3040) firmigis ĝin. Citaĵo:

» Statistikemuloj neniam ekscios kiom da virinoj respektive viroj favoris la emancipiĝon de TEJO, nek kiom da eŭropanoj respektive ekstereŭropanoj, nek kiom da emeritaj respektive eminentaj, ktp … sed almenaŭ unu aferon oni certe konas – la seksan orientiĝon de la plej drastaj kontraŭuloj, kaj en UEA kaj en TEJO. El tio, kio povas esti nur hazardo, ni mem ne eltiras konkludon. Aliaj eble jes. «

Cetere HeKo la 21-an de Decembro ankoraŭfoje esprimis grandan kontenton pro la “definitiva sendependiĝo de TEJO” (http://esperantio.net/index.php?id=3047). Kial do oni en la Civito tiom engaĝiĝas pri la obskuraj detaloj de la preciza rilato inter UEA kaj TEJO? Nu, se oni diras ke eble estas hazardo ke la plej favoraj kontraŭsendependistoj estas gejoj, tiam oni ja samtempe diras ke povus _ne_ esti hazardo – kaj el la deziro de la verkinto entute fari tian komenton _mi_ tiras _miajn_ konkludojn.

Cetere Carlo Minnaja tiel forte protestis pri tiu komento, ke oni devas demandi sin kial li deziras esti ligita al la Civito.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-01-04 22:38
Respondo al  Jes jen Jens

Pardonu al mi la trotraktitan ekzemplon, sed ĝi, kiel universale agnoskebla kvantizanto, post ties elvolviĝo establos la fonon de punkto pli kritikala. La judoj, laŭ propogando nazia, estas avaraj, dismorbigas, kaj kopulas kun ĝermanoj (inter aliaj ekzemploj). La vera krimo intelekta estas de tiuj tia, kies pozicio proklamis, ke la propagandoj estas falsaj. Kial? La negacio de propozicio restas ankoraŭ propozicio. Certe, ekzistas judoj avaraj (ĉiu homo tiel povas esti). Certe, judoj dismorbigas (ĉiu homo por mikrobo vektoro estas). Certe, judoj kun ĝermanoj kopulas (estus absurda la nocio, ke ĉiu persono iel identita evitus amoron kun identito alia). La problemo ne troviĝas en la serio da plendado sed ja en la ĉefpremiso mem. Klopodo argumentadon diskonstrui per atako postulaton-post-postulate servas nur por validigado de la premiso ĉefunda. Paralele, imagu fipersonon, kiu pretendas, ke negroj estas nature atletaj aŭ, ke kiajn vestaĵojn portis virino faktore determinis tion kiel motivo de kontraŭ ŝi seksatencinto. En ambaŭaj kazoj, oni sin montrus kanajlo disputi tiun fipersonon. Oni lasu lin sola. Li jam intelekte sin demisiis per tiaj pensoj; gracii po iom da liaj konkludoj per kontraŭpunkto povas kuraĝigi lin. La ĉefpremiso de la civito estas naciismo, k ni ne timu proklami tian sintenon malamika al homo. Naciismo estu preterakceptinda malgraŭ la eco de ties anoj ĉu “esperantistoj” ĉu ne. Oni tial konstatu, ke la fronto ne situas ĉe opinioj pri io aŭ alio, sed rekte kontraŭ la kerno de la naciismaj ideoj. Se TEJO ignoras tion, ankaŭ ili malamikiĝas al homo. Homoj, vian aliĝon nek al esperanto, nek al esperantaj asocioj, nek al strategio, nek al identa politiko, sed al tio nobla. Ni estas unu komuna specio kun unu komuna hejmo: la egoistojn ni venku.

