Majstro de la malnova mondolingvo de Libera Folio je 2021-07-222021-07-23 La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.
Tradukinto de Auld ricevis pintan premion de Libera Folio je 2021-07-212021-07-23 La plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, en Esperantujo konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde malkovris Esperanton tra poezio kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto.
Neniuj maldungoj okazis en la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-07-202021-07-22 En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn de Libera Folio je 2021-07-192021-07-20 La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.
Virtuala Kongreso inaŭgurita de Libera Folio je 2021-07-18 La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.
TEJO lernis multon dum la pandemia jaro de Libera Folio je 2021-07-13 Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.
Kataluna Esperantisto promesas reaperi de Libera Folio je 2021-07-062021-07-06 Lastatempe pli oftas novaĵoj pri ĉeso de gazetoj, sed jen la malo: reaperas Kataluna Esperantisto, rete kaj papere. La nova redaktoro Montserrat Franquesa strebos konservi la iaman altan nivelon de enhavo.
Helpu elekti novan estraron de UEA de Libera Folio je 2021-07-012021-07-02 La elekta komisiono de UEA ĵus sendis al la komitato enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn. Libera Folio volas doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la demandoj, kiujn ricevis la komitatanoj.
Ĉifromono rapidigas parolrekonon en Esperanto de Libera Folio je 2021-06-292021-06-29 Ĉiam pli ofte homoj parolas ne per siaj poŝtelefonoj, sed al la telefonoj. En Esperanto tio ankoraŭ ne eblas, ĉar mankas parolrekonaj programoj. Sed nun la evoluigo okazas multe pli rapide, ĉar donacita ĉifromono logas pliajn volontulojn, kiuj voĉlegas frazojn en Esperanto.
Esperanto – ĉu mortanta lingvo? de Libera Folio je 2021-06-222021-06-23 Asocioj estis la interreto de sia epoko. Falantaj membronombroj ne signifas, ke Esperanto estas mortanta, sed ke la esperantistoj nun troviĝas aliloke. Tamen restas taskoj ankaŭ por asocioj, skribas Johannes Genberg en sia vidpunkta artikolo.