La estraro de UEA dum jaroj komplete neglektas sian devon regule raporti al la komitato pri sia agado minimume ĉiun duan monaton. Laŭ la prezidanto tia raportado, spite la regularon, pro teknika evoluo ne plu estas bezonata, kaj la devigo pri raportado tial estos forigita el la regularo.
Komence de marto Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO, en vidpunkta artikolo en Libera Folio esprimis miron pri tio, ke laŭ la buĝeto de TEJO, UEA ĉi-jare neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj. Tiun informon li trovis en la buĝeto de TEJO, sed ial ne en la buĝeto de UEA.
La informo vekis la interesiĝon de Rubén Sánchez, komitatano de UEA, kiu la 13-an de aprilo en la komitata diskutejo petis klarigon de la estraro. Ĉar ne aperis respondo, komitatano James Rezende Piton ripetis la demandon en la 17-a de aprilo, akcentante samkiel Patricio Agustín Iglesias, ke la mono estus pli bezonata por helpi junulojn el neriĉaj landoj partopreni la ĉi-jaran IJK-n.
Ankaŭ li ricevis nenian respondon. Ĝenerale post la forpaso de Renato Corsetti, kiu estis la plej vigla diskutanto en la komitata retlisto, la aktivado tie nun atingis preskaŭan malrekordon: en aprilo 2025 aperis entute nur 11 mesaĝoj, inter kiuj estis la du senrespondaj demandoj al la estraro. En pli viglaj tempoj regule aperis pli ol cent mesaĝoj monate.
Por certigi bonan informfluon el la estraro al la komitato UEA la 20-an de marto 2019 aldonis al sia ĝenerala regularo devigan paragrafon 16.4, laŭ kiu la estraro regule raportu pri ”decidoj, novaj iniciatoj kaj progreso de la laborplana plenumo”. Tiujn raportojn la estraro devas sendi minimume ĉiun duan monaton.
Pri la plenumo de la laborplano la estraro momente neniel povas raporti, ĉar UEA jam de pluraj jaroj ne havas strategian laborplanon – la antaŭa plano ĉesis validi en 2017.
Spite multvortajn diskutojn kaj solenajn deklarojn nova plano ĝis nun ne estis aprobita, kaj eĉ ne malneto de tia plano estis prezentita. Tamen supozeble la estraro ja faris decidojn kaj lanĉis iniciatojn, pri kiuj ĝi devus povi raporti.
La unua estraro de Duncan Charters estis elektita en 2019, kiam ekvalidis la nova paragrafo pri devigaj raportoj al la komitato. Tiu estraro dum sia oficperiodo efektive liveris raportojn, tamen ne tiel regule, kiel la regularo postulas.
Nur la unua raporto koncernis dumonatan periodon. La dua kaj tria temis pri trimonataj periodoj. La kvara ”dumonata raporto” temis pri naŭ monatoj, la kvina pri tri monatoj, kaj la sesa denove pri naŭ monatoj. Pri la lastaj monatoj de sia oficperiodo la unua estraro de Duncan Charters tute ne raportis en la formo postulata de la regularo.
La nuna, dua estraro de Duncan Charters estis elektita en 2022. Restas nur tri monatoj de ĝia trijara oficperiodo, sed ĝis nun ĉi tiu estraro ne liveris al la komitato eĉ unu dumonatan raporton.
Libera Folio turnis sin al prezidanto Duncan Charters por demandi, ĉu la mankantaj raportoj tamen estis liveritaj al la komitato en iu sekreta forumo kaj se ne, kial la estraro neglektas sian laŭregularan devon pri dumonataj raportoj.
Laŭ Charters, tia raportado ne plu estas bezonata, kaj tial la devigo estos forigita:
– Pro evoluo de virtualaj Komitatkunsidoj, nia raportado okazas interage kaj ankaŭ per Gazetaraj Komunikoj kaj pli da informado en la revuo Esperanto. Estas antaŭviditaj ĝisdatigoj en nia statuto kaj regularo por speguli la nunajn cirkonstancojn.
Krome ni scivolis, ĉu la estraro intencas respondi al la demando de Rubén Sánchez pri la pago de 22 000 eŭroj al TEJO. Prezidanto Charters respondis jene:
– UEA escepte subtenas al la IJK finance pro la graveco apogi agadon en Azio. La 22 000 eŭroj ne estas donaco al TEJO, sed venas de la Administra Subvencio de UEA kiu pagas dungitojn por servoj al UEA.
La manko de reagoj al la artikolo klare pruvas unu plian fojon, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la esperantistaro. Fakte indiferenton.
Simile oni povas konkludi, ke la manko de reagoj en la komitata listo pruvas, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la komitatanaro. Fakte indiferenton.
Hans trafe resumis la situacion: oni indiferentas pri la nuna UEA. La pravigo de Charters pri neraportado ne taŭgas. Pli honeste estus diri, ke oni ne raportis, ĉar estis nenio por raporti. Ke oni jam planas forigi la postulon pri raportado, enkondukitan antaŭ nur ses jaroj, indikas nur, kiel malserioze funkcias la nuna reĝimo de UEA. Mankas nur, ke oni forigus ankaŭ ĉiujn aliajn postulojn, kiujn starigas al la Estraro la Statuto, Ĝenerala Regularo k.a. regularoj, kaj kiujn oni same ne sekvas. La preteksto de Charters pri virtualaj komitatkunsidoj kaj Gazetaraj Komunikoj estis por la momento inventita el aero, ĉar la Estraro tutsimple forgesis sian devon de dumonata raportado kaj memoris ĝin nur, kiam Libera Folio demandis. En 2019 la virtualaj kunsidoj kaj GK jam ekzistis, sed tamen la Komitato trovis bezonata la raportadon. Kvalite kaj substance ili ankaŭ ne evoluis tiom, ke ne plu necesus raporti al la Komitato pri tio, kion la Estraro faris kaj decidis. Devus esti elemente klare, ke raportado al la komitatanoj estas alia afero ol dissendo de GK al movadanoj.
Post du-tri monatoj oni elektos novan Estraron. Espereble ĝi havos radikale alian, prefere komplete alian konsiston ol la nuna anemia grupo, kiu malsukcesis en sia tasko kaj kreskigis la indiferenton ĉe la esperantistaro, kiun Hans menciis.