Pasporta Servo denove aperos papere

La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo. 

Jam eblas antaŭmendi la paperan liston.

Inter 1995 kaj 2008 la gastiga reto estis akurate administrata de Derk Ederveen, kiu poste estis nomumita honora membro de TEJO pro siaj valoraj servoj. Tamen la transiro al novaj respondeculoj kaj al la reta epoko ne okazis glate.

En 2008 la listo de gastigantoj havis 1.225 adresojn en 90 landoj. Sekvajare tute ne aperis la papera listo, kaj en la nova retejo, kiu krome senanonce ŝanĝis sian propran adreson, restis nur 416 gastigantoj. Lastfoje la presita listo de gastigantoj aperis en 2011, kaj ankaŭ la retejo dum periodoj ne funkciis kontentige.

En 2014 nova volontulo, Baptiste Darthenay, komencis programi tute novan retejon por Pasporta Servo. Ekde septembro 2016 li estis dungita de TEJO dum kvar monatoj por okupiĝi pri programado, kiu poste ebligu la aŭtomatan produktadon de la presita listo de gastigantoj.

Same en la aŭtuno de 2016 TEJO helpe de EU-subvencioj por kvar monatoj dungis Eszter Besenyei-Merger (pli konatan kiel Stela) kiel merkatikiston. Ŝi multe laboris por atentigi la publikon pri Pasporta Servo, kaj ŝajne sukcese, helpe de landaj kunordigantoj – nun la retejo listigas pli ol 1.400 gastigantojn.

En la preta libro tamen estos klare malpli da adresoj – tie aperos informoj nur pri gastigantoj kiuj konfirmis ke ilia nomo ja aperu, klarigas Stela.

Libera Folio petis Baptiste kaj Stela rakonti pri la presita listo de gastigantoj, kiu baldaŭ aperos post longa paŭzo.

Libera Folio: Kiu okupiĝis pri la preparo de la papera listo de gastigantoj? Kiel longe daŭris la laboro?

Baptiste Darthenay.

Baptiste: La laboro ne estas ankoraŭ finita, ni planas sendi la PDF-dosieron al la presisto fine de januaro. La procezo por fari la libron estas ege malsama ol en pasintaj jaroj: anstataŭ eksporti la datumojn kaj importi en MS Word, la retejo mem kreos la PDF-dosieron el procezitaj Latex-ŝablonoj. La uzo de Latex permesas al ni multon aŭtomatigi kaj samtempe havi tre bonkvalitan PDF-dosieron, finpretan por profesie presi. Skize, tio signifas ke kiam la datumoj estos finpretaj, ni nur bezonos alklaki magian butonon kaj post kelkaj sekundoj ni havas la dosieron. Tamen, necesas multege da laboro por ke la magio okazu.

Stela: Mi aliĝis al la teamo en oktobro 2016 kaj ekde tiam okupiĝas pri la komunikado de la projekto. Mi respondas al plej granda parto de la retleteroj, okupiĝas pri la sociaj retejoj, informado al la gastigantoj kaj landaj organizantoj. Krome Lars Sözüer estas la kontaktulo por la presado de la libro kaj li multe varbas persone en Esperanto-renkontiĝoj.

Kiom da gastigantoj estas en la nuna listo? Ĉu oni povas certi, ke ĉiuj adresoj estas ĝisdataj?

Stela: La kvanto ŝanĝiĝas ĉiutage pro la laboro de landaj organizantoj. Mi eĉ taksi ne povas kiom estos fine en la libro. La celo estas havi ĝisdatigitajn adresojn. Nia tasko estas pli malfacila pro la kvinjara paŭzo, sed ni faras ĉion por havi plene korektitan version.

Kiam pasintfoje aperis la papera listo de gastigantoj? Kial dum tiel longa tempo ĝi ne aperis?

Eszter Besenyei-Merger (Stela).

Stela: La lasta versio aperis en 2011. Mi ne scias kial ĝi ne aperis intertempe, sed aperigi la libron estas multege da laboro. Ne dependas de unu aŭ du homoj, sed kunordigo de grupo da homoj kiuj varbas, kontrolas, korektas, kaj ĝenerale informas pri Pasporta Servo.

Baptiste: Mi aliĝis al la teamo meze de 2014 kaj ŝajnis ke ni devos kvazaŭ ĉion rekonstrui. Tiam la libreto ne estis prioritato por mi. Nun mi vidas ke fizika libro estas kara por la homoj kaj samtempe povas finance helpi la tutan projekton, tiel ke ĝi estu daŭripova. TEJO financis mian laboron — kaj parte tiun de Stela — inter septembro kaj decembro, tio multe helpis.

Kiam laŭ via supozo la papera listo aperos venontfoje?

Baptiste: Dum la jaro mi daŭrigos la laboron por eĉ pli aŭtomatigi la procezon, ĉefe pri la regionaj mapoj. Jam ekde venontjare, eldoni novan libron multe pli facilos.

Stela: Post februaro 2017, espereble jam decembre por la eldonaĵo 2018. Ni bezonas koni la respondojn post la reveno de la libro. Ankaŭ mankas multe da landaj organizantoj kaj estas pli facile tiel varbi ke oni ne vane laboras, sed vidas la rezulton.

La retejo de Pasporta Servo daŭre estas en beta-fazo. Kiam ĝi estos plenfunkcia?

Baptiste: Mi volos demeti tiun etikedon kune kun la renovigo de la ĉefpaĝo, kiu bezonas laboron por esti pli alloga kaj engaĝa. Mi ŝatus ke ni havu frapan priskribon, kelkajn statistikojn, blogon … kaj anstataŭigu la dormantan virinon! Mi ne kredas je “plenfunkcia” retejo: la disvolvo de retejo daŭras dum ĝi ne mortas. Dank’ al la mona subteno de TEJO kaj la volontula laboro de Meiyer Goren, la retejo estas pli stabila kaj sekura ol iam ajn, kaj jam meritus ne havi la etikedon “beta”. Tamen vi certe pensas pri la monda mapo, ĉu ne? Mi havis tempon labori pri la mapo sed ne sufiĉe, la libro havas la prioritaton. Ni devas atenti pri aŭtentigo, sekureco, privateco (la loko de la loĝejo ofte tre precizas), rendimento – kiel afiŝi preskaŭ 2.000 punktojn sur poŝtelefono sen ke ĝi kolapsu? — kaj uzebleco tra filtriloj. Estas interesegaj defioj por 2017, kaj ni havas la ilojn por realigi tion! Cetere, konkreta helpo, eĉ portempa, estas ege bonvena: landaj organizantoj, fasonistoj, testantoj, piton-programistoj … Dank’ al vi ĉiuj 2017 mojosos! Vi povos kontakti nin Telegrame, retpoŝte kaj aldoni ideojn en Github.

Stela: Mi ŝatus aldoni, ke labori por Pasporta Servo estas io, kio kerne tre gravas por mi. Mi kredas je ĝia sukceso, mi komprenas kaj konas la valoron de la Servo, mem havas nur bonajn spertojn rilate al ĝi. Kaj mi tre ĝojas, ke mi povis tiom multe da tempo dediĉi al ĝia reaktivigo. Se mi ne kredus je ĝi, mi ne laborus pri ĝi. Ĝi estas vera tutmonda kunlaboro.


Pli pri la temo:

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2016-12-30 14:08

Gratulon pro tiu inteligenta decido, por ke denove la listo de gastigantoj estu disponebla surpapere.