Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Disfalo minacas Pasportan Servon

Disfalo minacas Pasportan Servon

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-23 21:49
La plej grava servo de TEJO estas en kaosa stato post la ŝanĝo de respondeculo. Jam proksimas la fino de la libertempa sezono en Eŭropo, sed daŭre ne aperis la papera listo de gastigantoj de Pasporta Servo. La nova retejo de Pasporta Servo senanonce ŝanĝis sian adreson, kaj tie troveblas nur 416 nomoj de gastigantoj. La listo de la jaro 2008 enhavis la adresojn de 1.225 gastigantoj en entute 90 landoj, do restas nur triono. "Laŭ la nuna stato mi kredas ke Pasporta Servo disfalos, aŭ ke la adresinformoj almenaŭ rapide malaktualiĝos" timas Derk Ederveen, kiu dum dek tri jaroj prizorgis la liston de gastigantoj.

En decembro 2008 Libera Folio povis rakonti pri la planata moderniĝo de Pasporta Servo. En marto 2009 la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, en intervjuo de Libera Folio akcentis, ke ankaŭ estonte la papera listo de gastigantoj aperos regule. Laŭ la tiama plano, la listo ĉi-jare devis esti mendebla ekde la 8-a de majo.

Post la intervjuo pasis kvin monatoj. Estis lanĉita ampleksa nova retejo ĉe www.pasportaservo.net. Poste la retejo subite malaperis, kaj senanonce reaperis en nova adreso - www.pasportaservo.org.

La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn, anoncas la retejo.

En la nova retejo registriĝis parto el la antaŭaj gastigantoj de Pasporta Servo, dum aliaj tute ne konscias pri ĝia ekzisto, kaj mire atendas informojn de la administrantoj.

Ŝajne por faciligi la transiron dum mankas nova papera listo de gastigantoj, en la tute aparta retejo de TEJO aperis publike granda kvanto de informoj pri la gastigantoj el la papera listo de la pasinta jaro. Tamen multaj el la gastigantoj siatempe eksplicite malpermesis publikigon de la informoj ekster la papera listo. Post plendoj de kelkaj gastigantoj, la informoj denove malaperis el la retejo de TEJO.

Daŭre neniu vidis la paperan liston por la jaro 2009. Ĝi laŭ la reguloj de Pasporta Servo estas nepre bezonata por uzi la servon - ĝi estas pruvo pri tio, ke oni aŭ mem estas gastiganto, aŭ ke oni pagis por la listo kaj sekve rajtas uzi la reton de gastigantoj. En la reta diskutejo de la gastigantoj ĉiam pli senespere sonas la demandoj

- Mi ne scias eĉ ĉu mi denove estas ano de Pasporta Servo! Neniam mi ricevis respondon por realiĝi. Mi ne komprenis, kio okazis ĉi tiun jaron, skribis Jocelyne Monneret la 7-an de julio.

- Ŝajnas al mi ke Pasporta Servo komencas disfali. Multaj provas uzi antaŭjarajn, eble ne tute validajn, libretojn. Dum iom da tempo tiamaniere funkcias. Sed kiel plu? demandis anonima gastiganto la 18-an de julio.

- Mi jam en antaŭaj diskutoj atentigis, ke Pasporta Servo estas heredaĵo de la Esperanto-movado, kaj ke oni ne devas permesi ĝian ruinigon. /.../ Estis anoncite, ke ĝis la UK en Bjalistoko aperos ankaŭ presita libro por tiuj kiuj bezonas ĝin. Mi ne scias ĉu tio efektive okazos, sed se ne, oni ne plu rajtas toleri la fuŝojn. La administrantoj kredas ke ili faras bonan aferon, sed la uzantoj ne etas kontentaj! Tio estas la ĉefa problemo! Pasporta Servo ekzistas pro siaj uzantoj kaj ne pro la adminsitrantoj!" skribis Josip Pleadin la 28-an de julio.

Neniu libro de Pasporta Servo videblis dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Malferman leteron al la diskutejo de la gastigantoj kaj al la estraro de TEJO sendis ankaŭ la antaŭa administranto de Pasporta Servo, Derk Ederveen. Li demandis interalie, ĉu la nunaj respondeculoj entute pritraktis la paperajn korespondaĵojn kiujn li plusendis al ili dum la lastaj monatoj, ĉu la novaj respondeculoj kontaktis la gastigantojn kiuj ne havas retadreson, ĉu oni kontaktis kun la landaj organizantoj de Pasporta Servo, kaj "ĉu kaj kiam finfine haveblos la nova libro".

Derk Ederveen- Mi daŭre ricevas telefonvokojn, leterojn kaj mesaĝojn de gastigantoj kiuj scias tute nenion pri la nuna transiro! Mi tre bedaŭrus se Pasporta Servo 'disfalus' nur pro nesufiĉa komunikado. La servo bezonas daŭran flegadon, necesas kontakti ĉiujn ĝiajn gastigantojn almenaŭ unufoje jare, kaj ĝiaj uzantoj bezonas aktualajn informojn kaj paperan libron. Kaj eĉ se oni ne havas tempon por fari ion, estus bone informi pri tio, li skribis en sia malferma letero la 26-an de julio.

De tiam pasis tri semajnoj, sed neniu el la nunaj respondeculoj de Pasporta Servo respondis al la malferma letero de Derk Ederveen. Libera Folio turnis sin rekte al la prezidanto de TEJO, Gergor Hinker, kaj al la nuna respondeculo pri Pasporta Servo, Joop Kiefte, por ekscii kio okazas kaj kiam aperos la ĉi-jara listo de gastigantoj. Respondo same ne venis.

Senprokraste respondis al la demandoj de Libera Folio Derk Ederveen, kiu tamen atentigas, ke mankas al li klaraj informoj.

- Mi kredas ke oni ne informis la senretajn gastigantojn, ke oni ne envolvigis la Landajn Organizantojn, ke oni ne petis konfirmon de la gastigantoj, ke oni ĝis nun ne aperigis paperan eldonon, kaj ke ĉio draste prokrastiĝis. La unuaj planoj estis aperigi paperan eldonon kiel kutime en februaro-marto... nun la plimulto de la gastigantoj tute ne scias kia estas la situacio kaj kion oni povas atendi.

Kiam Derk Ederveen transdonis la prizorgadon de Pasporta Servo al la nova teamo, la celo estis, ke la administrado de la gastigantoj okazu per reta datenbazo, kaj tiel postulu multe malpli da laboro. Tio tamen ne signifas, ke tute ne estas bezonata laboro flanke de la respondeculoj.

- Mankas homo(j) kiuj redaktas la enmetitajn informojn tiel ke ekz-e aperas telefonnumeroj laŭ unueca sistemo. Nun homoj kredas ke la reta versio anstataŭas la paperan eldonon, kaj mi ne povas diveni ĉu tio estas prava konstato aŭ ne.

El la pli ol 1.200 gastigantoj en la pasintjara listo nur iom pli ol 400 restas en la nova reta listo. Supozeble temas pri aktivaj retanoj, kiuj mem enskribis siajn adresojn. La manko de senretuloj en la listo estas aparte bedaŭrinda, laŭ Derk Ederveen.

- La gastigantoj sen retadreso estas ĉirkaŭ 20% de la totalo, do temas pri kelkcento da adresoj. Sed notindas ke ĝuste tiuj gastigantoj internaciigas la servon. Sen ili Pasporta Servo ne estas tutmonda: mankos Afriko, multaj landoj en Azio kaj Suda Ameriko, kaj ankaŭ multaj orienteŭropaj landoj.

Libera Folio: Kiel seriozaj laŭ vi estas la problemoj?

- Laŭ la nuna stato mi kredas ke Pasporta Servo disfalos, aŭ ke la adresinformoj almenaŭ rapide malaktualiĝos. Laŭ mia sperto, ĉiujare triono de la informoj ŝanĝiĝas. Esperantistoj estas tre translokiĝemaj homoj.

Por restarigi la servon laŭ Derk Ederveen nepre necesas, ke la kompilantoj aktive kontaktu ĉiujn gastigantojn, pritraktu ankaŭ paperan poŝton, kaj malferme komuniku pri la situacio al ĉiuj. Ĉar jam tro malfruas aperigi paperan liston ĉi-jare, li rekomendas, ke oni anstataŭe certigu la aperigon de bonkvalita kaj aktuala listo en februaro 2010.

-  Kompreneble necesus ke kompilanto, helpe de la teamo de Landaj Organizantoj, kaj strikte superrigardita de TEJO-estrarano, liberigu sufiĉe da tempo en decembro kaj januaro por trakti la informojn kaj pretigi, presigi kaj distribui la novan eldonon.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-15 23:08
Do, denove ni vidas, kiel dangxere estas sxangxi veturilon, se oni unue ne lernis gxin konduki.

Ni vidas, kiel ofte jam en E-agado, sukceso dependas de unu konscia, laborema persono.Modernigo estas bona, se estas same diligente priservata kaj cxiuj scipovas uzi.

Kion ni konkludu de tio? Unue bone pripensu, cxu sxangxi aux ne sxangxi.Estus granda domagxo, se tiu servo kiu vere estas unusola senekzempla en la mondo disfalu.

Se tiu jaro estas jam preskaux perdita, faru cxion , ke venonta certigxu.

Versxajne estas bezona reta kaj skriba formo de la adresoj. Ne cxiuj uzas interreton, aux ne scias kiel bone funkcias kaj por ne fari erarojn pli bone lasas.Precipe multaj maljunaj estis gastigantoj, kiuj ne uzas aux ne scipovas uzi komputilon.
blahma
blahma diras:
2009-08-16 00:30
Gekaraj, mi sincere bedaŭras la problemojn kiuj akompanas la transformiĝon de Pasporta Servo, kaj kiel membro de la TEJO-komitato mi eĉ povus senti min iom kunkulpa. Tamen mi povas informi vin, ke la komitato de TEJO dediĉis apartan tagorderon al diskuto pri la temo "Pasporta Servo" dum sia ĵusa kunveno okazinta en la 65-a IJK en Liberec'. En ĝi oni interalie gravigis la eblecon plu povi uzi PS-n ankaŭ sen retaliro, konstatis tamen ĝisnunan neekziston de konkreta laborplano pri aperigo de papera versio, sed informis aliflanke pri apero de nova volontulo kiu transprenos la rolon de moderatoro, kaj ankaŭ donis klarigojn pri la pluraj retadresoj de la paĝaro. Fakte, tiuj kunsido kaj kongreso okazis ĝuste fine de julio, kaj tuj sekvis ilin la UK kiun ankaŭ pluraj TEJO-anoj ĉeestis, kaj mi imagas ke ĉar Derk supozeble ĝuste en tiu tempo sendis sian alvokon kaj ĉar ankaŭ ankoraŭ nun post okazinta elekto TEJO estas transiranta de malnova estraro al nova, ĝuste pro tio okazis la certe bedaŭrinda situacio kiam oni ne ricevis respondon de TEJO-estraro dum tiu relative longa periodo. Fakte eĉ mi mem ĝis nun ne rimarkis tiun leteron de Derk (ĉar ankoraŭ ne tralegis ĉiun retpoŝton kiu riceviĝis dum la kongresoj) kvankam ĝi venis al mi per la dissendolisto PasportaServo (notu bone ke mi tamen NE estas estrarano). Mi tuj atentigis pri la afero la TEJO-komitatano kaj same kredas ke ni tre baldaŭ aŭdos ankaŭ oficialan reagon flanke de la (renoviĝinta) TEJO-estraro.
Kunar
Kunar diras:
2009-08-16 01:25
Mi jam timas la tagon kiam mi estas iel envolvita en ne bone funkcianta afero en Esperantujo - kaj samtempe feriumas au ial ajn restas sen retaliro dum 1-3 semajnoj. En mia horora vizio, Libera Folio tiam aperigos artikolon, en kiu nur venas kritikaj vochoj de aliaj, sen atendi, ghis kiam mi povas respondi ion kaj prezenti la alian flankon de la monero. Se miaj zorgoj estas nur troigita karikaturo de la realo: des pli bone!
karles
karles diras:
2009-08-17 13:51
Dum oni pridebatas la okazaĵon, mi ŝatus informi ke en Ipernitio kreiĝis specifa grupo kiu celas helpi gastigantojn, gastojn kaj ĝenerale vojaĝantojn:
http://www.ipernity.com/group/gastigantoj
manolo
manolo diras:
2009-08-17 17:37
Mi kuraĝigas la nunajn responsulojn de PS antaŭenigi la laboron komencitan. Sendube ili savis PS-on de disfalo pro financa krizo pro la kostegoj de la antaŭa modelo; ni -sed ĉefe la kritikantoj- memoru ke PS estas SENPAGA SERVO: aparteni al la listo jam rajtigas je la libro, kies kostoj estas sufiĉe altaj. Do, PS estas donacita ĉevalo, kies dentaron ni ne decas tiel rigore rigardadi kaj do plendi pri ebla malsano de la besto. Eble TEJO-anoj ja rajtus.

Krome, TEJO elektis, laŭ mi, la plej taŭgan -eble unikan- vojon por eliri el la minacanta krizo. La fakto ke tiu elpaŝo kreis alian krizon estas tute normala afero, ĉar la laborfortoj kaj intelekt-fortoj necesaj estas grandaj. Mi fidas je la impeto de juneco por atingi post ne tro multe da tempo, sukcesan kaj brilan novan PS.

Kiel uzanto -aktiva kaj pasiva- de la servo mi ne rajtas gvidi la procedon, do jenas esprimiĝo de mia deziro kiel tia uzanto: por mi papera libro estas malpli interesa ol bona ret-servo, facile kaj senpeze traserĉebla, rigora pri datum-likado, kun fidinda kaj gastigema membraro.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-17 17:50
"Proverbaro esperanta", n-ro 15:

Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
manolo
manolo diras:
2009-08-20 16:03
Dankon pro la atentigo! Sed al mi pli multe plaĉas tiu oksilaba asonanca rimparo:

De l' donacita ĉevalo,
ne rigardu la dentaron

;-)
giuseppe
giuseppe diras:
2009-08-20 22:19
De donacita ĉevalo vi
volas kontroli la dentojn? Fi!

Se ĉeval' donace venas,
buŝkontrolo malkonvenas.

Venis ĉevalo sen ajna pago:
denta kontrolo estus fiago.

Vi la ĉevalon ne pagis, do
pri ĝiaj dentoj ne zorgu tro.

Se la ĉevalo estas donaco,
ĝian dentaron lasu en paco.
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-20 22:31
Sed se la chevalon vi achetis,
vian monon vi forjhetis,
cxar pro sukerkuba tento, nu, tro
minacas gxin la dentoputro.

amike
El Stal' Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-08-20 22:33
... rimon oni ne esploras.

C.R. Bumy
Amri
Amri diras:
2009-08-19 19:33
E-istoj kiuj pretas gastigi povas aniĝi en la tutmondaj ekvivalentoj de Pasporta Servo – ekzemple, unu el la plej popularaj estas www.couchsurfing.com kiu havas pli ol milionon da membroj en 232 lokoj tutmonde. Gastigantoj kiuj inkluzivos mencion de Esperanto en sia inform-karto, havos senpagan reklamon por E-o ĉe miliono da vojaĝantoj, kaj miloble pli grandan ŝancon ol en PS por gastoj (kaj gastigantoj), novaj konatiĝoj kaj geamikoj, kiuj eventuale eĉ fariĝos s-anoj.

Amri Wandel