Alia universalismo de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04 Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.
Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n de Libera Folio je 2017-06-262017-06-29 Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.
Kial oni ne lernas Esperanton? de Libera Folio je 2017-06-232017-06-23 La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.
Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov de Libera Folio je 2017-06-182017-06-19 Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.
”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj” de Libera Folio je 2017-06-132017-06-13 Duolingo kaj Amikumu estas multe pli signifaj por la evoluo de Esperantujo ol dekoj da paĝoj de filozofiumado en strategiaj laborplanoj, skribas Dennis Keefe. Li opinias, ke la sukcesoj de la projektoj povas utili por eĉ pli vaste diskonigi Esperanton al reta publiko.
Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio.
Biciklado kun mortintoj de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 La centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof estas celebrata ĉie en la mondo. Kvin esperantistoj en Kopenhago faris celebradon en tute nekutima maniero: biciklado de unu esperantista memorejo al alia tra la urbo. La gvidinto Jens S. Larsen raportas.
EU-komisionano faris paroladon en Esperanto de Libera Folio je 2017-06-082017-06-08 La litova ano de la eŭropa komisiono, Vytenis Andriukaitis, ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg kaj faris paroladon pri Zamenhof en Esperanto.
TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa de Libera Folio je 2017-06-062017-06-06 Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.
Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA de Libera Folio je 2017-05-302017-06-04 La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.