Ankaŭ lingvistoj estas homoj

Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Tion opinias Renato Corsetti, kiu jam en la 1970-aj jaroj ekokupiĝis pri tia informado en Italio.

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

Ankaŭ lingvistoj estas homoj. Kaj kiel homoj ili estas influataj tre profunde de la ĉirkaŭa medio kaj de la ideoj de sia tempo. Tio okazas ankaŭ en Italujo. Kiam ekaperis Esperanto, italaj lingvistoj estis sub la forta influo de la germanaj novgramatikistoj kaj ĉiuokaze de la idealisma lingvistiko de la 19-a jarcento. Ili ne povis aprobi Esperanton kaj ne aprobis ĝin. Tiu pens-maniero eĉ havis sian negativan influon tra la artikoloj de Gramsci, politikisto kaj ĵurnalisto, kiu skribis malfavore al Esperanto post studoj en la universitato de Torino, kiu funkciis ankoraŭ laŭ la romantikaj ideoj pri lingvoj.

Bonŝance aperis tute sendepende juna parolanto de Esperanto, Bruno Migliorini, kiu iĝis fama itala lingvisto, kvankam en la faŝisma epoko oni konsilis al li, laŭ verŝajna onidiro, ke li forgesu pri Esperanto, se li volas karieri. Fakte li malaperis el la komunumo.

En la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento bolis debatoj pri ĉio en Italujo kaj ankaŭ pri Esperanto. Ĝenerale lingvistoj taksis ĝin malpozitive pro tradicio de malpozitiveco de unu jarcento. Tiam komenciĝis kontaktoj inter junaj italaj parolantoj de Esperanto kaj junaj lingvistoj, kiuj pretis aŭskulti ideologiajn pravigojn pri la kontraŭimperiisma valoro de la internacia lingvo. Pro subteno de ili tiam aperis mia libro, Lingua e Politica (lingvo kaj politiko), kiu havis kelkajn legantojn en la lingvista medio.

La kontaktoj daŭris dum jaroj. Intertempe en la itala panoramo aperis sukcesa lingvisto, Fabrizio Pennacchietti, kiu instruis semidajn lingvojn en pluraj universitatoj, kaj kies esperantisteco estis konata de liaj kolegoj. Pro debatoj pri la lingvo de la tiam kreota Eŭropo estis eble ligi kontaktojn kun alia lingvisto, Tullio De Mauro, lastatempe mortinta, kies influo en la progresema intelektularo estis granda. Li estis mallonge ankaŭ ministro pri instruado en maldekstra registaro. Per lia helpo oni aranĝis debatojn pri Esperanto por lingvistoj en la universitato de Romo. Kaj li ankaŭ verkis enkondukon al la reeldonita lernolibro pri Esperanto de Bruno Migliorini.

Tio igis aliajn lingvistojn iom repensi pri Esperanto: Se De Mauro favoras ĝin, prefere ni estu prudentaj.

Iam en la fino de la 80-aj jaroj mi iĝis membro de la itala asocio de lingvistoj, kies animo estis la sama De Mauro, kaj tiam mi ekhavis la adresaron de ĉiuj membroj. Temis pri ankoraŭ preskaŭ pure papera epoko antaŭ la disvastiĝo de la reto. Per la kunlaboro de aliaj parolantoj de Esperanto – mi volas memorigi nur pri Umberto Broccatelli – ni starigis adresaron de lingvistoj, kiuj komencis ricevi la itallingvajn numerojn de la itala revuo de Esperanto, en kiuj estis sciencaj pritraktoj pri Esperanto aŭ raportoj pri eksperimenta instruado de Esperanto en lernejoj. Tia agado de sendado de informoj en presita formo daŭris jarojn.

Laŭgrade la malfavoraj komentoj pri Esperanto fare de lingvistoj malmultiĝis. Restis, kompreneble, la malfavoraj komentoj de ĵurnalistoj, ĉiufoje kiam oni menciis ĝin kunlige kun la estonta lingvo de Eŭropo.

Sed la vera fina bato al la malpozitiva pritrakto pri Esperanto en lingvistaj rondoj venis ne pro rekta merito de nia kampanjo sed pro la libro de Umberto Eco pri la serĉo de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo, kiu aperis en 1993. Ĉar la prestiĝo de Umberto Eco estis ankoraŭ pli granda ol tiu de Tullio De Mauro, efektive la lingvistoj akiris ankoraŭ pli grandan prudenton pri Esperanto. Kiel mi diris en la titolo, ankaŭ lingvistoj estas homoj, kaj ili ne ŝatas kontraŭdiri homojn pli famajn, kaj volonte sekvas la fluon.

La agado de regula informado al lingvistoj daŭris ankoraŭ en la komenco de la nuna jarcento ĝis 2010 proksimume, kiam pro akcidento la adresaro ne plu funkciis kaj neniu pretis rekonstrui ĝin. Intertempe oni aranĝis kunvenojn de lingvistoj, unu ĝuste en 2010 celebre al la 100-a datreveno de Itala Esperanto-Federacio kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo, Accademia della Crusca.

Nuntempe Esperanto estas memkomprenebla aĵo inter italaj lingvistoj. Oni instruas ĝin en la universitato de Torino (persona sukceso de Fabrizio Pennacchietti estis la starigo de la kurso, kiun nun instruas Federico Gobbo), kaj pluraj priesperantaj agadoj okazas en la universitato de Parma.

Ĉu tio signifas, ke Esperanto gajnis en Italujo? Tute ne. Simple ne aperas atakoj al ĝi fare de lingvistoj, sed jes aperas atakoj al ĝi fare de ĵurnalistoj kaj aliaj, kaj la nombro de lernantoj de Esperanto apenaŭ estas influata de lingvistoj. Jes estas multaj disertacioj pri Esperanto, kaj de tempo al tempo iuj studentoj lernas pro mencioj en la universitataj lernolibroj pri lingvistiko.

Ĉu indas sisteme informi lingvistojn ankaŭ en aliaj landoj? Ĉu tio vere influos tion, kion ili diros aŭ ne diros pri Esperanto? La itala sperto indikas, ke jes. Sed eble la maniero aranĝi la kampanjon nun estus tute alia pro la nova reta mondo.

Informado al lingvistoj gravas, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Do estas bone, se la plimulto de ĉiuj lingvistoj, kaj ne nur la specialistoj, jam estas informitaj pri la realo de Esperanto kaj Esperantujo.

Estas tre bele, ke nun en Italio la lingvistoj plejparte scias pri la realo de Esperanto – sed verŝajne necesos ankoraŭ informi multajn lingvistojn en aliaj landoj. Kiel ni povos aranĝi tiajn kampanjojn?

Necesos krome zorgi, ke la akirita informo-nivelo restu. Por tio bonas plu regule sendi al multaj lingvistoj aktualajn informojn pri Esperanto el iom scienca vidpunkto.

Renato Corsetti

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2017-12-12 12:41

Corsetti kompreneble tute pravas ke la lingvistoj estas grava celgrupo por la agado de la Esperanto-asocioj. Tio ankaŭ estas regule prizorgata; multajn lernantojn tio ne tuj kreas, sed la pli pozitiva ĝenrala sinteno absolute estas gajninda. Tio ne nur kreas pli bonajn eblecojn por pli da Esperantistoj en la estonteco, sed ankaŭ kuraĝigas nin jam nun.

Pli problema estas la informado en la kontraŭa direkto: pri lingvistiko al la Esperantistoj. Eble parte kulpas pri tio la Esperantistoj mem, sed la nuna stato de la lingvistiko efektive donas ĥaosan impreson se oni iom ekzamenas ĝin. Tial oni ne tro haste ekabonu la konceptaron de unu lingvista skolo malfavore al la aliaj, se hazarde iuj reprezentantoj de ĝi esprimas sin nemalpozitive pri Esperanto.

Ni ja ne forgesu ke origine multaj Esperantistoj, same kiel progresemuloj ĝenerale, estis treege favoraj al la kultura imperiismo, eĉ se ili malfavoris la ekonomian kaj la politikan. La sennaciista frakcio de SAT estis nur la plej laŭta kaj sincera reprezentanto de tiu tendenco. Nuntempe estas mode paroli pri kultura diverseco, sed ĉu oni vere povas fidi ke homoj volos batali por tia abstrakta principo kaj ne nur por sia propra grupo? Malfavora sinteno al Esperanto povas havi ne nur naciismajn, sed ankaŭ kontraŭimperiismajn motivojn.

Komentanto
Komentanto
2017-12-12 16:39

Mi estas studanto pri lingvistiko en Usono kaj povas diri, ke ĉi tie lingvistoj reflekse taksas esperanton iom ridinda afero, kaj opinias ke ĝi ne estas “vera lingvo.” Nun estas tamen iuj konataj lingvistoj, kiuj pretas priskribi la esperanton, sed precipe per popolaraj libroj, je kiuj ne tute fidas la lingvistaro. Estas ankaŭ probleme, ke tiuj libroj ĝenerale pritraktas esperanton kiel kuriozaĵon de la historio ial nun ŝatatan de nerealisma grupo da “nerdoj.” Ofte la e-movado prezentiĝas kiel kortuŝa, inspira idealismaĵo, sed ne kiel io, al kio aliĝus raciema homo (kaj lingvistoj estas kutime tre raciemaj).

Mi tamen sukcesis iom interesi ilin per projektoj, kiuj montras la lingvistikan intereson de esperanto. Ekzemple ili foje interesiĝas pro tio, ke esperanto havas denaskajn parolantojn, kaj estas evoluinta kiel ajna lingvo post kreiĝo

Sed mi ankaŭ dirus, ke la plej malbona afero por esperanto (almenaŭ ĉi tie), estas tio, ke nun homoj (kaj lingvistoj kaj ordinaruloj) ofte informiĝas unuafoje pri artefaritaj lingvoj pere de sciencfikciaj lingvoj kiel Klingon aŭ Dothraki. Post tia enkonduko ili verŝajne ne pretos akcepti esperanton kiel seriozan aferon kun veraj sociaj celoj. Mi tre malĝojis ekvidi, ke krom esperanton Duolingo nun instruas ankaŭ la klingonan kaj iun Tronludan lingvon al anglalingvanoj. Ĉu esperanto, kreita pro veraj kaj bonegaj celoj, estas sama al tiuj lingvoj, kreitaj por nura amuzo? Tute ne, sed homoj vidintaj Duolingon, nun la ĉefan instruilon de esperanto, verŝajne ekpensos tiel. La plej malfacila parto de disvastigi esperanton estas igi homojn percepti ĝin serioza. Tio estas nun pli malfacila ol iam.

Lu_
Lu_
2017-12-12 19:27
Respondo al  Komentanto

Tre interesa komento por mi. Ĉu eblas ekscii, kial tiuj lingvistoj opinias Esperanton ne esti vera lingvo? Ĉu eblas demandi ilin, kion ili _scias_ (ne: opinias) pri Esperanto kaj ties uzado? (Ekzemple: Kiom da libroj jare aperas en Esperanto laŭ ili, kiom entute ĝis nun? Kiom da kantoj ekzistas en Esperanto? Ĉu laŭ ili estas supozeble vero, ke Ĉinio ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto? Ĉu laŭ ili supozeble estas vero, ke la Esperanto-vikipedio havas kvaronmilionon da artikoloj, simile granda kiel dana, slovaka aŭ kroata vikipedio? Ĉu kaj kiom da denaskuloj ekzistas – kaj ekde kiam proksimume ekzistas Esperanto-denaskuloj laŭ ili? Ĉu laŭ ili ekzistas homoj, kiuj uzis Esperanton dum sia vivo dum pli ol 25 000 horoj? Kiel evoluis laŭ ili la Esperanto-uzado historie – ĉu kresko kaj posta falo, aŭ ĉu daŭra kresko? Kaj kiel fina, iom ŝerca demando: Ĉu Tolkien regis Esperanton? Por la respondo serĉu pri ”The Book of the Foxrook”. – Ideala estus iom sistema enketo…)

Mi konsentas, ke la Esperanto-”movado” havas trajtojn de kortuŝeco kaj idealismemo, dum laŭ mi la Esperanto-”komunumo” estas bunta miksaĵo, kiu havas iom de ĉio. Al la movado oni povas aliĝi pro idealismo, al la komunumo pro lingvemo aŭ vojaĝemo aŭ alia praktika celo.

La seriozeco de Esperanto ne devenas de la lingvolernejoj, kiuj estas tre diversaj, vidu la liston ĉe http://tinyurl.com/lingvolerniloj . La seriozeco de la lingvo Esperanto ĉe lingvistoj venas de tio, ke ĝi estas uzata por tre multaj diversaj aferoj, por preskaŭ ĉio, kaj jam de jarcento.

Kelkaj lingvistoj opinias, ke Esperanto jam apenaŭ estas artefarita lingvo. Harald Haarmann (2001): ”Malgraŭ ke Esperanto konceptiĝis kiel planlingvo, ĝi estas intertempe vivanta lingvo kaj ĝia difino kiel «artefarita» lingvo nuntempe ŝajnas esti iom artefarita. Ne estas malprave, kategoriigi Esperanton kiel natura lingvo.” Detale ĉe Jouko Lindstedt, http://www.linguistics.fi/julkaisut/SKY2006_1/1FK60.1.5.LINDSTEDT.pdf .

Kirill Ŝvedov
2017-12-12 20:09
Respondo al  Komentanto

Saluton, Komentanto!

Dankon pro bonkvalita kaj trafa komento.

“La plej malfacila parto de disvastigi esperanton estas igi homojn percepti ĝin serioza.”

Tio veras kaj respondon al tio donis ankoraŭ Zamenhof mem. En la parolado dum la Kvara Kongreso Esperantista li diris:”La mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi ekvidos en ni potencon”. La problemo estas, ke ĝis nun la mondo ne ekvidis en ni potencon, kaj ne pro tio, ke ĝi ne kapablas tion, sed pro tio, ke tia potenco vere ne ekzistas. Sen tio ĉiuj penoj plibonigi rilaton al Esperanto en apartaj grupoj — politikistoj, ĵurnalistoj, lingvistoj — estos nur paliativoj, eĉ se ili sukcesos.

Vi prave skribas, ke en okuloj de eksteraj homoj Esperanto kaj la klingona aspektas simile — ambaŭ estas iuj elpensaĵoj, pri kiu okupas sin malgrandaj komunumoj de, parolante anglavorte, “nerds” aŭ “geeks” — elektu terminon laŭplaĉe — tamen kiuj por la ĉirkaŭanta mondo havas neniun gravecon. Se ĉi tiuj observantoj ekvidus, ke per Esperanto oni faras aĵojn, utilajn kaj gravajn por granda nombro da homoj, kaj utilajn jam hodiaŭ, sen atendado ĝis kiam la mondo akceptos Esperanton, ili certe ŝanĝus sian rilaton al ĝi.

Kaj tiaspecajn aĵojn oni ja faris per Esperanto ankoraŭ antaŭ pli ol cent jaroj. Legu en “Esperanto en perspektivo” (kiu facile troveblas rete) sur paĝoj 365 – 367 rakonton pri tio, kiel UEA en 1914 laboris por establi kontaktojn inter parencoj, disigitaj fare de la eksplodinta milito. Jen vere estiminda ekzemplo de tio, kiel Esperanto povas servi al la mondo, multe pli atentinda ol, ekzemple, la rezolucio de Unesko, tamen menciata nekompareble pli malofte. Se oni povis fari tian agadon antaŭ jarcento, do kion kaj kiaskale oni povus fari kun la kapabloj de la hodiaŭa tempo? Jen demando, kiun ni devas adresi al ni mem. Sen respondi ĝin ne endas fari ajnajn postulojn al aliaj.

Komentanto
Komentanto
2017-12-12 21:05
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Dankon pro la tre bona kaj pensiga respondo! Mi konsentas kun vi, ke verŝajne la plej potenca poresperanta agado devus esti peresperanta agado. Via demando estas tre trafa, kaj mi proponos al mia e-klubo, ke ni serĉu respondon.

Kirill Ŝvedov
2017-12-15 1:25
Respondo al  Komentanto

Komentanto skribis:

” Via demando estas tre trafa, kaj mi proponos al mia e-klubo, ke ni serĉu respondon.”

La respondo, miavide, estas jena: okazigi kontaktojn inter homoj el diversaj landoj, kiuj okupiĝas pri samaj aferoj kaj emus interŝanĝi informon kaj sperton koncerne ilin. Temas unuavice pri tiaj areoj kiel hobioj kaj “la tria sektoro” — nekomerca agado.

Vladimir Surdin, rusia astronomo kaj konata popularigisto de ĉi tiu scienco, diris en unu intervjuo: “En la tuta mondo estas ĉirkaŭ 15 mil profesiaj astronomoj. Kaj da “progresintaj” amatoraj astronomoj, kiuj abonas multekostajn revuojn, kiel Sky & Telescope, aĉetas multekostajn teleskopojn, regule observadas la ĉielon, estas kelkcent miloj”. Atentu, ke nombro da amatoraj astronomoj estas komparebla kun tiu da aktivaj Esperantistoj, kvankam astronomio evidente ne estas plej populara hobio. Kaj temas pri homoj, kiuj ne simple “havas intereson” al astronomio, tamen pretas investi en ĝin siajn proprajn resursojn. Se por ili lernado de Esperanto estos investo same utila kiel aĉeto de nova optikaĵo, kial do ili ne faros tion? Tamen tio ne povas okazu memstare, por tio oni kreu bezonatajn kondiĉojn. Oni organizu por ili informan interŝanĝon per Esperanto kiel pontolingvo, tamen oni ne trudu al ili Esperanton mem. Se ili konvinkiĝos pri ties utileco, ili mem venos al decido ekposedi ĝin por provizi al si komunikadon senperan kaj pli rapidan.

Petik János
Petik János
2017-12-13 6:57
Respondo al  Kirill Ŝvedov

K. Ŝvedov, lanĉante la demandon kiel fari ion utilan por granda nombro da homoj, tuŝis la centran problemon, solvendan por gajni la simpation de eksteruloj. Mi ĉiam miras, renkontante ĉi tiajn lanĉojn de la problemo, ĉar tiun “ion”, laŭ mi, serĉi ni ne bezonas, ĝi ja ofertas sin per la entuta kompreno de a fundamenta destino de E-o (kiu ĝis nun estis nur “orfa infano” ankaŭ por la E-organizaĵoj).

Kio ĝi estas? Nenio alia, ol la ebligo de (relative) facila komunikado inter homoj, parolantaj malsamajn lingvojn gepatrajn, nome EN LA FLUO DE LA REALA, ORDINARA AŬ POLITIKA, SCIENCA K.T.P. VIVOJ, ne nur kadre de surogate aranĝitaj ebloj por povi entute uzi la lingvon ie, iel. Ĉi tiu, nun ankoraŭ dominanta maniero uzi la lingvon, – eĉ tempe de la grandiozaj ebloj de Internet -, servas propre nur kiel paliativo, inkubatoro. La plej evidenta tereno, kie tio estus atingenda, estas la inernacia turismo, sed ekzistas ankaŭ pliaj terenoj, kiuj atendas JAM NUN, EĈ JAM DELONGE solvon de la problemo.

Tio veras, ke tiu atingaĵo estus ne sensacia, nek sufiĉe spektakla por povi tuj aŭ baldaŭ gajni onian interesiĝon kaj plaĉon. Sed se oni ĉe multaj servejoj de la infrastrukturo de turismo vidus la afiŝon “Esperanto parolata”, tiam tio – iom post iom – kondukus al vastronda interesiĝo de la makrosocio pri nia lingvo.

Lu_
Lu_
2017-12-12 19:52

En kontakto kun lingvistoj oni povas provi konvinki, ke Esperanto estas ideala internacia lingvo, aŭ oni povas simple unue informi pri la reala Esperanto-uzado kun libroj kaj kantoj kaj filmetoj kaj novaĵoj kaj vikipedio kaj sociaj forumoj ktp.

Laŭ mi pasintece la kontakto flanke de Esperanto-lingvistoj ofte okazis en la kadro de lingvo-politiko, do kun la celo konvinki. Mi kontraste opinias, ke indas unue informi ilin pri la reala stato de Esperantujo. Mi havas la impreson, ke ĝis nun preskaŭ ĉiam, kiam lingvisto estis publike demandata pri Esperanto, li aŭ ŝi reagis negative kaj dume montris gravan eraron pri la Esperanto-uzado.

Ja estas impone, ke de iom konata lingvistino kaj filozofino, Barbara Cassin, publikiĝis ankoraŭ ĉi-jare la aserto, ke Esperanto havas ”neither authors nor works” (nek aŭtorojn nek verkojn), https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252 .

Eugene A Nida, konata pro studoj de tradukado, deklaris pri Esperanto (1997): ”But the real liability in Esperanto is its lack of a culture to support it. A language is always an integral part of a culture: one of its most distinguishing features, a model of corresponding cultural concepts, and the indispensable means of transmission of a culture from one generation to another. Language is an interactive phenomenon that requires constant participation by members of a language-culture.” http://www.albaglobal.com/article533.html (Proksimume: Sed la vera problemo pri Esperanto estas ĝia manko de kulturo por subteni ĝin. Lingvo ĉiam estas integrala parto de kulturo: unu el ĝiaj plej distingaj ecoj, modelo de korespondaj kulturaj konceptoj, kaj la nemalhavebla rimedo de transdonado de kulturo de unu generacio al alia. Lingvo estas interaktiva fenomeno kiu bezonas konstantan partoprenon de membroj de lingvo-kulturo.) – Ĉio ĉi ekzistas…

Ni informu la lingvistojn pri Esperantujo, sen trudo. Diskuto poste.

dennis keefe
dennis keefe
2017-12-13 5:27

Inter Esperantistoj, estas kelkaj kiuj doktoriĝis kaj nun profesoras kaj esploras pri lingvistiko kaj eble pri aplikata lingvistiko (sociolingvistiko, cerbolingvistiko, lingvo-akirado, ktp). Estus bonege aŭdi iliajn opiniojn pri la temo.

Kune kun la historia sperto de Renato, la ideoj de tiuj lingvistoj povas helpi por pli bone informi lingvajn sciencistojn.

En la kampo de aplikata lingvistiko, Doktoro John Wells povus esti tre influhava pro sia libro de la Eldonejo Longman: “The Longman Pronunciation Dictionary”, konata kaj respektata tra la tuta mondo en la fako TEFL (Instruado de la angla kiel fremda lingvo).

ekzistas
2017-12-13 15:05

Por paroli lingvon, tute ne necesas lingvistoj – sed parolantoj . Iam Renato Corsetti ( renato Korseti skribis: Lingvistoj chion scias pri ekzotaj dialektoj en oceanio- sed ne kablas diri la enhavon de fridujo- li plene pravas . Mi persone konas kelkajn Esperanto- lingvistojn – ili ne kapablas komuniki pri chiutagajhoj. Tio estas simple klarigebla- ili ne uzas la lingvon chiutage.
Unu el ili nuntempe tre sukcese instruas la klingonan en svislando .

Hierau mi vizitis UEA oficiston ( lian nomon mi ne malkashos): Li demandis min , chu eblas malshalti la lumon?
Pranepino de Z. asertis en Ch R I : esperanton oni ne parolas- sed sentas en koro .

La libro de ” famulo” Umberto Eco mi konsideras pamfleton kontrau Esperanto

Lu_
Lu_
2017-12-13 23:07
Respondo al  ekzistas

Necesas parolantoj, jes. La demando estas, kiel okazas, ke homo deziras lerni Esperanton. Nu, li aŭ ŝi aŭdas pri ĝi. Se lingvistoj rakontas bazajn erarojn (neniu parolas la lingvon, ĝi ne havas librojn, ne kulturon, ne estas lingvo), aliaj homoj ofte kredas kaj sekve nek mem lernas nek informas aliajn.

Tial gravas informi lingvistojn pri la bazaj ecoj de Esperantujo, pri la ĉiutaga uzateco. Tre multaj simple ne scias.

Estas normala afero en komunika strategio, oni direktiĝas unue al la disvastigantoj de scio kaj opinioj.

Jens Stengaard Larsen
2017-12-14 10:37
Respondo al  Lu_

Ni provu foje rigardi la aferon de Esperanto el kritika vidpunkto.

Kiam mi estis juna kaj naiva gimnaziano en 1976, mi faris enketon ĉe miaj samgimnazianoj, demandante ilin kial ili ne interesiĝas pri Esperanto. La plej multaj simple diris ke ili ne havas tempon, sed unu knabino argumentis ke “Esperanto estas ja nur unu plia lingvo”. La logiko evidente estis ke se homoj volas komunan lingvon, ili simple penados por alproprigi la internacie plej fortan, lasante ĉiujn ceterajn forgesiĝi. La konkludo de tio do estus ke la Angla estas la sola serioza homa lingvo kaj la ceteraj – ĉu la Dana, ĉu la Ĉina, ĉu la Frisa, ĉu Latino, ĉu Esperanto, ĉu Klingono – restas nur hobiaj projektoj de aparte interesitaj, eble iom strangaj homoj.

Ĉu tio ne estas ia Esperantismo sen Esperanto? Kaj ĉu ne ĉiu sanmensa neEsperantisto, lingvisto aŭ nefakulo, opinius same? Ĉu ne Esperanto kaj lingvopolitiko entute estas afero de personaj opinioj, ne de konstateblaj faktoj?

Lu_
Lu_
2017-12-14 13:46

Eble neniu komprenos, kial ĝuste vi instigas rigardi Esperanton “foje” kritike 😉 Ĉu vi ne ĉiam rigardas kritikeme 🙂 Kio certe ĉiam donas interesan perspektivon.

Oni povas aŭdi, ke en la mondo proks. 800 milionoj da homoj lernas la anglan kaj 400 milionoj aliajn lingvojn. Oni povas konstati similaĵon ankaŭ ĉe la statistikoj de Duolingo, ekz. https://www.duolingo.com/courses/es . Ne estas saĝe meti trionon de la lingvolernantoj en la korbon “iom strangaj homoj”. Inter ili estas homoj, kiuj daŭre aŭ ferie vivas en alia lando kaj konstatas, ke la angla ebligas multon, sed ekzemple ne la legadon de loka gazeto, aŭskultadon de radio kaj televido, privataj konversacioj ktp.

Mi ne estas ano de strikta Esperantismo en la senco, ke ĉiu lernu nur Esperanton. Laŭ mi tio laŭ la ekonomio de la propraj laboro kaj efiko ne estas senchava, dum ankoraŭ ekzistas aliaj lingvoj.

