”Aparteni al kulturo sen esti posedata”

Clemens J. Setz, kiu ĵus ricevis Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj, konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio – en Esperanto. Li trovas enigma la ekziston de ”tiom bona” originala literaturo en Esperanto.

Clemens J. Setz.

Libera Folio: Refoje gratulon pro la premio! Kiel vi eksciis la novaĵon, kaj kiuj estis viaj unuaj pensoj?

Clemens J. Setz: – Telefone. Mia unua penso estis “trola voko”.

Kian signifon havas por vi la premio?

– Hmm… La premio signifas al mi aparteni al vico de premiitaj verkistoj, kiel Josef Winkler (mia granda idolo).

Kiuj estas viaj propraj legantoj? Ĉu vi havas multan kontakton kun ili, ĉu vi pensas pri via publiko verkante, aŭ tute ne?

– Mi multe interagas kun legantoj en Twitter – sed ili kutime ne estas legantoj de miaj libroj sed nur de miaj pepoj.

Se mi ne eraras, vi rakontis, ke vi hazarde trovis la poemojn de William Auld, kaj tiel Esperanton. Kiel okazis tiu hazardo?

– Jes, mi hazarde malkovris lian poemon Mortanta Folio en la reto, kaj mi rimarkis ke mi povis legi kaj kompreni ĝin senprobleme, eĉ sen scii ion pri Esperanto. Tion mi sentis magiaĵo.

Multaj esperantistoj, nun eble unuafoje aŭdinte pri vi kaj la premio, sendube rapidos alproprigi vin kiel ”esperantistan verkiston”. Sed ĉu vi konsideras vin esperantisto? Ĉu vi havis la ideon iam verki ion en Esperanto?

– Mia pasiva kompreno de la lingvo ne malbonas, sed mia aktiva fraz-produkta Esperanto ne estas tre evoluinta aŭ flua. Ekzemple, respondante al ĉi tiuj demandoj, mi devas multe pripensi kaj mi ne certas pri kiel sonas miaj frazoj.

”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribis en Libera Folio Sten Johansson. Ĉu vi konsentas?

– Mi dirus, ke la ekzisto de tiom bona originala literaturo en Esperanto estas ioma enigmo, sed mi ĝenerale amas enigmojn.

Ĉu estas iu plia esperantlingva aŭtoro kiun vi aparte aprezas, krom Auld?

– Oh… mi amas la librojn de Spomenka Štimec, precipe la Kroata Milita Noktlibro!

Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?

– Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo. Eble tio venas de la sennacieca naturo de la esperanta mondo.


Pli pri la temo:

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Trikulo
Trikulo
2021-07-23 1:17

Kia interesa intervujo!

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2021-07-23 10:10

Kun granda plezuro mi legis la intervjuon kun Clemens J. Setz. Mirakloj ekzistas! Li ne nur trovis la verkojn de Auld, perfekte tradukis ilin en la germanan, sed ankau alte aprezas aliajn verkojn en Esperante, ekzemple tiujn de Spomenka Śtimec, kies librojn ankau mi tre shatis, Nu mi scias ke ni havas: Camacho, Ertl, Long kaj kelkajn aliajn, do espereble Esperanto se ne en la kongresa kaj kafoklacha etoso, restos ghojfonto por kelkaj (miloj) da legantoj. Dankon al: Becker, Gorecka/Korjhenkov, Bjalistoka E-Societo, E@I, Floreal kaj al tiuj, kiuj sukcesas (re)vivigadi nian, originalan kulturon!

dieter rooke
2021-07-25 22:56

Tutcerte la S-ro Klemens Senz ne komprenis E-poemon de V. Old sen scio de lingvo . -magiajho nenie ekzistas . La titolo de artikolo ankau paradoksas- neniu posedas au apartenas al kulturo – sed la homaro konstante kreadas novan kulturon _en austrio ekz. per forta influo de imperiisma angla lingvo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-26 16:46
Respondo al  dieter rooke

En la alia publikigita en Libera Folio artikolo de s-ano Setz, li citis la poemon:

Lante falanta

Flava foli’

Takte baraktas

En agoni’,

Kaj la emajla

Flava mortfarb’

Ŝminkas la ringan

Piedon de l’ arb’.

Vere estus mirindaĵo, se s-ano Setz povus „kompreni ĝin senprobleme, eĉ sen scii ion pri Esperanto.“

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-26 16:28

„Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo.“

Tiun ĉi frazon mi ne komprenis. „Esti posedata de kulturo“, estas iom ne klara por mi, kion tio signifas, kaj kial ĝi validas ekz-e por la germana, sed ne por la Esperanta kulturo (kia ajn ĝi estas). Bedaŭrinde la intervjuo jam ĉesis je tiu momento. Mi ŝatus legi iom pli konkrete pri tiu temo. 🙂