Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2019-07-17 Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2019-07-042019-07-06 Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.
Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas de Libera Folio je 2019-05-112019-05-11 Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ ŝia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.
La komitato de TEJO eksigis estraranon de Libera Folio je 2018-12-312018-12-31 La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.
IJK sen dormo sed kun multe da publika atento de Libera Folio je 2018-08-192018-08-19 Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.
TEJO ne havas informojn pri siaj financoj de Libera Folio je 2018-08-142018-08-14 La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.
TEJO havas novan estraron de Libera Folio je 2018-08-132018-08-13 Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.
IJK-ano forpelita post seksa agreso de Libera Folio je 2018-08-092018-08-10 Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.
TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13 Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.
TEJO kun nova prezidanto kongresos en Slovakio de Libera Folio je 2018-01-302018-02-03 Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.