Mi ankaŭ ne estas ano de “lingvopolitiko” por Esperanto, eĉ malpli ekde kiam mi legis tekstojn de diversaj Esperanto-engaĝitoj pri la temo. Mi pretas konsenti, ke la temo estas pli afero de personaj opinioj (ĝuste nun mi konsentas, leginte iujn tekstojn).

Mi ne volas prezenti al aliaj la solan vojon al feliĉo, kiun mi surbaze de nerefutebla scienca analizo trovis; mi volas transdoni al aliaj faktajn sciojn pri Esperanto kaj ties uzado kaj poste lasi al ili la liberon mem decidi, kion ili volas fari. La mondo, kaj tio estas sentebla ankaŭ ĉe homoj en la Esperanto-komunumo, iom post iom transiras de la aŭtoritateca modelo al kunlaborema modelo kaj mi estas ano de ĉi-lasta.

Jens Stengaard Larsen
2017-12-15 16:13
Respondo al  Lu_

Lu, mi profunde admiras vian praktikan agadon, sed via aroganteco al teorio ĉagrenas min. Eble estas nesaĝe meti 400 milionojn da homoj en la kategorion “iom strangaj”, sed kion do opinii pri la homoj kiuj insistas plu uzi la nordFrisan aŭ la Sorban, kvankam ili povas perfekte elturniĝi per la Germana, kaj malfacile sen ĝi, tie kie ili loĝas? Ĉu en la longa daŭro tio ne skaliĝas ĝis tutmonda demando?

Lu_
Lu_
2017-12-16 11:01

Mi ne sentas min “aroganta” pri teorio. Sed mi ja ne entuziasmas ke iuj homoj kredas sin superaj kaj siajn opiniojn pli gravaj, char ili teoriumas. La sperto montras ke teorioj jen montrighas pravaj kaj helpaj, jen ne. (Kaj iuj pliaj teoriuloj opinias ke neniu aserto pri la reala mondo estas pruvebla, do tutcerte ghusta.)

Mi estas entuziasma paroletanto de la dialekto de Saarbrücken, la urbo kie mi kreskis. Pri kelkaj aferoj mi ne povas perfekte elturnighi per la germana; ekz. mi ne konas belan germanan esprimon por “Mach kee Welle!”, ne faru ondojn, kiam iu malkvietigas la etoson per troa umado.

Jens Stengaard Larsen
2017-12-16 19:34
Respondo al  Lu_

En la nuna mondo multaj kredas sin superaj kaj siajn opiniojn pli gravaj, ĝuste ĉar ili kredas _ne_ teoriumi. Sen tio ne eblus prezidentiĝo de tipo kiel Donald Trump.

Teoriojn ni ĉiuj ĉiam havas, ĉiuokaze. Nur estas tiel ke estas pli facile laŭbezone ŝanĝi siajn teoriojn se oni konscias kiuj ili estas.

robbkvasnak
robbkvasnak
2017-12-13 22:31

Natura kampo por lingvistoj estas la historio de Esperanto ekde la Unua Libro ĝis hodiaŭ: la evoluo de la lingvo, la aldono de neoligismoj, de dinonimoj, de ĵargono, de idiomoj, la ŝanĝo de sonoj, ktp. Oni povas studi la naskon de nova lingvo kun ties apriori aĵoj, jes, sed kun evoluo tute tipika de ĉiuj lingvoj. Iu iam donis prelegon en Orlando pri la paraleloj de Nov-Hebrea kun Esperanto – bedaŭrinde mi lernis pri la evento tro malfrue. Tiaj studoj ege valoras

ekzistas
2017-12-14 17:42

Hodiau en jhurnalo de Berno kaj aliaj gazetoj aperis moka anonco pri la plej fama Esperantisto de Svislando kun nomo Parzival – li ofertas lingvokurson de Esperanto

Ghin verkis jhurnalisto- kaj ne lingvisto. La profesoro Grin fama lingvisto en svislando – ne apartenas al la E- movado en svislando.