Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la "mirindaj frenezuloj de UEA" petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]
Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.
Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.
En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.
La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo "la Rusia esperantisto de la jaro 2016" kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.
Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.
Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.
Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.
La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo.
Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.