Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj de Libera Folio je 2017-07-272017-07-29 Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.
Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto de Libera Folio je 2017-07-262017-07-26 La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro ”alvokoj al terorismo”.
Mankas konsento pri kotizoj en UEA de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.
Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj” de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste.
Estrareto respondetis en Seulo de Libera Folio je 2017-07-232017-07-23 1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.
Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO de Libera Folio je 2017-07-222017-07-23 La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato.
Akra konflikto inter TEJO kaj UEA de Libera Folio je 2017-07-182017-07-18 La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.
Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn de Libera Folio je 2017-07-182017-07-24 La komitatanoj de UEA ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn post nur kelkaj tagoj.
La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson de Libera Folio je 2017-07-112017-07-11 Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.
Ĵurnala paĝo tute en Esperanto vekis hispanojn de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04 Kelkaj loĝantoj de la urbo Teruel certe frotis siajn okulojn sabate la 24-an de junio. Tuta paĝo en la loka ĵurnalo aperis nur en Esperanto. La sama ĵurnalo aperigis ampleksajn raportojn pri la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto.