Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Kresko minacas Pasportan Servon

Kresko minacas Pasportan Servon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-01 14:58
En 2004 la nombro de landoj en la listo de Pasporta Servo malkreskis de 82 al 80. Tio tamen estis escepto en la multjara tendenco al ĉiam pli ampleksa listo, kaj la listo de 2005 havos rekordan kvanton de landoj, 85. Sed kvankam tiu kresko estas agrabla por la uzantoj de la listo, ĝi kaŭzas financajn problemojn al la eldonanto, TEJO. Oni devas presi pli da ekzempleroj, sed malpli da ekzempleroj povas esti venditaj, ĉar la gastigantoj ricevas la liston senpage.
Unu el la plej popularaj servoj en Esperantujo estas Pasporta Servo, la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO, la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj dum jam pli ol tridek jaroj uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto. Multaj eĉ kredas, ke Pasporta Servo estas tute unika fenomeno.

Tamen jam en 1949 estis fondita la internacia gastiga reto de la organizaĵo SERVAS. Nuntempe la reto de tiu organizaĵo enhavas pli ol 13.000 gastigantojn en la tuta mondo. Spite sian esperantlingvan nomon,  SERVAS estas neesperantista organizaĵo, sed iuj el ĝiaj gastigantoj ja scias Esperanton, kaj la himno de la organizaĵo eĉ havas frazon en Esperanto.

Ideo pri vere esperantista gastiga reto naskiĝis meze de la 1960-aj jaroj, unue kun la  nomo "Programo Pasporto". La unua listo de gastigantoj aperis en 1974. Ĝi enhavis 39 gastigantojn el 19 landoj. En la sekva jaro estis jam 100 gastigantoj el 33 landoj, kaj en 1978 oni atingis 297 gastigantojn en 41 landoj.

Kiel montras nia grafikaĵo, de tiam la kvanto de gastigantoj kaj landoj preskaŭ senhalte kreskas. Mankas al ni informoj pri kelkaj jaroj, kaj pro administraj problemoj la listo de gastigantoj tute ne aperis en 1990 kaj en 1994.

Jam dum multaj jaroj la liston administras Derk Ederveen.

- Pri kompilado de PS mi okupiĝas dum la tuta jaro, sed plejparto de la laboro estas de julio ĝis decembro. Tio komenciĝas per dissendo de konfirmopetoj (rete, kaj poŝtkarte nur al senretuloj), poste venas traktado de la centoj da respondoj, administro de la donacoj, korespondado pri la multaj malklaraĵoj, traktado de aliĝiloj, konfirmoj kaj aliaj korespondaĵoj, postĉasado (helpe de landaj organizantoj) de la centoj da nekonfirmitoj, riparado de la centoj da nefunkciantaj retadresoj...

Nuntempe Pasporta Servo regule aperadas en januaro aŭ februaro de la aktuala jaro. Dum la lastaj jaroj la amplekso de la listo ĉiujare kreskis je proksimume dek procentoj.

Iometa malkresko okazis en 2004, sed en la listo de 2005 la nombro de landoj en la listo denove estos rekorda, 85. Eventuale estos trapasita ankaŭ la antaŭa rekordo pri la nombro de gastigantoj, kiun Pasporta Servo atingis en 2003 kiam ĝi havis 1287 adresojn.

Tamen la kresko ne estas nur bona afero, konstatas Derk Ederveen.

 - Pasporta Servo ekhavis lastatempe multe pli da gastigantoj kiuj senpage ricevas la adreslibron. Pro tio malkreskis la vendoj de la libro - la nuraj enspezoj. PS jam dum jaroj estas malprofita, kaj TEJO pagas tion. Ni esploras la eblecojn por ŝanĝi tion, sed bezonas aldonan kunlaboranton por okupiĝi pri vendado, enspezado per anoncoj kaj donacoj, kaj informado.

Antaŭe oni vendis ĉiujare ĝis 400 ekzemplerojn de la listo, sed nuntempe UEA kutime vendas ĉirkaŭ 300 ekzemplerojn de Pasporta Servo en ĉiu jaro. Eĉ tiel, la listo estas inter la plej vendataj artikoloj de la libroservo. Ĉiuj vendoj iras tra UEA, sed la liston eldonas TEJO, kiu finance tute respondecas pri ĝiaj pres- kaj sendokostoj. En 2003 la kostoj estis ĉirkaŭ 4600 eŭroj, kaj la vendokostoj tute ne sukcesis kovri la kostojn.

- La afero estas finance malprofita, eĉ kun la libervolaj donacoj, pro lama financa strukturo: Plej multaj PS-ekzempleroj estas dissenditaj senpage al PS-gastigantoj, dum la nombro de PS-aĉetantoj malofte superas la nombron 300, diras Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de TEJO.

Por financi la eldonadon de Pasporta Servo Derk Ederveen proponis interalie ke oni pli aktive vendu anoncojn en la listo de gastigantoj kaj klopodu allogi mondonacojn.

Estis ankaŭ diskutoj pri elektronika eldono de la adresaro por ŝpari monon. Tamen oni timas ke Pasporta Servo tiel ne nur perdus enspezojn, sed ke ankaŭ malpliiĝus la tutmondeco, ĉar komputiloj kaj interreto ne estas same facile alireblaj en diversaj partoj de la mondo.

La Komitato de TEJO jam diskutis la financajn problemojn de Pasporta Servo dum la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kaj eventuale oni faros iujn decidojn dum la Internacia Seminario ĉirkaŭ la jarŝanĝo.


Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-06-08 10:58
Sxajnas, ke tiu agado portas fruktojn kavankan, ke cxijare iomete malkreskis. Precipe por junaj homoj kiuj havas malmultajn financajn eblecojn estas grava kaj iam "repagos". Tial ankaux mi pretas aligxi al tiu instanco por aktive kontribui por Esperanto.Vi povas ankaux sen Pasporta Sevo cxiam min viziti.
Amike kaj samideane salutas vin pola samideano el Germanujo - Stanislavo.
s.rynduch@gmx.de