IJK sen dormo sed kun multe da publika atento

Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.

Komuna fotado dum la IJK. Foto: TEJO.

Carlos Pesquera Alonso estis la ĉeforganizanto de la ĵus okazinta 74-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Badajoz sur la hispan-portugala landlimo.

Kiam dum la IJK li plendis, ke la unua mencio de Libera Folio pri la IJK estas pri negativaĵo, mi kaj li interkonsentis fari intervjuon unu semajnon post la solena fermo. Li ankaŭ vetis tiam, ke li fermos la financajn kontojn ene de unu semajno.

Libera Folio: Unua demando, ĉu vi jam sufiĉe dormis?

Carlos Pesquera Alonso: – Jes. Mi finfine havis sufiĉe da tempo por dormi.

Rakontu iomete pri vi mem. Kion vi faras, kiam vi ne organizas ion en Esperantujo?

– Mi estas memlaboranto. Mi havis mian malgrandan entreprenon. Ni konsilis rilate al politikaj kaj sociaj temoj, do ĉefe ni helpis en politikaj kampanjoj por balotoj.

Kiel okazis, ke vi iĝis la ĉeforganizanto de tiu ĉi IJK?

– Ĉefe pro laboraj kialoj. Mi ne volis esti la ĉefa respondeculo. Unue mi diris, ke mi ne havas sufiĉe da tempo, sed Enric [Baltasar], pro kiu ĉefe ni havas la IJK-on, demisiis kaj ankaŭ iomete kabeis portempe, kaj la alia respondeculo Krishna [Sivillà Rubio] havis eĉ kvar laborojn samtempe, do li ne povis dediĉi tiom da tempo. La alia lokano, kiun ni havis, dediĉis multe da tempo al Esperantujo antaŭ la IJK, kaj pro tio la familio petis dediĉi pli da tempo al la familio mem, kaj li ne havis alian eblon.

Kiom da homoj finfine aliĝis, kaj kiom da homoj ĉeestis?

– Bedaŭrinde mi malsanas, kaj mi ne havas la certajn datumojn. Mi kalkulas, ke estas iom pli ol 300 homoj, kiuj aliĝis, kaj partoprenis laŭ mia memoro inter 260 kaj 270.

Ĉu mi el tio ankaŭ povas konkludi, ke vi ankoraŭ ne finis kalkuli la kontojn de la IJK?

– Jes, mi malgajnis la defion, ĉar por la financa raporto mi ankoraŭ devas ricevi fakturojn, kiujn mi ne havas.

Kiom da tempo ankoraŭ necesas de vi kaj aliaj por fini la organizajn aferojn de tiu ĉi IJK?

– La problemo nun estas, ke multaj homoj ferias. Se ne, mi bezonus nur tri tagojn por havi la financan raporton. La problemo estas, ke multaj, kiuj povas helpi nun, havas ankaŭ siajn feriajn tagojn, aŭ estas revenantaj al aliaj laboroj aŭ aliaj landoj.

Pri kio vi plej kontentas pri tiu ĉi IJK?

– Mi kontentas ĉefe pri mia apero en Cope, la dua plej granda radiostacio en Hispanujo. Mi aperis posttagmeze ĉirkaŭ dek minutojn, kaj multaj homoj aŭdis pri Esperanto. Mi kontentas, ke ni aperis en multe da regionaj kaj lokaj gazetoj, ĵurnaloj kaj radioj, eĉ en iu regiona malgranda televido kelkajn minutojn. La homoj aŭdis pri Esperanto en Ekstremaduro.

Katharina Klat, Carlos Pesquera Alonso kaj Krishna Sivillà Rubio estis la ĉefaj organizantoj de la IJK.

Kiu estis via maniero por atingi amaskomunikilojn?

– Por la programo mi zorgis havi preskaŭ ĉiutage ion, kio rilatas al eksteraj asocioj. Io, kio estas sufiĉe bona kialo por sendi tekston al la amaskomunikiloj, ke ni faras tion. Unue la solena malfermo, poste la kulturlingva festivalo sur publika placo, du tagojn nenio, poste la teatraĵo Utopio, la sesan tagon estis la programero kun asocioj pri egaleco, kaj la sepan tagon kun la politikaj partioj. Tial ni aperis tiom multe. Ĉar ĉiam ni havis ion por aldoni krom simple paroli pri Esperanto.

Pri kio en tiu ĉi IJK vi malkontentas?

– Pri la ĥaoso pro la homoj, kiuj aliĝis kaj poste ne venis. Tio kostis al ni monon. Multe da homoj, ĉefe el landoj, kiuj bezonas vizon, sed ankaŭ aliaj, aliĝis kaj poste ne venis. Kaj tio komplikis nian laboron en la akceptejo. Mi malkontentas ankaŭ, ke TEJO ne estis jam bone preparita. Ni ne antaŭpretigis sufiĉe kiel agi, kaj tiam estis iom da ĥaoso, kaj iom tro da laboro por la teamo, ĉefe en la akceptejo dum la unua tago. Tio rilatas al tio, ke la buso el Lisbono venis tro malfrue.

