Samideanoj, ne malamikoj!

Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn? Pri tio cerbumas Liu Xiaozhe, kiu opinias, ke la subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj havas la saman celon kiel esperantistoj.

Liu Xiaozhe

La plej ofte uzataj retaj komunikiloj en Ĉinio estas QQ kaj Wechat, per kiuj oni establas multajn grupojn por homoj kun samaj hobioj, inter kiuj certe ne mankas grupoj por subtenantoj de Esperanto. Mi estas membro de kelkaj Esperantaj grupoj.

Antaŭ nelonge, oni tiris min al grupo de nova projekto de internacia helpa lingvo. Mi ne rifuzis, kvankam mi preskaŭ neniam parolas, nur iafoje legas enhavojn en la grupo.

En la pasinta monato, juna aktiva esperantisto demandis, kial mi restas en reta grupo kontraŭ-staranta Esperanton.

Mi demandis, kiel li eksciis, ke mi estas en tiu grupo. Li respondis, ke ankaŭ li estas en tiu grupo. Ĉar tiu lingva projekto estas abomeninda malamiko de Esperanto, li aniĝis al tiu grupo por detrui ĝin!

Ĉu aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de Esperanto? Ĉu aliaj lingvaj projektoj post la jaro 1887 rajtas naskiĝi? Ĉu ĉiuj aliaj lingvaj projektoj estas kontraŭstarantoj de la lingvo Esperanto? Ĉu parolantoj de aliaj artefaritaj lingvoj estas malamikoj de la subtenantoj de Esperanto?

Tro multaj subtenantoj de Esperanto opinias, ke post la apero de Esperanto, ĉiuj homoj, kiuj zorgas pri la problemo de internacia lingvo, devas subteni la lingvon Esperanto. Ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj detruas Esperanton, kaj parolantoj de ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj estas abomenindaj malamikoj de esperantistoj!

Se aliaj lingvaj projektoj ne rajtas aperi post Esperanto, kial Esperanto rajtis aperi post Volapük? Se parolantoj de aliaj novaj lingvaj projektoj estas perfidantoj de la ideo de internacia lingvo, ĉu ankaŭ esperantistoj estas perfidantoj, pro Volapük?

Same kiel Esperanto, ĉiuj aliaj lingvaj projektoj naskiĝis pro la ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj kaj de facila komunikiĝo inter popoloj; same kiel esperantistoj, ĉiuj subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj klopodas por tiu bela ideo. Do ni estas ne malamikoj, sed samideanoj: samideanoj por la sama ideo! Aŭ, almenaŭ, ni estas ne malamikoj, sed nur konkurantoj, konkurantaj por la sama celo, konkurante per egaleco, facileco, racieco, logikeco kaj aliaj avantaĝoj. Ni havas saman ideon, saman celon, saman vojon, nur diferencajn komprenojn, juĝadojn kaj elektojn.

Ni povas toleri aliajn pensojn, toleri aliajn religiojn, toleri aliajn vidpunktojn, toleri aliajn kutimojn, kial ni ne povas toleri aliajn artefaritajn lingvojn, kiuj prezentas al la homaro pli multajn komparojn kaj elektojn?

Certe, esperantistoj rajtas aserti, ke Esperanto estas la plej bona kaj plej konvena artefarita lingvo. Sed ankaŭ subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj rajtas tiel juĝi la siajn. Se ni deklaras, ke lingvoj de ĉiuj nacioj estas egalaj, kial aliaj artefaritaj lingvoj ne havas egalajn rajtojn?

Nun Esperanto jam fariĝas la plej populara internacia helpa lingvo. Se esperantistoj persistas, ke novaj lingvaj projektoj ne plu rajtas aperi, kaj ke ĉiuj aliaj projektoj devas perei, ĉu ni ne agas tro aŭtokrate? Kiaj diferencoj estas inter ni kaj aŭtokratoj, kiuj permesas nur unu penson? Kiaj diferencoj estas inter ni kaj religianoj, kiuj deklaras, ke ĉiuj anoj de aliaj religoj devas fali al infero?

Subtenantoj de Esperanto kaj de aliaj artefaritaj lingvoj estas ne malamikoj, sed samideanoj. Ni kune klopodu por la bela ideo de egalaj homaj lingvaj rajtoj!

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de Liu Xiaozhe

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Osmo Buller
Popularega komentanto
Osmo Buller

Jen sperto lige kun la UK en Montpeliero en 1998. Ĝi okazis en Francio por omaĝi la 100-jariĝon de la franca movado, kiu ekestis en 1898, kiam Louis de Beaufront lanĉis la revuon L'Espérantiste kaj fondis Société Pour la Propagation de l'Espéranto, kiu plu ekzistas, nun sub la nomo Espéranto-France. Ŝajnis do konsekvence nomi salonon en la kongresejo laŭ de Beaufront. Tamen, LKK rifuzis la ideon honori "perfidulon" (tiu vorto efektive estis uzita). Por eviti konflikton, mi cedis, bedaŭrante ne povi honori en tiu UK la personon, dank' al kiu ĝi okazis ĝuste en Francio. Siavice Kabe forlasis Esperanton entute,… Legi pli »

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara

Mi memoras tion, Osmo. Mi opiniis vian proponon tute subteninda. Tiu persista rankoro kontraŭ L. de Beaufront post pli ol jarcento estas sekteca absurdaĵo.

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Nu, kvankam eble lastinstance la 1-a UK en Bulonjo rezultis el la agado de Beaufront, li mem ne ĉeestis tie, deklarante sin malsana. Jam tio povis veki iajn suspektojn pri liaj veraj motivoj, kaj tiuj suspektoj estis konfirmitaj de la postaj eventoj. Kabe forlasis Esperanton tute kviete, ne provante tiri kun si homojn.

EdRobertson
EdRobertson

Mi konsentas kun via opinio pri la graveco de de Beaufront, kaj pri la taŭgeco honori lin, tamen fakte Kabe revenis al la E-movado en 1956, tri jarojn antaŭ ol li mortis, do diri, Kabe “forlasis Esperanton entute” ne tute pravas.

Krizipo
Krizipo

Beaufront efektive estis perfidulo, ĉu ne? Kial honori tian konduton? Kontraŭe, Kabe agis honeste. Ke li forlasis la Esperanto-movadon, tio ne estas perfido. Kompare, Beaufront estas historia persono, kiu gravis en la pasinteco, dum Kabe kreis kulturajn valoraĵojn, kiuj gravas hieraŭ, hodiaŭ kaj certe ankaŭ morgaŭ. Tial Kabe havu salonon dum UK, sed ne Beaufront.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara

Parton el la uzantaro de esperanto ĉiam konsistigis, kaj plu konsistigas, homoj fascinitaj de la ideo mem de konstruita interlingvo kaj ĝiaj konkretaj esprimoj. La iamaj debatoj inter la diversaj skoloj pri la (mal)dezirindaj trajtoj de internacia planlingvo estis ne nur ofte pasiaj, sed foje intelekte fekundaj (ekz. la esplorado de R. de Saussure pri la vortfarado, rebate al la kontraŭesperanta kritiko de la idistoj). En la historio de la internacilingva movado kiel plureca tuto, la migrado de unu projekto al alia estis sufiĉe konata fenomeno: fakte, pluraj el la unuaj esperantuloj estis eksvolapukistoj, kelkaj el kiuj faris gravajn kontribuojn… Legi pli »

Jonathan Badger
Jonathan Badger

Laŭ mi, la problemo ne estas Esperantistoj kiuj atakas aliaj planlingvojn, sed la male. Tipa lernlibro pri Esperanto ne eĉ mencias aliajn lingvojn, sed lernlibro pri Interlingvo, Novialo, Ido, ktp. ĉiam plendas pri Esperanto kaj diras ke ĝi estas “tro stranga”, “tro komplika”, ktp.

dennis keefe

Tre interesa observo! Dankon, Jonathan. Se iu emas studi tiun temon, mi pensas, ke tio estus bona artikolo en la Internacia Pedagogia Revuo http://www.ilei.info/ipr , kaj simile estus bonvena prelego en la Universala Kongreso de Esperanto.

Ĝuste kion diras LERNOLIBROJ de aliaj planlingvoj, kiaj Ido, Novial, Interlingua, Basic English, kaj similaj pri Esperanto? Kaj kion, se entute io, Esperanto-lernolibroj pri ili?

Espereble niaj bibliotekistoj povus helpi trovi la fontojn por tia esploro: Claude Gacond de Svisio http://www.cdeli.org; Bernhard Tuider de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj la serĉilo Trovanto.

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Nu, kompreneble, la projektoj devas pravigi sin kontraŭ Esperanto, same kiel ni devas pravigi nin kontraŭ la ideo ke internacia lingvo estas aŭ nebezonata aŭ tute ne ebla. Sed se oni akceptas la ideon de internacia lingvo, sed ne la fakton ke Esperanto estas tiu lingvo, tiam oni ja ankaŭ ne devas fronti la dilemojn kiujn la Esperantomovado renkontas pro sia sukceso. Ĉi-rilate mi celas unuavice la ekvilibron inter unueco kaj diverseco. Se oni povas konvinki sin ke Esperanto ne estas la ĝusta vojo al homara unueco, tiam oni povas okupiĝi nur pri la unueco kaj ne bezonas cerbumi pri… Legi pli »

Roberto
Roberto

Tio havas historian fonon. Unue Ido komencis kiel "reformo" de Esperanto, kaj idistoj volis nuligi la "tradician Esperanton", post IALA, pro "merkataj" kialoj, kontraŭbatalis Esperanton, ĉar Interlingvanoj devis provi ke sia lingvo estas pli bona ol Esperanto. Basic English havis imperialisman celon kaj, kompreneble, ne povis kunvivi pace al Esperanto. Tio okazis antaŭ kelkaj jaroj, kiam aperis Fasile. Resume, anoj de novaj artfaritaj lingvoj oftebezonas pruvi ke ĝi estas plibona ol Esperanto, kaj tiel komencas la batalo. Fakte, kiam tio ne okazas, estas paco, ekzemple, kun Tokipono aŭ Loĵbano, kiuj havas aliaj celoj, aŭ eĉ kun Latino Sine Flexione, kies… Legi pli »

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Indas konscii ke Ido naskiĝis el perfido kaj mensogoj. Tio estas historia fono de la sinteno al novaj konstruitaj lingvoj flanke de Esperantistoj.

Sed tamen, mi ne konas Esperantiston kiu kontraŭstaras aŭ kontraŭbatalas iun ajn alian lingvon. Eĉ Idon oni agnoskas kiel (apenaŭ) vivanta lingvo. La aliaj ĝenerale estas nur historiaj piednotoj.

Esperanto montris sian kapablon vivi kaj sukcesi, la aliaj (kaj la listo estas longega) ne. Mi mem simple ne emas malŝpari mian tempon pri ili.

Laŭ mi, la aŭtoro argumentas kontraŭ pajlohomo, birdtimigilo, kaj ne kontraŭ reala fenomeno.

Yves Bellefeuille
Popularega komentanto
Yves Bellefeuille

Mi konsentas: esperantistoj ne batalas kontraŭ aliaj artefaritaj lingvoj, char nun estas nenio kontraŭ kio oni batalu. Nur esperantistoj entute scias ke "internacia lingvo" kaj "esperanto" ne estas sinonimoj.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Estas interese ke mia komento ial jam ricevis du minusojn, dum la komento de Yves "mi konsentas" ricevis 5 plusojn. La mondo de la Interreto estas stranga medio.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Mi nun rimarkas ke mi havas 7 plusojn kaj 8 minusojn. Ĉu iu ŝatus klarigi kial?

Cindy McKee

Liĉjo, eble homoj malsamopinias kun vi (mi malsamopinias – estas multaj Esperantistoj kiuj kontraŭas aliajn planlingvojn).
En la suba 'konsento' al via unua komento, fakte tiu komentinto listigis malsaman kialon.

Vi tro atentas la (mal)ŝatojn. Homoj havas diversajn kialojn (mal)ŝati komenton. Eble kelkaj homoj malŝatas komentojn simple ĉar la butono ĉeestas.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Vere mi ne ĝeniĝas, nur scivolemas . . .

Ĉi-jare mi atingos 50 jarojn kiel parolanto de Esperantisto (ekde kiam mi havis 16 jarojn). Kaj tute honeste, mi neniam renkontis iun ajn kiu parolas pri perfido aŭ malŝato. Eble nur kompato, al tiuj kiuj okupiĝas pri lingvo sen espero . . .

Cindy, mi esperas ke vi fartas bone. Mi oftege rekomendas vian "Librejon" al novaj lernantoj de Esperanto, kaj taksas ĝin grava kontribuo al niaj lingvo kaj kulturo.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Pro 50 jaroj, tamen, mi ne arogas al mi ian ajn aŭtoritaton aŭ superecon. Mi efektive zorge provas ne fari tion.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Malkiel kelkaj homoj en mia generacio.

Cindy McKee

🙂 "Eble nur kompato, al tiuj kiuj okupiĝas pri lingvo sen espero" Jen. Jen, vidu. Tio estas la plej ĝentila piko.
Malĝentilaj homoj verkas/parolas multe pli riproĉe.
Kiam mi provis Google+, mi legis riproĉojn kontraŭ Esperantistoj kiuj anoncis starigon de komunumo por iu alia planlingvo. Tio okazis plurfoje.

Dankon pro viaj rekomendoj de mia kolekto! Pluraj grandaj enretaj kolektoj de esperantlingvaj libroj gravas, do se iuj volas preni ĉiujn tiujn librojn kaj starigi ilin en aliaj lokoj, mi estus dankema.

Kasxnomulo
Kasxnomulo

Esperantujo devas esti malfermita al ĉiuj, eĉ aliplanlingvanoj!

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Se iu aliĝas al retgrupo de internacilingva projekto por “detrui” tiun projekton, tio kompreneble estas idiota. Laŭ praktika vidpunkto, Esperanto kaj Internacia Lingvo efektive estas sinonimoj. La projektojn oni multe pli rapide kaj profunde detruas per la sama rimedo per kiu la mondo “detruas” Esperanton, nome per simpla ignoro. La demandoj rilate al konkurantoj de Esperanto do estas pure teoriaj, sed kelkaj el ili fakte estas iom interesaj. La plej interesa eble estas: kial ni devis perfidi Volapukon? Eĉ se estis maloportunaj gramatiko kaj vortaro proponitaj de pastoro Schleyer, ĉu ne estus multe pli saĝe transpreni la infrastrukturon de la… Legi pli »

Roberto
Roberto

Esperantistoj ne perfidis Volapukon, ĉar Esperanto ne estas volapukido. Simile, Interlingvao ne perfidis Esperanton. Oni parolas pri perfido pri Ido, ĉar idistoj volis komplete anstataŭigi Esperanton per sia projekto, kiu estus "plibonigita Esperanto", vere, estis provo de puĉo ene de la movado. Interlingvao kaj Basic English ne estis "perfidoj" sed iliaj anoj deziris detrui Esperanton pro "merkataj" kialoj. Ambaŭ projektoj ricevis multan monon (vere ne multa, sed multa laŭ nia afero) kaj devis montri rezultojn al siaj pagantoj. Anoj de aliaj projektoj, kiel Slovio, Latino Sine Flexione, Sistem Frater, ktp ne perfidis kaj ne atakis nin. Novial estas interesa, ĉar… Legi pli »

