Forpasis amiko de Esperanto en Bjalistoko de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.
TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-25 La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
EU-propono pri Esperanto nun sur la dua loko de Libera Folio je 2021-11-242021-11-24 Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?
Ĉu la EU-burokrataro batalas kontraŭ Esperanto? de Libera Folio je 2021-11-222021-11-22 Malmultaj homoj partoprenas en la civitana dialogo, kiun Eŭropa Unio klopodas starigi sub la ŝildo de Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Parte tial pluraj proponoj kun rilato al Esperanto atingis relative videblan lokon en la diskuto. Sed EU-burokratoj aktive batalas kontraŭ Esperanto, asertas Lu Wunsch-Rolshoven en sia vidpunkta artikolo.
Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon de Libera Folio je 2021-11-172021-11-17 El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.
TEJO pripensas genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-152021-11-15 TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.
Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto de Libera Folio je 2021-11-092021-11-09 La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
En fremda okulo ni vidas ligneron de Libera Folio je 2021-11-082021-11-09 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Ĉi-foje István Ertl tamen trovis amuzajn lingvajn erarojn ĝuste en la komentoj.
Rusio kalkulas esperantistojn de Libera Folio je 2021-11-022021-11-02 En Rusio nun okazas la unua tutlanda popolnombrado post 2010. Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn esperantistojn indiki en la censo, ke ili scipovas Esperanton. En la pasinta popolnombrado oni trovis malpli ol mil esperantistojn en Rusio.
Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado de Libera Folio je 2021-10-252021-10-25 Dum UEA malmuntas sian Centran Oficejon, apud Berlino Ralf Fröhlich starigas novan ejon por Esperanta aktivado. ”Por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso”, li diras al Libera Folio. Post kelkaj tagoj oni ludos komputilajn ludojn en la Esperanto-Stacio.