Ĉu okazis por vi iuj grandaj surprizoj dum la IJK?

– Ne. Krom la malbona evento, pri kiu Libera Folio raportis, mi pensas, ke ĉio iris ĉefe laŭplane. Io, kion mi vere volas laŭdi, estas la helpo de pluraj esperantistoj, kiuj eĉ ne parolas la hispanan, kiuj partoprenis en la politika debato. Ĉar tio helpis al ni doni bonan impreson de nia movado.

Kiujn el la programeroj de la IJK vi bedaŭras ne partopreni?

– La komitatkunsidon!

Vere?

– Mi scias, ke kelkfoje ĝi estas tre enuiga, sed estas mia respondeco partopreni kiel komitatano de BEMI. Sed logike mi devis zorgi pri pluraj problemetoj, kiuj aperis. Mi bedaŭras vere, ke mi povis naĝi nur unufoje, dum la ekskursa tago.

Ĉu estas ankaŭ io, kion vi partoprenis, sed bedaŭras partopreni?

– Ne. Sed mi havas iom la senton, ke mi ne partoprenis en la IJK. Mi imagas, ke tio estas kutima sento de la organizantoj. Mi fakte preskaŭ en nenio partoprenis pro la organizaj devoj.

La lokaj neesperantistaj helpantoj aŭ laboristoj ŝajnis tre helpemaj. Ĉu vi komunikis kun ili antaŭ la alveno?

– Mi ekkonetis ilin, sed mi parolis kun ili fakte nur pri tio kiom da homoj venos kaj tiel plu, do ne pri io, kio helpus ekkoni ilin, sed mi havas la impreson, ke vere la homoj el Badajoz estas tre bonvenigaj homoj. Kaj ni vere vidis, ke eĉ se ili ne parolas la lingvon, tio ne gravas por ili, kaj ili vere helpemis. Ili vere amuziĝis kun ni, kaj tio tre helpis min senti, ke la IJK estis granda sukceso. Eĉ se ni ne atingis multe da homoj, mi certas, ke la laboristoj ĉiam memoros nian kongreson kaj ke ĉiam, kiam ili havos iun konversacion, kiu temas pri lingvoj, ili parolos pri Esperanto, kaj ili diros, ke ni estas la plej mojosaj homoj en la mondo.

Kiuj estas viaj planoj por la sekva tempo krom la finkalkulado de la IJK?

– Unue resaniĝi, tio estas grava afero. Due finviziti miajn familion kaj amikojn, ĉar mi havas bonan familion ĉi tie en Hispanio. Fakte hodiaŭ mi devas renkontiĝi kun miaj lokaj klubanoj. Sed krom tiuj sociaj aferoj mi nuntempe pensas pri venonta projekto rilate al Esperantista loĝado aŭ hotelo aŭ gastejo.

Ĉu vi pensas, ke vi partoprenos en alia maniero en sekva IJK aŭ alia renkontiĝo, post viaj spertoj de tiu ĉi jaro?

– Ne. Mi ĉiam estos mi. Kiam mi partoprenis en mia unua IJK en Vroclavo, mi vere bedaŭris, ke ni kiel esperantistoj ne sufiĉe varbis al neesperantistoj. Kaj pro tio mi jam havis tion planita. Mi ĉiam havis tiun konstrueman kaj kritikeman sintenon. Ankaŭ helpeman. Tio estas parto de mia naturo, tio ne ŝanĝiĝis.

Rogier Huurman

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ormonto
ormonto
2018-08-21 0:51

Malgraŭ tio, ke mi nur partoprenis IJK-on dum du tagoj, mi estis forte impresita de la laboremo, pacienco kaj ŝajne senlima energio de Carlos Pesquera Alonso. Se ni havus multe da tiaj homoj, la estonteco de Esperanto estus tute certigita. Gratulon kaj koran dankon, Carlos!

Roland Schnell
2018-08-21 13:25

Temas pri la Carlos, kiu studis en Berlin? Li estis kun ni post prelego en gastejo
https://esperanto.berlin/feierstein-hu-2017/
comment image

Gecxjo
Gecxjo
2018-08-21 20:53

“Carlos sen dormo” – nu dum juneco eblas permesi tiun ‘lukson’, sed tamen necesas satdormi (dependas de homkapabloj – por iuj sufiĉas 4-5 horoj, por aliaj 7-8 nepras!).
“Pri la ĥaoso pro la homoj, kiuj aliĝis kaj poste ne venis” – jes, tio estas granda obstaklo kaj eperantistoj revegas ‘Sed dissaltos la obstinaj baroj…’