Jes jen Jens
Jes jen Jens

La demando ja estas ĉu Esperanto ne perfidis la ideon de internacia lingvo, se Zamenhof ne aliĝis al la jam ekzistanta Volapuka movado, anstataŭ fondi apartan. Se oni ŝatas havi klaran respondon al tio, oni devas koni sufiĉe detale la konkretajn historiajn cirkonstancojn: Ĉu la Volapuka movado estis tiel hierarkie organizita ke ĝi nepre devis iam disfali en demokratiema epoko? Ĉu la lingvoformo kaj la movada organizo estis tiel interkondiĉitaj ke unu devis stari aŭ fali kun la alia? Se oni povas respondi jese al ambaŭ demandoj, tiam 'perfido' al Volapuko efektive estis la ĝusta strategio. Jespersen kreis Novialon nur… Legi pli »

seweli
seweli

Mia demando estas simpla:

Ĉu Esperanto-parolanto kiu pensas ke gravas la esplorado de la lingvoscienco pri helplingvoj, por iu ajn kialo (kiel hobio, aŭ ĉar li pensas ke Esperanto ne sufiĉe taŭgas, aŭ ĉar li pensas ke en ĉiu temo iomete da diverseco ĉiam pli bonas ol monokulturo, ktp.) estas bonvena en Esperantujo, aŭ ĉu li devas eki konstrui ian Helplingvujon?

Sola Malsamideano

Sxajnas al mi ke la sekvantoj de apartaj planlingvoj estas malsamideanoj cxar lingvo estas aro de vortoj kaj cxiu vorto estas aparta ideo. Se la vortoj de unu lingvo estas malsamaj ol la vortoj de alia lingvo do la du parolantoj de du malsamaj lingvoj havas apartajn arojn de malsamaj ideoj, do fakte estas malsamideanoj rilate unu al la alia. Unu idearo po unu parolanto cxikaze.

Jen, mia malsama ideo por la tago.

Sed… Mi samopinias kun Liu Xiaozhe ! Ne estu amikoj kun la logxbanistoj se ne povas !

Sola Malsamideano

Aux prefere, Ni estu amikoj kun la logxbanistoj se ni povas !

letruca

Ĉu ekzistas ĉiesloke diletantoj kiuj okupiĝas memvole pri lingvistikaj aferoj? Jes, ankaŭ en esperantujo, tiu estas tre olda kaj konata aktiveco.

Kasxnomulo
Kasxnomulo

Helplingvo devas havi du kvalitojn: – esti simpla, facila, neuxtrala, ktp – arigi kaj konservi plej grandan aron de uzantoj. Estas elvideble, interalie pro nia movada sperto, ke disiĝi inter plurajn planlingvojn kontrauxas la duan celon, kaj ke lingvo tro malfacila kontrauxas la unuan. Sed tio ne malpermesas al ni interesiĝi pri aliaj planlingvoj, eĉ paroli ilin en grupeto, sed certe ne propagandi por iu el ili en esperanta medio. Eble ni povos trovi interesajn regulojn en tiaj lingvoj, kaj imagi kion tiaj reguloj alportus al Esperanto. Sed ĉiu-ajn ŝanĝo devas esti adoptita nur okaze de oficiala adopto, kaj kun… Legi pli »

Bernardo C.
Bernardo C.

Dum la nuna periodo la esperantistoj devas esti unuighintaj. Tamen la esplorado pri la konstruitaj lingvoj estas grava.
Esperanto estas defendanto de chiuj naciaj kaj regionaj lingvoj.
Kiam registaroj subtenos nian ILon, Esperanto igxos pli forta, kaj kelkaj modifiajhoj estos petitaj.
La pripenso de esperantistoj estos necesa por ekzameni tiujn demandojn.

Leandro Trujillo Casañas
Leandro Trujillo Casañas

Ĉu la aŭtoro de ĉi opinio deziras sin ekspliki? Ĉiu estas libera por pensi kaj agi laŭ siaj konvinkoj. Ne gravas ekzemple por la nunaj uzantoj de Esperanto kiel komunikilo kaj eĉ kiel bela utopio.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar

Esperanto ighis la plej sukcesa nun vivanta internacia lingvo char NUR GHI ekhavis parolantaron en formo de movado kiu estas la samo kiel nacio por naciaj lingvoj. Pro tio la plej granda parto de esperantistaro estas ne nur parolantoj sed ankau "amantoj" de sia Movada nacio kaj de ties lingvo. Tiu fakto ebligas ke E ekzistas jam tiom da jardekoj (char ghi estas kuntenanto de aparta grupo kun sia kulturo kaj identeco), sed tio same signifas ke ghiaj membroj defendos sian "nacion" kaj ties lingvon kaj konsideros kokurantojn malamikoj. Tute logike, sed nuntempe preskau nebezonate char simple neniu posta "internacia… Legi pli »

Molnár László
Molnár László

Estimata S-ro Lu, Pardonu, sed mi opinias iom malsame. Dum Vi starigis multajn respondindajn demandojn, emfazante , defendante la ideon de egalaj homaj lingvaj rajtoj, koncerne lingvajn projektojn, Vi ne atentis, ke Esperanto estas tute alia afero kiel la projektoj. Por meti klara, pri kio mi pensas, jen unu ekzemplo. Kiel por multaj estas konate, Esperanto (1)dum sia pli ol 130 jara historio (2) pruvis siajn vivo- kaj evoluokapablojn (3) taugecon por igxi internacia kominikilo. La ciferoj montras ke ili -menciante nur tiujn- estas karakterizaj proprecoj de Esperanto, do FAKTOJ. Esperanto dum sia ekzistado, simile al infano plenkreskis, igxis memstara… Legi pli »

ekzistas

Kara S-ano Laszlo ( Lashlo? )

La estimata s-ro " Lu " – nomighas Liu .

Krom la disvastigo de Esperanto – ne ekzistas komuna celo .
Deklaracio de Bulonjo 1905 .

Mi tial " kontraubatalas " chiajn lingvojn, ech mian denaskan

Tjeri
Ŝatata komentanto
Tjeri

Nur klaŭno povus kontraŭbatali ĉiajn lingvojn "neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn"

Jorge Camacho

Bonvolu ne insulti klaŭnojn 😉

Sebastiano
Sebastiano

"Kara S-ano Laszlo ( Lashlo? )" — Esperante Ladislao.

Molnár László
Molnár László

Kara Sebastiano,

Koregan dankon pro via helpo . Mi decintus klarigi gxin, sed pro komprena problemo mi ne tuj reagis. Tiel okazis , ke Vi antauis min.

Molnár László
Molnár László

Kara ekzistas, Antau cxio mi dankas Vin pro la korekto de la nomo de Liu. Pardonu pro la eraro. Pri mia nomo S-ro Sebastian diris la veron : László , estas la baptonomo , Ladislao La prononco de László estas : Laslo / En la vorto sz estas du literoj, sed unu parolsono. Koncerne vian komenton, bedaurinde mi ne tute komprenis , kion Vi skribis malgrau tio ,ke mi kelkfoje tralegis la Deklaracion, au ne tiel komprenis.Mi volis tuj reagi sed kion skribi sen tuta kompreno ? Fine mi trovis peti Vin iom ekspliki la menciitan frazon. Se Vi faros… Legi pli »

Molnár László
Molnár László

Kara ekzistas,

Lau la promeso mia respondo:

En la Deklaracio de Bulonjo la vorto – celo- nenie troveblas. El la 5 punktoj en la 1-a legeblas la vorto -disvastigi. La menciita frazo estas: "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon…" Lau mi cxi tio estas difino sed ne la celo.

Koncerne la celojn, neniu lingvo havas celojn simple pro tio, cxar gxi -lingvo – estas nur signo- kaj regulosistemo , komunikilo ekzistanta en la konscio. La celoj, pensoj, ideologio ktp ekestas helpe de la homa pensokapablo kaj de la lingvo.