Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

UEA perdos 45.000 eŭrojn pro la nuligo de la UK

de Libera Folio je 2020-04-132020-04-14 en movado, UEA

La estraro de UEA konfirmis, ke la ĉi-jara Universala Kongreso ne okazos, sed la kongresanoj, kiuj jam pagis aliĝkotizon, rajtos uzi la monon por pagi la kongreskotizon en 2021 aŭ 2022. La nuligo de la kongreso kreskigas la buĝetan deficiton de UEA je 45.000 eŭroj.

Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj

de Libera Folio je 2020-04-12

Hori Jasuo elpensis la Esperanto-sumoon por ke ankaŭ komencantoj eklegu librojn en Esperanto, ĉar nur tiel oni laŭ li povas vivteni la lingvon. ”Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis”, li klarigas en intervjuo de Libera Folio.

UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson

de Libera Folio je 2020-04-042020-04-05

La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.

Nuligo minacas al IJK kaj UK

de Libera Folio je 2020-04-032020-04-04

La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.

Tertremo difektis la Zagreban klubejon

de Libera Folio je 2020-04-02

Unu persono mortis kaj 27 estis vunditaj en la tertremo kiu trafis la ĉefurbon de Kroatio la 22-an de marto. Ŝajne neniuj esperantistoj estis rekte trafitaj, sed difektiĝis la sidejo de la loka Esperanto-klubo, kiu nun bezonas kostajn riparojn.

de Libera Folio je 2020-04-012020-04-02 en movado, UEA

Estraro rekomendas fermi la buŝon

[ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.

de Libera Folio je 2020-03-312020-03-31 en vidpunkto

Kie estas la Duolinganoj?

En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.

de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en movado, TEJO, UEA

TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019

La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.

de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en interreto, kulturo, TEJO

Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto

En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.

de Libera Folio je 2020-03-202020-03-20 en interreto, kulturo, movado

Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj

La kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton. La revuo Monato kaj almenaŭ unu eldonejo decidis donaci al la esperantistoj senpagan legaĵon.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 47 Paĝo 48 Paĝo 49 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • Hans pri La estraro de UEA ne raportas: “La manko de reagoj al la artikolo klare pruvas unu plian fojon, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la esperantistaro.…” maj 10, 12:26
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Miaopinie ne eblas konsideri kanzonon kiel dialogon inter A kaj B. La kreinto de tiuj kanzonoj kreis artaĵojn surbaze de…” maj 9, 22:08
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Laŭ aliloka respondo de Georg ankaŭ la voĉoj estas artefaritaj. Ial tio ĝenas pli, ol la artefariteco de la muziko.…” maj 9, 21:31
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Mi ne certas, ke AI riĉigas la E-an kulturon, sed Georg Jähnig sendube faras tion per sia kanzona prezento de…” maj 9, 16:38
  • Maese J Sebastian Quintero S pri Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas: “@redakcioNun la poema havas tradukon al la Asturia lingvo #AsturianuAgora'l poema tien torna al asturianu 🙂” apr 29, 21:27

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis
  • La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña
  • La 34a KEKSO

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 501 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT