Majstro de la malnova mondolingvo

La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.

La originala teksto de la prelego aperis en la germana.

Supozeble, la plejmulto el vi jam iam aŭdis pri ĉi tiu eksterordinara magiaĵo: En 1887 la Varsovia okulisto Ludwik Zamenhof kreis lingvon kaj formulis ĝiajn regulojn kaj ekzistokialon en broŝuro. Li nomis sian kreaĵon “Lingvo internacia” kaj sin mem “Doktoro Esperanto”, kio en lia lingvo pli-malpli signifas “Doktoro Esperplena”. La lingvo baldaŭ estis konata per la nomo de ĝia kreinto: Esperanto. Nur du jarojn post ĝia naskiĝo oni jam eldonis en Nurenbergo la unuan gazeton tute en tiu lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1900 kreiĝis tra la mondo Esperanto-societoj. En 1907 aperis la unua kvincentpaĝa romano.

Eĉ laŭ hodiaŭaj normoj tia evoluo kaj disvastiĝo estas sufiĉe virusecaj.

Kaj certe la evoluo ne ĉesis kun tiu unusola romano. Sekvis nenombreblaj esperantlingvaj verkoj, rakontoj, dramoj, teoriaj artikoloj; fakte tiu ege sukcesa lingvo, kies lernantoj laŭŝajne tuj maniuliĝis pro ĝi, estis naskita en formo de poemo: Ho, mia kor’ de D-ro Zamenhof estas konsiderata kiel la unua poemeto en tiu lingvo. La Esperanta poezio estas giganta, sed ŝajnas al mi, ke tre malofte ĝi estas rigardata de ekstere, de malintimulo, kiel mi. Apenaŭ ekzistas dulingvaj eldonoj, kaj nur malmultaj tradukoj. Rilate al tio, menciindas ke en la germanan nur tri romanoj estis iam tradukitaj: unu en 1932 kaj alia en 1933, kaj la tria nur en la jaro 2017.1Temas pri Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de Jean Forge (Mr. Tott kauft 1000 Augen, Leipzig: Goldmann, 1932), Hura! (1930) de Julio Baghy (Hurra für nichts!, Innsbruck: Verlag AMair, 1933) kaj Turstrato 4 (1934) de Hans Weinhengst (Turmstraße 4, Wien: Edition Atelier, 2017) – Red. La Esperanta beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. Ekde la komenco la literaturo estas kreata en virtuala lando, Esperantujo, kiu ĉiam ekestas kiam du aŭ pli da parolantoj iel ajn renkontiĝas. En ĝi ekzistas grandaj mondklasaj poetoj samrangaj kiel Heine aŭ John Keats; ekzistas ankaŭ frenezuloj, ekzistas fanatikuloj. Enorma kvanto da literatura energio konserviĝas en ĝi. Sed ĝis nun la digoj bone retenis tion, nur malofte elverŝiĝas iom de ĝi en aliajn lingvojn.

Al tiuj, kiuj vizitas Esperantujon je la unua fojo, multaj afero ŝajnos strangaj. Tiuj vizitantoj eble miros, ke ankoraŭ nuntempe ekzistas infanoj kiuj elkreskas kun Esperanto kiel gepatra lingvo; eble inter mil kaj du mil tra la mondo. Aldone surprizas kiel enorme memkonsciaj Esperantaj verkistoj estas ĝenerale. Ili verkas supermezure multe pri la homaro; tiu ja vere kompleksa temo ŝajnas al ili tiel kutima kaj konata kiel la propra dikfingro. Ili ŝategas inkluzivi sin mem en listoj de la majstroverkoj en sia lingvo, kiel faris ekzemple la poeto Edwin de Kock, en antaŭparolo al la poemaro de William Auld En barko senpilota. Foje ili eĉ proponas sin mem kiel Nobel-premiindan, almenaŭ tiel faris la – por mi iom mistera kaj maltrankviliga – Giorgio Silfer, Esperanto-poeto el Italujo, kiu aldone fondis iaspecan Esperanto-urboŝtaton kies konsulo li mem estis dum longa tempo. Aŭ oni povas ekscii pri la Esperanta verbo kabei, nomita laŭ la inicialoj K. B. de viro, kiu iam aŭdacis retiriĝi el la movado. Lia foriro tiel indignis la aliajn esperantistojn, ke ili por ĉiam enŝlosis la kompatindan Kazimierz Bein en la Horcrux-on2Horcrux: En la romanoj pri Harry Potter, objekto aŭ kreitaĵo, kiun magiisto uzas por ekzili parton de sia animo kaj tiel eskapi la morton – La trad. de verbo. Eĉ ekzistas variaĵo de la amuzparka, Disney-monda mono por Esperantistoj, la Stelo. Mi ankoraŭ ne eltrovis kion do oni povas aĉeti per ĝi.

William Auld.

Oni konsideras la skoton William Auld la plej granda Esperanta poeto el la dua duono de la 20-a jarcento. Li naskiĝis en 1924 kaj mortis en 2006. Li lernis la internacian lingvon de d-ro Zamenhof dum sia infanaĝo ĉe la skoltoj. Poste, kiel juna viro, kiel multaj homoj tiutempe, li tre aktivis en la dissemado de la nova lingvo, verkis influhavajn lernolibrojn, kaj eĉ tradukis serion da klasikaj verkoj en Esperanton, kiel ekzemple La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien, verkojn de Ŝekspiro kaj Oscar Wilde, sed ankaŭ la ĉarme melankolian eposon Aniara, kiu temas pri kosmoŝipo, verkita de la sveda Nobel-premiito Harry Martinson, kiu estas ne tiom multe konata ĉe ni. Auld mem estis proponita por la Nobel-premio en 1999, 2004 kaj 2006 – fakto, kiu iafoje estigis reagojn de miro, “Kiel oni povas proponi verkiston de inventita lingvo por la Nobel-premio?”, oni ofte demandas.

Tiu obĵeto, vidata de proksime, entenas altan gradon de interpretinda psikologio. Unue estas la vidpunkto, ke lingvo kreita de unusola homo devus esti fundamente malsama ol ia tiel nomata nature evoluinta lingvo. Due estas la konjekto, ke literaturo en inventita lingvo okazas en tute alia mondo, dum la Nobel-premio nemiskompreneble reprezentas la mondon de seriozuloj kaj respektinduloj, kaj aliflanke literaturo en Esperanto ŝajnas al iuj homoj aparteni al la sfero de bizaraj hobioj. Kaj fine la aserto baziĝas sur la ideo, ke tiel nomataj naturaj lingvoj ĉiuj vere kreiĝis nature, kio almenaŭ en la kazo de la germana restas dubinda, kiam oni studas la diversajn malnetojn kaj korektadojn de la Biblio de Martin Luther. Mi kredas ke li grandparte estas kunkreanto de tio kion mi nun parolas al vi.

Alia ekzemplo, tempe multe pli proksima, estus la tiel nomata Katarevuso, planlingvo aŭ artefarita lingvo enpremita inter la helenan kaj la grekan kaj bizare senigita de fremdlandaj influoj, veninta el la kapo de la poeto Adamantios Korais, kaj kiu ĝis 1976 estis la oficiala lingvo de Grekujo; ankoraŭ ĝis 1997 aperis granda tagĵurnalo en Katarevuso.

Ĉe la versoj de William Auld, mi tuj rivelu, oni povas bele ebriiĝi. Pensu pri Eliot, pri H. C. Artmann, pri Apollinaire, pri Friederike Mayröcker. Leginte tiujn poetojn oni sentas longdaŭran efikon.

La famo de Auld en Esperantujo baziĝas precipe sur lia verko La Infana Raso el la jaro 1956. Temas pri longa poemo dividita en plurajn partojn. Mi tute ne scias ĉu nuntempe oni ankoraŭ verkas longajn poemojn. Krom en la tviterkronologio, kie la dezajno de la retpaĝo aŭtomate kreas tiun formon, ŝajnas al mi ke ĝi formortis. Sed antaŭ nelonge ĝi estis ĉie sufiĉe populara. Poetoj kiel Eliot, William Carlos Williams aŭ Saint-John Perse gajnis mondfamon en ĉi tiu fako, kaj eĉ al malpli konataj reprezentantoj de tiu ĝenro, kiel Frédéric Mistral aŭ Carl Spitteler, oni aljuĝis de tempo al tempo la Nobel-premion por literaturo.

La raso en La Infana Raso estas la homaro. Tio malmulte mirigas onin. Mi jam menciis ke inter Esperantaj poetoj la plej populara temo estas La Homaro3Esperantlingve en la originalo – La trad.. La dua plej populara temo estas krome la lingvo Esperanto mem, kaj ties filozofio pri interfratiĝo kaj paciĝo mondaj. En La Infana Raso oni multe miras. La unua kanto vivigas la penson pri longa ĉeno de prauloj, pri ĉiuj
tiuj nekonataj vivuloj, kiuj obeeme generas idojn nur por produkti tiun unu individuon kiu solene-senkonsile retrorigardas al tiu nekomprenebla ĉeno. Mi havas tridek kvin jarojn kaj neniujn infanojn. Do mi bone komprenas tiun rigardon. Ĉiuj tiuj estaĵoj kaj objektoj, aminoacidoj kaj mineraloj, sennomaj pulmofiŝoj kaj arbomusoj sukcese pludonas la bastoneton de tiu stafetkurado kaj mi nun staras ĉi tie kaj ekvilibrigas ĝin sur la frunto aŭ senpense ŝovas ĝin en la nazon.
Auld skribas:

Timige amasiĝas patrar’ senintermita,
multobligante sin laŭ kvadrato infinita
en la paseon retro, senbreĉa vivoĉeno,
maldika, forta, obstina, fragila vivfadeno,
kiu ekdisvolviĝis kiam kun elemento
kuniĝis elemento pro kosma akcidento
kaj la unua flagro de vivo ekaperis –
ho, tiu nekonebla momento MIN generis!

________

Drohend ballen sich Eltern- auf Elternschaften endlos,
sie explodiern quadratisch, vielgliedrig und unendlich
zurück in die Vergangenheit, eine starke Lebenskette,
ein feiner, fester, sturer, zerreißbar dünner Faden,
der sich ergab, wann immer ein Element sich anschloss
an andre Elemente: so baut der Kosmos ‘Zufall’,
bis schließlich erste Funken des Lebens sich einfanden –
in diesem unbekannten Moment bin ICH entstanden!

Dio, filozofio, tempo, sekso, heroeco, lingvo, dimensioj – ĉiujn ĉi tiujn temojn tuŝetas la poemego de Auld; elementoj en ĝi klare memorigas pri Eliot, aliaj pri Pound, iuj aferoj aspektas kiel konkreta poezio de Ernst Jandl aŭ E. E. Cummings, ekzistas vida poezio, estas blokoj kun nur vortludoj, unu tutan kanton konstituas citaĵoj el aliaj lingvoj, ekstazaj vizioj staras apud banalaj konsciaĵoj kiel “la bono ne ekzistas sen malbono / la abelo ne ekzistas sen mielo”. Krom fama himno al la naskiĝo de lia filino, mia plej ŝatata alineo temas pri homoj en kosmoŝipo. Ĝi sonas jene:

Ni, pioniraj homoj de l’ spacovojoj,
Trovas neniun ŝlosilon. Nia atome
Pelita ŝipo sagas lumorapide
Tra l’ kosmovastoj, cele alian sunon.
Por ni tagon ne sekvas nokto, nokton
Ne sekvas tago, ekstere nokto eternas,
Interne elektrolumo ŝajnigas tagon
Senfinan kaj senkomencan. Kalendaroj,
Horloĝoj kaj dormo perdis sian principon.
Ni ne vidos la celon; ni estos mortaj,
Kiam gefiloj niaj en novan orbiton
Gvidos la ŝipon kiu fariĝis mondo
Por ni, orfuloj de l’ tera sunsistemo.
Frenezo? Jes. Sed pelas nin la turmento
De senrespondaj demandoj, por kiuj respondo
Devas ekzisti, pelas nin la bezono
De vastiĝanta, malsata, tumulta homaro,
Kiu formanĝis akridosimile planedojn.
Ni fuĝas kaj ĉasas, ni pelas kaj estas pelataj.
Ni serĉis unue ĉielon, nun la ĉielon
Ni trovas malplena, malplena kaj tamen plena.
Per nia morto vivos niaj gefiloj:
Ni ne vidos la celon, ni ĝin plenumas.

Estis marbordo, mallaŭta susuro de ondoj,
Kvazaŭ de malproksimo. Blankaj sableroj
Sin kroĉis al miaj piedoj, etaj piedoj.
Salo krustiĝis ĉirkaŭ miaj kruretoj.
Spuron de miaj paŝoj akvo plenigis,
Neniu dividis mian izolan imunon.
Silento tegis mantele tiun golfeton,
Sola mi ludis en memsufiĉo tenera.
Rokoj leviĝis altaj apud la strando,
La blanka sablo brilis ĝis horizonto
Pale nebula, kie la maro grizas:
Pretere estas Kanado, oni sciigis
Iam? Kiam? Antaŭ aŭ post la momento?
(Pretere troviĝas Ithaka). Mildaj someroj
De ĉies infanaĝo, eterna ciruso!
Kaj tamen neniam mankas momentoj hontigaj:
Kiel, demandis iu molvoĉa gaelo,
En la butiko dum posttagmezo senmova,
Nomiĝas angle kion virino havas
Ĉi tie? Feliĉe tiam venis la onklo.
Kaj, mi memoras, dum tiu ferio mi fumis
La cigaredon unuan. Kia impulso?
Sed plej la maro susuras, la knabo sola
Ludas en memsufiĉo apud la akvo.

Ekstere ŝvebas la astroj. Lumorapide
Traarkas ni la vakuon, tamen ni ŝajnas
Senmovaj sur mondo malgranda kiel polvero,
Kie la tempo, homa kreaĵo, mortis.

________

Wir Pioniere, Weltraumstraßenwandler,
sind ahnungslos. Und unsere atom-
betriebnen Schiffe schießen lichtgeschwind
durchs Universum andren Sonnen zu.
Für uns folgt Tag nicht auf die Nacht, die Ränder
der Tage schwinden, Nacht herrscht ewig weit.
Elektrolampen tun, als wärn sie Tag,
dem weder eignet Ende noch Beginn.
Und all die Uhren, unsere Kalender
sogar der Schlaf, all das verliert den Sinn.
Wir sehn das Ziel nicht, sterben lange Zeit
bevor, in einem unbekannten Orbit,
die Kindeskinder dieses Raumschiff steuern,
das uns, den Waisen, Welt war, Erdenschwere.
Verrücktheit? Ja. Doch drängt uns diese Qual
beantwortbarer Fragen in die Leere –
denn irgendwo muss es doch Antwort geben –,
der Drang befällt uns, hungergrelle Rasse,
heuschreckengleicher Schwarm von Raum zu Raum.
Wir fliehen, laufen, jagen und verderben.
Wir suchten einen Himmel und sehn ein, dass
der Himmel leer ist – leer und dichtbesiedelt.
Und unsre Nachfahren finden, wenn wir sterben,
ein Leben, für das wir das Mittel stellen.
Wir sehn das Ziel nicht. Wir erfüllen es.

Hier eine Küste, Schaumgeräusch der Wellen,
in weiter Ferne. Weißer Sand vom Meer
befasst sich mit den kleinen Kinderfüßen.
Salzige Krusten bilden sich im Fließen.
Die Fußspur läuft mit Wasser voll, kein Wille
zerstört die abwehrstarke Inselzeit.
Wie einen Mantel trug die Bucht die Stille,
ich spielte sanft in Selbstgenügsamkeit.
Die Felsen in der Höhe überm Strand,
es glänzte weiß zum Horizont der Sand,
ein fahler Nebel, wo das Meer ergraut;
da drüben, da liegt Kanada, erzählt man.
Einmal? Ja wann denn? Vorher oder später?
(Fern, Ithaka…) In Kindheitssommern eilen
die Cirruswolken hoch im milden Licht.
Und trotzdem schämt und grämt man sich bisweilen;
„Wie“, fragt ein Kerl, der leise Gälisch spricht,
in dem Geschäft am stillen Nachmittag,
„nennt man auf Englisch das, was eine Frau
da hat?“ Mein Onkel ging zum Glück dazwischen.
In diesen Ferien, weiß ich noch genau,
da rauchte ich zum ersten Mal. Warum?
Doch flüstert noch das Meer, das kleine Kind
spielt selbstgenügsam vor dem Meer herum.

Und draußen schweben Sterne. Lichtgeschwind
durchmessen wir die Leere, aber sind
reglos auf einer sandkorngroßen Welt
wo auch die Zeit, dies Menschenwerk, zerfällt.

Kompreneble mi rimarkas ke en mia traduko mi uzis multe pli da rimoj ol Auld en la originalo. Tio verŝajne rilatas al la fakto, ke mi ankoraŭ havis en la oreloj la anglan tradukon de Girvan McKay, kiu vigle rimas en ĉiuj eblaj lokoj. Mi rimarkis ke tio funkcias ankaŭ ĉi tie, do mi faris ĝin tiel. William Auld mem diris pri tiu parto: “Unuflanke temas pri homoj en spacveturilo survoje al alia astro – vojaĝo, kiu daŭrus pli ol generacion; aliflanke mi esploras la memcentran mondon de knabeto sur izola strando. Ambaŭ estas, aŭ povas esti, aspektoj de la homa estado; ambaŭkaze oni agas laŭ malklare komprenataj impulsoj.”

Post La Infana Raso, aperis en 1960 la poemkolekto Unufingraj Melodioj, kiu post la tetrisa4Tetriso – kompleksa puzloludo videa – Red. signiforiĉeco de longa poemo radias grandajn familiarecon kaj ludemecon. Etaj, elegantaj, momentfotaj poemoj pri tiu aŭ alia observita ĉiutaga mirindaĵo apudas aŭdacajn, altgrade eksperimentajn tekstojn, kiel Noktaj Pensoj el la jaro 1958. Ĝi komenciĝas jene:

Se l’ korvo de la grako noktas
kaj vojas melko de la lakta lago,
sub staroj de l’ ĉiela ŝakto
mi ŝtonas pro torporas ŝlim
      kaj tim kaj tim
kaj tikas tako…

En la germana eble:

Wenn die Krah der Schreihe nachts
und wenn Melk vom Milchsee straßt,
unter Ständesternen des Himmelsschachts
versteiner ich weil Schleim gerinnt
      und Angst beginnt
Und ….

Nu, kion oni faras kun la lasta linio? Jam tiuj antaŭe ne estis tute facilaj. La radiko “tak” troviĝas en la vorto “taki”, kiu signifas kreuzen (krozi) herumgehen (ĉirkaŭiri) verlaufen (direktiĝi), “tikas” signifas “es zuckt” (konvulsias). Sed “tako” estas uzata ankaŭ por la meksika manĝaĵo “taco”. Mi havas neniun ideon. “Es tickt der Takt” mia cerbo volas tuj traduki. Sed precize tio ĝi ne estas. Tamen, kiel la renoma esperanto-tradukisto István Ertl certigis al mi, estas precize tio: “Und es tickt der Takt”. Estas konate ke dumnokte multaj horloĝoj funkcias pli laŭte, por averti nin pri tio kiel vere rilatas tempo al homo. Nu bone, mi ne devas ĉion kompreni.

Alia superba linio el la poemo jenas: “kaj inter ŝtormoj nudis ŝirmo ŝirmon”, do pli-malpli “und zwischen Stürmen machte ein Schirm einen anderen Schirm nackt” (inter ŝtormoj unu ŝirmilo nudigis alian ŝirmilon) aŭ “und zwischen Stürmen entblätterte Schirm seinen Mitschirm” (kaj inter ŝtormoj senfoliigis ŝirmilo sian kunŝirmilon). Jam sufiĉe majesta.

Sed ni rerigardu la unuajn liniojn de la poemo kaj mian liberan tradukon. La germana laŭvorta traduko estas: “Wenn die Krähe des Krächzens nächtet”. Mi provis solvi tion per neologismoj. Eble mi troigis pro entuziasmo. Simile kun “la staroj”, “die Stände”, kiu enhavas la vorton “stars” – ĉu tio estis bona traduko? Esperanto estas tiel facilflua, tiel muldebla, ke dum tradukado oni deziras tion saman por la germana. Ekzistis tempo en kiu la germana kaj ankaŭ la angla estis tiel junaj, facilfluaj kaj malrigidaj kiel la Esperanto de la 50-aj jaroj. Auld mem nomis la epokon de Geoffrey Chaucer paradigmo por maksimuma muldebleco, kaj por la germana la nun ekanta epoko ŝajnas al mi tre promesplena; oni devas ekzemple rigardi al Tvitero.

Unufingraj melodioj aperis en 1960. Ĉirkaŭ la sama tempo la granda usona poeto John Ashbery publikigis sian duan poemaron, The Tennis Court Oath, en kiu li simile glore disbatis kaj remiksis la anglan lingvon. Do io devis esti en la aero, kiel oni kutimas diri. La postsekva volumo de poemoj titoliĝas Humoroj (“Stimmungen”), kaj kvankam ĝi estas iomete malpli aŭdaca kaj lerta, tamen ĝi entenas miaopinie la plej ĉarmajn versojn de Auld. Pensu pri somera kampo plena je kunikloj, tiuj potenc-tendenaj, fortaj kaj senĉese moviĝantaj estaĵoj. Tiel impresas ĉi tiuj poemoj. En “Novembra Spleno” ekzemple oni ekscias:

 

En la ĝardeno, klerika merlo promenas
kun manoj subbasken ŝovitaj.

________

Im Garten spaziert eine geistliche Amsel,
die Hände in ihre Rockschöße gesteckt.

 

Rave. Eĉ la poemoj en altliteratura stilo en Humoroj rivelas spiriton multe pli amikeman kaj mond-ebrian ol ĉio antaŭe. La lirika verko de T. S. Eliot, kun kiu oni ofte komparas Auld, montras, se konsideri ĝin simplige, tre similan strukturon. En la komenco staras io kiel poemego kun eklektika, multforma strukturo (ĉe Eliot The Waste Land), kiu ŝajnas dediĉi sin al “grandaj demandoj”, al la “bildo de la nuntempa homo” sur la tero, al la fremdiĝo, al la serĉo de aparteneco, al la fragmentigo de la percepto, kaj tiel plu, sed post kelkaj jaroj tion sekvas kolekto de delikataj, animjuniĝaj poemoj (en la kazo de Eliot la neforgesebla Old Possum’s Book of Practical Cats).

Antaŭ ol fari tro hastajn konkludojn pri tiu duflankeco, ni rigardu alian poemon de Auld en disvastigita mondliteratura stilo. Pluraj kritikistoj nomas tiun unu el la plej famaj kaj ŝatataj poemoj en Esperanto, kaj tio devas havi kialon. La poemo nomiĝas “Julia sur Pandaterio” kaj estis verkita en la jaro 1957. Temas pri juna virino en ekzilo, kaj nun ke mi cerbumas pri tio, mi rimarkas ke ne ekzistas multaj poemoj pri junaj virinoj en ekzilo.

Julia, laŭ historiaj raportoj nomita “la pli aĝa”, vivis de 39 a. K. ĝis 14 p. K. Ŝi estis la filino de la imperiestro Aŭgusto, kiu jam dum ŝiaj plej junaj infanjaroj devigis ŝin edziniĝi kun diversaj viroj cele al strategiaj avantaĝoj por la patro. Je la fino de ŝia tute malaŭtonoma vivo oni absurde kulpigis ŝin pro malmorala sinteno kaj prostituiĝo. Oni povas detale legi pri la intrigo ĉe Suetonio kaj Tacito; ĝi estas sufiĉe freneza kaj konfuza. Ĉiuokaze oni ekzilis la malfeliĉan Julian al la insulo Pandaterio. Ŝi ne rajtis forlasi la etan insulon, je grandeco de malpli ol du kvadrat-kilometroj, kiu pro antaŭzorgo estis sen viroj. Estis krome malpermesite al ŝi trinki vinon. Jen nun la poemo kaj mia traduko:

 

JULIA SUR PANDATERIO

Sur ĉi insulo viv’ subiras lante.
Dum longaj posttagmezoj morna vento
apud la mar’ susura, agitante
al mi la robon kun indiferento,
miajn memorojn frotas, kaj atestas:
morto, morto, morto… Mort’ ne estas.

Edzin’ trifoja, nokt-frandinto rava,
kiu la nunon taksis solvalora,
venas al tio ĉi: flutado meva,
paseo vana kaj futuro plora;
virin’ malplena palas kiel spirito,
al kiu mankas sang’ de oferito.

Kaj mi konstatas en ĉi loko kruda,
kie la karno putros sub la rosoj
fremdaj kaj fridaj, ke la vivo tuta
– kisoj parfumfrenezaj, vino, rozoj –
ĉiam malplena estis, kaj izola…
Monda reĝin’ kadavris ĉiam sola.

Plej sola dum duopoj, sed mi celis
mian feliĉon, kie mi nur povis;
kien sopiro stranga ĉiam pelis,
des pli serĉadis mi, ju pli mi trovis
nur malfeliĉon en la ĝojoj amaj.
Ĉiam surprizis min embuskoj samaj.

Tiu estis alia mi – nur fablo
aŭdita iam en fremdula revo.
Kion signifas Rom’? Ja nuda sablo,
rokoj, krudmana vent’, krianta mevo,
dum mia korpo velkas, apatia,
kaj Romo estas febro fantazia.

Ne plu la nuno gravas. Nun la tempo
estas eterna, sen komenc’, sen fino,
kaj mia juna karno pro la trompo
kaj troa martelado de l’ destino
ne ardas plu, ne plu al ĝoj’ incitas.
Kaj morto mortvivantan min evitas…

________

 

IULIA AUF PANDATERIA

Auf dieser Insel schwindet meine Zeit.
An langen Nachmittagen kommt ein Wind
und hebt gleichgültig mir mein langes Kleid,
ein träger Ostwind, der am Meer beginnt.
Er weckt Erinnerungen auf und spricht:
„der Tod, der Tod…“ Doch Tod – das ist es nicht.

Dreifache Gattin, Nachtverschlingerin,
die nur noch ihre Gegenwart vermisst.
Im Schrei der Möwen hör ich, was ich bin.
Vergangenheit umsonst, und Zukunft trist;
ein leeres Weib, das bleich wird wie ein Geist
dem niemand mehr ein Opferblut erweist.

So kann ich nur dies eine Urteil geben:
dass hier, wo Fleisch dahinwelkt unter Tau,
der fremd und kalt bleibt, sich das ganze Leben
(der Kuss, der Wein, die Rosen!) einer Frau
als abgetrennt herausstellt, frei von Sinn.
Ein Leichnam war die Weltbeherrscherin.

Vollkommen einsam in der Ehe hängte
ich mich ans Glück, wo ich nur konnte, während
mich rätselhafte Sehnsucht weiterdrängte.
Je mehr ich suchte, fand ich nur, begehrend,
mehr Leid in Liebesfreuden, mehr Gewalt.
Stets fiel ich in denselben Hinterhalt.

Das war ein andres Ich – nur eine Sage,
gehört in einem Traum aus zweiter Hand.
Was heißt noch „Rom“? Felshänge. Möwen. Tage.
Ein Wind mit Schwielen an den Händen. Sand.
Mein Körper welkt dahin in Apathie.
Und Rom ist eine Fieberfantasie.

Der Augenblick ist nichts, die Zeit bleibt stehen,
darf ohne Anfang, ohne Ende sein.
Doch meine Jugend muss getäuscht vergehen,
das Schicksal hämmert weiter auf sie ein,
und stellt auch keine Freuden mehr in Sicht.
Der Tod hilft mir Lebendigtotem nicht.

 

Tradukajn malfacilaĵojn prezentas “nokt-frandinto rava”, laŭvorte en la germana “betörend schöne Nächte-Schlemmerin” aŭ eble ankaŭ “Nächte- Vernascherin”. Aŭ la superba verbo “(ŝi) kadavris”, “(sie) kadaverte”. Sed kompreneble en Esperanto tio ne sonas tiel arnoŝmitece5En la germana arnoschmidthaft, neologismo kreita de la aŭtoro, referencanta la germanan verkiston Arno Schmidt (1914-1979), malmulte konatan ekster Germanujo ĉar liaj verkoj prezentas penigan defion al tradukistoj. – La trad., laŭ Vikipedio. kiel en la germana, ĉar tiel oni kutime konstruas vortojn, kaj jen tial mia iom pli kutima alproksimaĵo. Ne, ĉi tiu poemo ne vere leviĝas, krom eble per la eleganteco de kelkaj parolturnoj en la originalo, sed oni ne povas danci laŭ ĝi; miaopinie, ĝi ripetas kaj variigas la saman temon, linion post linio. Finfine ĝi metas en la kapon de la juna virino, malgraŭ ĉia empatio por ŝia sorto, nur la opiniojn de la viroj kiuj regas ŝin, kaj tial ŝi taksas sin mem tro lasciva kaj maldisciplinita. La tuto pensigas onin pli pri katalogeca baroka poemo ol pri moderna psikologia studo. Ne, Auld ne ĉiam tie grandiozas, kie li poemas grandiozeme. Ne malmultaj el liaj amuzaj kromverkoj enhavas pli da spirito kaj animo ol la grandiozaj eposoj kaj klasike poluritaj poemoj. Aŭ por esprimi ĝin malklare-asociece: “in letzteren brezelt es viel zu sehr. Es stelzt, es kerzt”6La aŭtoro, inspirita de Esperanto, kreis germanajn neologismojn nekompreneblajn al la tradukisto mem pro ilia arnoŝmiteco. (Vidu antaŭan piednoton.) – La trad.. Male jen ekzemplo de simpla eta poemo, La pasinteco ne ekzistas, el Humoroj:

 

LA PASINTECO NE EKZISTAS

La pasinteco ne ekzistas;
kaj tamen ofte en la nuno
mi spiras pensojn de l’ aŭtuno
kaj pro l’ printempo tristas.

Se nur, se nur… Ja ne valoras
sopiri, kio jam ne eblas;
stultul’ bedaŭras kaj funebras,
al idiot’ doloras

pasintaj pekoj kaj eraroj,
ĉar nur la hodiaŭ’ realas…
Okulon mian larm’ vualas
kaj arĝentiĝas miaj haroj.

 

________

 

DIE VERGANGENHEIT IST GAR NICHT DA

Die Vergangenheit ist gar nicht da.
Doch oft passiert im Jetzt es mir,
dass ich so Herbstgedanken spür
und um den Frühling traurig war…

„Wenn nur, wenn nur…“ Sich nach was sehnen,
was gar nicht sein kann, ist sehr dumm.
Die Deppen trauern lang herum,
die Vollidioten stöhnen

vergangnen Fehlern nach auf Erden.
Ja, nur das Heute ist real,
wo mir die Augen tränenfahl
und mir die Haare silbrig werden.

 

Belas kiel la ekkono, ke ekzistas nur la nuno, transformiĝas konsole-paradokse en la ekzaktan malon: en la ĉi-tieo-kaj-nuno daŭre okazas perdoj. La enkonduka ekkono pri la pasinteco, krome, forte memorigas min pri poemo de Ernst Herbeck, “Die Vergangenheit” (“La pasinteco”). Ĝi tekstas jene:

 

Die Vergangenheit ist klar vorbei.
Vorüber diese Zeit der Ewigkeit.
Und nun bist du wieder ein Osterei.7La pasinteco nete foriĝis / Ne plu tiu eterneca tempo / Nun vi refoje paskooviĝis. – Esperantigo de la trad.

 

Kion volas esprimi tiu trilinia korboneca poemeto, el la postlasitaj verkoj de la granda aŭstra poeto, ne estas facile rakonti, sed oni almenaŭ sentas, ke temas pri io agrabla kaj fidinda, ke temas pri ia vero, kiu ne postulas tro multe de ni homoj. Je la fino de la tempo oni refoje fariĝos io, kio kuŝas en la herbo kaj kun iom da bonŝanco estos eĉ serĉata. Mi memoras pri teatraĵo de la japana verkisto Kobo Abe, en kiu viro transformiĝas al ligna bastono, simple ĉar “nenio posedas tiom da certeco esti levita kiel bastono”.

Sed ni reiru al Auld kaj liaj opinioj pri la pasinteco. Ankaŭ ĉi tie mi sentas ke estas pro bonkoreco kaj afableco ke estas dirate al ni: la pasinteco tute ne ekzistas, nur la hodiaŭo estas reala; tia senpera temposubstanco, kie onia korpo daŭre kadukiĝas kaj la hararo daŭre griziĝas.

En la unua provo traduki tiujn versojn mi komencis per “Die Vergangenheit ist übrigens vorbei”, sed malsprite mi implikiĝis en la rimoj. Tio kondukas nin al la sekvanta poemo: “Nokte”. Ĝi estas frua poemo, ekestinta eĉ antaŭ La Infana Raso. En mia traduko mi tute preterlasis la rimojn post longa ŝovado kaj grincado de dentoj. Tio simple ne funkciis.

 

NOKTE

Sur ambaŭ bordoj de l’ river’ olea
la konstruaĵoj kunpremiĝas time,
kvazaŭ animobando mute vea

apud malluma Aĥerono. Ŝlime
la surda akvo lekas lignofostojn,
plaŭde, gargare; ŝajne malproksime

obtuzaj tramoj trenas lumovostojn
sur la dormema, peza pontoĝibo.
La vento sugestias rubomoskojn.

Sklavoj pelataj de la vivovipo,
formikohomoj pugnas, ronkas, brulas,
en la etaĝodomoj…

      Ia ŝipo
Malgaje en senluna ĉerk’ ululas.

________

NACHTS

An beiden Ufern des öligen Flusses
rücken die Häuser ängstlich zusammen,
als wären es stumme, wehe Seelen

am dunklen Acheron. Schlackig beleckt
das taube Wasser die Pfosten aus Holz,
schwappt und gurgelt; Straßenbahnen

ziehn ihre leuchtenden Schweife über
den schläfrig-lidschweren Brückenbogen.
Der Wind bringt Moschusgeruch von Müll.

Und Sklaven, gejagt von der Peitsche des Lebens,
Ameisenmenschen, schnarchen, schrein, brennen
in Gemeindebauten…
      Irgendwo ruft
ein Schiff aus seinem mondlosen Sarg.

 

Etaĝdomoj (germane Etagenhäuser) estis konstruitaj specife por laboristoj en Glasgovo. Mia vorto “Gemeindebauten” (komunumaj konstruaĵoj) venas el iom alia mondo, sed tradukisto rajtas tiel elturniĝi. Auld restis dumvive kun la mirinda Esperanto kiel sia esprimlingvo, eĉ kiam ĝiaj internacia efiko kaj populareco iom post iom malpliiĝis. Mi memoras kiam en la 90-aj jaroj mi aĉetis albumon de la germana repogrupo Freundeskreis, kiu nomiĝis “Esperanto”. Mi tre ŝatis tiun albumon kaj demandis pri tiu lingvo kantata en ĝi. La respondo estis plej ofte: nu, tiu estas la stranga mondgefratiĝafero de antaŭ cent jaroj, aŭ eble el la 60-aj jaroj, oni ne precize sciis, ĉiuokaze ĝi estas malaktuala, naiva, somertendumada afero, kiun bedaŭrinde oni povas rigardi kiel historie superitan. Sed kun la ekesto de la interreto ĉirkaŭ la jaro 2000, tiu malnova helplingvo reviviĝis denove, kaj hodiaŭ, se mi ĝuste komprenas la nombrojn, ekzistas pli da lernantoj ol iam ajn antaŭe.

La pli malfruaj poemoj de Auld estas multe pli trankvilaj kaj retenataj ol la pli fruaj, sed ili ankoraŭ evidentigas imponajn bildigon kaj strukturan fajnecon. En El unu verda vivo (1978) estas sekvenco de poemoj, kiuj laŭ ĉia probablo estis inspiritaj de japana vojaĝo, kiel ekzemple ĉi tiu, “Al japana amiko”:

Sur voj’ tra l’ kampoj
forkuras ruĝokule
la aŭtolampoj.

________

Auf dem Weg durch die Felder
entfernen sich rotäugig
die Autoscheinwerfer

Aŭ oni povas ŝanĝeti la enhavon, tiel ke ĝi almenaŭ pli-malpli rimu, kaj ankaŭ la hajka silabonombro estu ĝusta.

Am Rand der Dörfer
entfernen sich rotäugig
Autoscheinwerfer.

Kvankam en tiu epoko Auld ankoraŭ estis jardekojn for de sia morto, oni ofte adiaŭas en ĉi tiuj poemoj, aŭ almenaŭ retrorigardas melankolie. Viro konstatas ke li estas vivinta sur la Tero.

Mi ja ekzistis, spertis kaj plenumis:
ĉeestis mi ne mense, nur fizike.
Ŝajnas, ke ĉiam ĉirkaŭ mi mallumis.
Spegulon alrigardas mi skeptike.

________

Es gab mich ja, ich wirkte und schaffte,
war niemals im Geiste, nur körperlich da.
Mir scheint, es war rund um mich immer nur dunkel.
Voll Zweifel nehm ich den Spiegel wahr.