Jens Stengaard Larsen
2017-01-05 9:54
Respondo al  Paŭĉjo

La ĉefpremiso de la Civito estas ne precize naciismo, sed identismo. La problemo ne estas la diverseco de identecoj, ĉu inventitaj kiel la naciaj, ĉu naturaj kiel la seksaj, sed ke tiu diverseco ne fariĝu preteksto por perforto. La ideo ke la nacio estas la radiko de ĉio malbona (aŭ bona) cetere estas tre Eŭropcentra; en grandaj partoj de la cetera mondo la naciismo neniam sukcesis enradikiĝi.

paŭlo
paŭlo
2017-01-06 8:16

Mi timas ian pretendon, ke io estas la radiko de ĉio (mal)bona. Tiel oni trovas komplikaĵojn por difini “bona”, ĉu ne? Ankaŭ timas mi pretendon pri semantiko (ĉu naciismo ĉu identeco). Estas kutima noti, en la plej potencaj landoj, alternativon anstataŭ naciismo, t.e. “komunumo”. Oni, memnomata progesulo, ne identigas sin al nacio laŭ la historie rekonebla senco, sed li alie sin identigas laŭ pluraj identigeblaj faktoroj. Ekzemple, “mi estas ano de la artista komunumo, de la interreta komunumo, de la islamana komunumo, de la [diskriminaciita grupo] komunumo”….k.s. Tia ĉi identecado ne limiĝas ĉe karakteroj de la personeco, sed ankaŭ al frivolaĵoj kiel aĉetdecidoj (“ano de la Apple-komunumo”), tagtaga partopreno/uzado (“ano de la Twitter-komunumo”), banalaĵoj (“ano de la komunumo de libroamantoj”), enoficaj roloj (“ano de la sekuriganto-komunumo”), cirkonstancoj (“ano de la fumanto-komunumo”), kaj ankaŭ en niaj vicoj (“ano de la Esperanto-komunumo”). Necesus havi spacon grandan kiel libro trakti ĉi tiun aferon sed jen, neniom plu da spaco. Espereble, vi vidas, ke mi kritikas la civiton (k ties “identismon”) laŭ pli elverkita teorio k ne nur laŭ la kapricoj de emocio…

Dieter Rooke
2017-01-07 9:52
Respondo al  paŭlo

Kara Pauchjo, Tutcerte ekzistas radiko de chia malbono : en kristanismo ghi havas la nomon ” diablo” Ankau “progesulo” = progresulo estas identigebla per pasporto . Emocio kaj kaprico eble pli gravas ol elverkita teorio .

Jens Stengaard Larsen
2017-01-07 9:53
Respondo al  paŭlo

Do, se iu diras ke la Civito baziĝas sur gejfobio, tio estas kaprico de emocio, dum se alia diras ke ĝi baziĝas sur naciismo, tio estas ‘elverkita’ teorio … aŭ kio?

paŭlo
paŭlo
2017-01-07 19:36

La ĉaron post la ĉevalon metu. Rekonsiderita la kaŭzeco, efikiĝas ne atribuo sed motivo.

Komentanto
Komentanto
2017-01-08 16:57

«… La nupta ceremonio disvolviĝis en la Kultura Centro Esperantista [= la civitejo (n.d.l. komentanto)] en la urbo La chaux de fonds, Svislando. … la civitano-konsulo konkludis, ke sekve de la deklaro kaj la promeso …, ili nun estas geedzoj konforme al la Civita Leĝo pri la Familia Juro, kaj esprimis bondezirojn al la geedzoj! …» [skriberaroj: laŭ la originalo]

Vidu sur la vizaĝo de tiu civitguruo, kiom li ĝuas en sia ‘teatraĵo’ la rolon de geedziganto… Sed, atentu, tio ne estas teatraĵo, ili (la k-sulo kaj liaj d-ploj [= disĉiploj, n.d.l. komentanto] travivas tion kiel realaĵon… (almenaŭ ene de la virtuala c-ujo): http://www.espero.com.cn/se/txt/2011-12/21/content_414006.htmhttp://esperanto.china.org.cn/2011-12/21/content_24210121.htm

Kaj post la senrespondeca/senkonscia aŭspiciado fare de TEJO favore al la supraartikole anoncita aranĝo de la Esperanta C-to, baldaŭ la komunikagentejo, ‘hoko’ (nu, tutcerte la civito ‘gajnos’ plurajn kaptitajn fiŝetojn per tiu atingo) anoncos sekvajn geedzigojn fare de la c-guruo, kies subjektojn li ruze altiros el sia nova disĉiplaro: la perfiditaj TEJO-anoj.

