Nekomprenebla erararo aperados en Libera Folio de Libera Folio je 2021-06-082021-06-08 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni ekde nun de tempo al tempo aperigos elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl.
Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos… de Libera Folio je 2021-06-02 Kial esperantistoj partoprenu la iniciaton de Eŭropa Unio pri civitana diskuto, se jam anticipe klaras, ke ĝi apenaŭ povos konkrete influi la lingvopolitikon de la unio? Klaus Leith argumentas, ke eĉ se la proponoj de esperantistoj havas nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, por igi Esperanton pli videbla.
UEA anoncas, ke ĝi en 2020 ne havis deficiton de Libera Folio je 2021-05-282021-07-20 Laŭ la ĵus aperinta estrara raporto, UEA de la jaro 2020 ne havis deficiton, spite la nuligon de la Universala Kongreso en Montrealo. La plusa saldo en la spezokonto estis atingita helpe de donacoj al la ĝenerala kaso, pro reduktoj de la oficistaro, kaj pro granda pandemia subvencio de la Nederlanda ŝtato.
Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas? de Libera Folio je 2021-05-25 Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.
Esperanto ne estas por ĉiuj de Libera Folio je 2021-05-242021-05-24 En sia vidpunkta artikolo akademiano Tatjana Auderskaja argumentas, ke Esperanto esence malsamas de aliaj lingvoj, havante trajtojn de intelekta ludo. ”Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi”, ŝi skribas. Sed tial Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj. Tial ĝi laŭ ŝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj.
Duolingo kaŭzis disputojn inter la jidistoj de Libera Folio je 2021-05-172021-05-17 Ekde aprilo 2021 per Duolingo eblas lerni ankaŭ la jidan lingvon. Samkiel inter esperantistoj, ankaŭ en la jidlingva komunumo la apero de la amata lingvo en la reta platformo vekis kontraŭdirajn reagojn. Ni petis Sebastian Schulman rakonti pri similaĵoj kaj diferencoj inter la du tutmondaj lingvokomunumoj kaj ilia sinteno al Duolingo.
Virtuala Kongreso anstataŭos Belfaston de Libera Folio je 2021-05-09 La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontas vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio. La nuligo estas finance malfavora al UEA, sed aliflanke la asocio ricevis pandemian subvencion de la nederlanda ŝtato.
Forpasis Vladimir Samodaj de Libera Folio je 2021-05-012021-05-01 Vladimir Samodaj, konata rusia esperantisto, honora membro de UEA, longjara aktivulo de Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio, forpasis la 31-an de marto 2021 en Belgio en la aĝo de 85 jaroj.
La retejo de UEA estas ”teknike preta” de Libera Folio je 2021-04-302021-04-30 Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
La UK en Belfasto estas nuligita de Libera Folio je 2021-04-272021-04-27 UEA anoncis nuligon de la ĉi-jara Universala Kongreso en Belfasto pro la daŭranta pandemio. Anstataŭe okazos denove reta kongreso.