 

William Auld was here.8(angle): William Auld estis ĉi tie. – La trad. Kiam li mortis en 2006, aperis multaj nekrologoj, kiuj ĉiuj substrekis la kuriozaĵon, ke jen skoto, kiu ja estis reprezentanto de la angla, la mondlingvo kiu regas almenaŭ la plejmulton de la kulturoj okcidente orientitaj, sed kiu intence verkis en dua lingvo (“Kian grandegan legantaron li aŭtomate estus havinta!”), krome en lingvo tia kiu estis kreita eĉ nur antaŭ kulturhistoria momenteto. En resumo: oni estis tre surprizita. Mi komprenas tion. Sed samtempe estas al mi evidente kiel efike la akcelilo de tiu strange simpla lingvo funkcias. Kiam oni eklernas ĝin, oni tuj komencas poeti; tiom da vortoj rimas ke verkado estas neevitebla, ĝi estas komparebla al la lernado de la germana Tviter-lingvo, kie oni ankaŭ devas tuj ekverki por ne freneziĝi. Ni ne povas elekti la objekton de nia manio. Certaj strukturoj implikiĝas, animas kaj plenumas onin. Kaj kiam tiuj strukturoj, kiel en la menciita okazo, fakte estis elpensitaj de unusola homo, tiu prave povas esti konsiderata kiel spertulo pri nia specio. Mi volas fini mian prelegon per peto al vi krei lingvon, kiu estas tiel esprimpova kiel mia plej ŝatata poemo de Auld, kiun mi volas nun reciti. Ĝi estas tre mallonga, tre frua poemo, ankoraŭ el la 50-aj jaroj, kiu estis lia plej turbula periodo.

 

MORTANTA FOLIO

Lante falanta
flava foli’
takte baraktas en agoni’;
kaj la emajla
flava mort-farb’
ŝminkos la ringan
piedon de l’ arb’.

 

Kaj jen mia germana traduko, kiu bedaŭrinde ne atingas la belsonecon de la originalo, kaj krome permesas al si kelkajn elturniĝojn.

 

EIN STERBENDES BLATT

Ein langsam fallendes
gelbliches Blatt
das leidend und heftig
gezittert hat
trägt die emailgelbe
Sterbfarbe bald
rund um den Baum auf
wie Make-up im Wald

 

Multan dankon.

Clemens J. Setz
El la germana tradukis Detlef Karthaus
La traduko aperis en Beletra Almanako 33, kun la titolo
”William Auld, la majstro de la malnova monda helplingvo”

 


Notoj:

(1) Temas pri Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de Jean Forge (Mr. Tott kauft 1000 Augen, Leipzig: Goldmann, 1932), Hura! (1930) de Julio Baghy (Hurra für nichts!, Innsbruck: Verlag AMair, 1933) kaj Turstrato 4 (1934) de Hans Weinhengst (Turmstraße 4, Wien: Edition Atelier, 2017) – Red.

(2) Horcrux: En la romanoj pri Harry Potter, objekto aŭ kreitaĵo, kiun magiisto uzas por ekzili parton de sia animo kaj tiel eskapi la morton – La trad.

(3) Esperantlingve en la originalo – La trad.

(4) Tetriso – kompleksa puzloludo videa – Red.

(5) En la germana arnoschmidthaft, neologismo kreita de la aŭtoro, referencanta la germanan verkiston Arno Schmidt (1914-1979), malmulte konatan ekster Germanujo ĉar liaj verkoj prezentas penigan defion al tradukistoj. – La trad., laŭ Vikipedio.

(6) La aŭtoro, inspirita de Esperanto, kreis germanajn neologismojn nekompreneblajn al la tradukisto mem pro ilia arnoŝmiteco. (Vidu antaŭan piednoton.) – La trad.

(7) La pasinteco nete foriĝis / Ne plu tiu eterneca tempo / Nun vi refoje paskooviĝis. – Esperantigo de la trad.)

(8) (angle): William Auld estis ĉi tie. – La trad.


 

  • 1
    Temas pri Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) de Jean Forge (Mr. Tott kauft 1000 Augen, Leipzig: Goldmann, 1932), Hura! (1930) de Julio Baghy (Hurra für nichts!, Innsbruck: Verlag AMair, 1933) kaj Turstrato 4 (1934) de Hans Weinhengst (Turmstraße 4, Wien: Edition Atelier, 2017) – Red.
  • 2
    Horcrux: En la romanoj pri Harry Potter, objekto aŭ kreitaĵo, kiun magiisto uzas por ekzili parton de sia animo kaj tiel eskapi la morton – La trad.
  • 3
    Esperantlingve en la originalo – La trad.
  • 4
    Tetriso – kompleksa puzloludo videa – Red.
  • 5
    En la germana arnoschmidthaft, neologismo kreita de la aŭtoro, referencanta la germanan verkiston Arno Schmidt (1914-1979), malmulte konatan ekster Germanujo ĉar liaj verkoj prezentas penigan defion al tradukistoj. – La trad., laŭ Vikipedio.
  • 6
    La aŭtoro, inspirita de Esperanto, kreis germanajn neologismojn nekompreneblajn al la tradukisto mem pro ilia arnoŝmiteco. (Vidu antaŭan piednoton.) – La trad.
  • 7
    La pasinteco nete foriĝis / Ne plu tiu eterneca tempo / Nun vi refoje paskooviĝis. – Esperantigo de la trad.
  • 8
    (angle): William Auld estis ĉi tie. – La trad.
1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dieter rooke
2021-08-15 11:43

Chu vere neniu komentis la artikolon? -Almenau mi mem ege shatus babili kun la autoro Seitz – en nia kara lingvo Esperanto!!

Dankon pro la elkrokodiligo far Detlev Karthaus