Ĝis tiam la eblaj kandidatoj bone parkerigu la nuptan formulon de Diznejlando: http://www.esperantio.net/index.php?id=1858

Ho, jes, cetere, se iu sopiras al iu ekzota civitaneco, kial ne peti ion tian ĉe la reale ekzistanta Disneyland? 😉 …nu, vere, serioze! Almenaŭ tiu estus tute utila – ĉar eble diznejlandanoj ĝuas senpagecon en la ludoj, ludiloj uzataj en la kadro de tiu reale ekzistanta lud-regno.

Kaj, bonvolu, ne koleru, se vi ne bone komprenintus aŭ ‘digestintus’ ĉion tion – sciu ke mi nur ŝercis, ofendi neniun mi intencis!

Komentanto
Komentanto
2017-01-08 18:57

Cetere, la homo estas tre inventema: ekzistas aliaj tiaj ‘regnoj’, kiel ekz. « Atlantium » – (kiu estas ‘Imperio’, do atentu, kion vi diras pri ili) kiu eĉ konatan esperantiston enhavas en sia ’registaro‘. Sed ne, bedaŭrinde li ne estas la imperiestro mem, tamen li oficas tre persisteme, jam de dek jaroj li estas la Direktoro pri Interkulturaj Aferoj – sed, bone legu la datojn tie, ili jam vivas en la jaro 10536, kaj ni estas nur en 2017, do, pardonu kara leganto, sed vi kaj mi, ni estas vere malpli evoluintaj ol ili. Tamen provu malkovri tiun samideanon ene de tiu paĝo: http://www.atlantium.org/biographies.html (por reveni al la ĉefpaĝo kaj je ties supro vicigitaj menueroj, klaku sur la flirtantan flagon) – Kaj: ili havas eĉ Facebook-paĝon, de kie (kaj el aliaj fontoj) vi povas ekscii, ke tiu ‘Imperio’ estas almenaŭ 0.76 kvadratkilometron grandega reala terpeco (malfeliĉe, situanta ene de alia lando, iom pli granda ol ilia: Aŭstralio). Kaj sciu, ke tio ne estas esperantista inventaĵo, sed venis iam en la ripozintan menson de iu loka loĝanto, neesperantisto. Ili tamen akceptas novajn civitanojn, sendepende de ties esperantisteco aŭ neesperantisteco. Jen, do ek al nova pasporto-postuleblo! (fakte, mi ne scias ĉu la Ea C-to disdonas pasportojn al siaj sekvantoj aŭ ne, kaj entute kiu el tiuj imagitaj regnoj, pasportoj ktp. estas envicigita inter la kutimaj landoj, pasportoj, ktp. kiel normalaj, akceptataj en la reala mondo…)) – Mi nur miras pri tio, ke laŭ la ‘registaraneco’ de tiu esperantisto, la lingvo de la espero ne jam estas unu el la oficialaj de tiu kreaĵo.

Tjeri
2017-01-08 20:34
Respondo al  Komentanto

Cetere tiu direktoro de interkulturaj aferoj estis unu el la viktimoj signitaj de la Silfera gejofobio.

István Ertl
2017-01-08 22:10
Respondo al  Tjeri

eble viktimo tiusence, sed alie unu el la plej malbonfaraj figuroj de Esperantujo

paŭlo
paŭlo
2017-01-08 22:42
Respondo al  Komentanto

frenezas ne nur laiko kredanta sin papo, sed ankaŭ papo kredanta sin papo…

István Ertl
2017-01-27 11:58

Kaj nun en specifa Facebook-pagho chiu nova ero malforgesas mencii la auspicion de TEJO:
https://www.facebook.com/JARTE-Junulara-Arta-Renkonto-Transnacia-en-Esperanto-1727421870904919/?fref=ts