Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato

La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.

Libera Folio: Kiajn planojn vi havas por via mandatperiodo?

Enric Baltasar: – Ni ekorganiziĝas kaj baldaŭ havos la unuan RetEstrarKunsidon. Por iri samdirekte mi proponos estrarajn prioritatojn, kiuj estas plialtigo de la membraro, plibonigo de la financa situacio kaj pliigo de engaĝiĝo, en ĉi tiu ordo.

Ĉu vi mem jam havas iajn ideojn pri tio, kiel eblus pliigi la membronombron de TEJO? Kiajn paŝojn vi volus entrepreni por plibonigi la financan situacion de la asocio?

– Ni havas diversajn ideojn pri la menciitaj prioritatoj, interalie aŭtomata sendo de asoci-enkondukaj mesaĝoj al novaj membroj, negocmodelo “freemium” (kelkaj enhavoj estu nur por membroj) kaj ellaborado de gravaj financaj dokumentoj. La ekfunkciado de la nova estraro estas kerna por la starigo kaj plenumo de prioritatoj, do mi fokusiĝas nun pri tio.

Laŭ viaj esperoj, kiel evoluos la rilatoj kun UEA?

– Dum kelkaj tagoj de la IJK okazis laborgrupo pri la rilatoj UEA-TEJO, en kiu mi partoprenis, kaj kies mesaĝo al la Komitato legeblas rete. Cele al pli efika uzado de nia tempo por la movado, mi esperas je respekto de la regularo de kunlaboro inter UEA kaj TEJO, pli da regularigo por doni malpli da spaco al unukapaj povoj, analizado de tio kio okazas en la Centra Oficejo, kaj orientiĝo al solvobazita aliro. Mi esperas ke baldaŭ la diskutoj kun UEA povos transiri al fakta kunlaborado en plej diversaj agadkampoj.

Ĉu laŭ vi estas racie, ke la estraro nun oficas nur unu jaron?

– La argumentoj por la ŝanĝo enkondukita ĉi-jare estas la racia taŭgigo de la ofictempo al la vivo de junuloj, pli facila eniro de nova talento, eblo ke pli da funkciantaj homoj restos en la estraro anstataŭ sperti elĉerpiĝon, dum tiuj kiuj ne funkcias malaperos (kontinueco), diversfaka atento en la laboro kaj gvidado, konstanta evaluado de la laboro kaj direkto de la organizo, malfaciligi tro longan gvidadon de sama homo en junulara organizo, kaj devigi nin okupiĝi pli pri kelkaj ŝanĝoj kiujn ni bezonas: plibonigi niajn sci-transdonadon, sistemigon kaj engaĝiĝon.

Kiel vi mem voĉdonis, kiam oni decidis pri la mallongigo de la mandatperiodo?

– Kvankam eble estus pli bone antaŭe fari pli formalan pristudadon, mi estis unu el la homoj kiuj proponis eksperimenti kun tiu ŝanĝo. Se iu havas alternativajn ideojn, ĉiam bonvenas novaj proponoj, kiel ekzemple unu oficjaron plus iom da tempo post la elekto por pli bona enpostenigo, kio tamen jam okazas sen reguloj pri tio.

Kion vi povas diri pri la strategia plano de TEJO 2014-2017?

– Ni estas en procezo krei novan laborplanon, kaj parto de la transiro al la sekva laborplano estas prikonsideri la nunan, kion ni faros komitatliste.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2017-08-17 11:13

Dankon por la ligo al la laborrezulto de la IJK-a komisiono UEA-TEJO. Tio estas tre komforta.

Roland Schnell
2017-08-17 12:29
Respondo al  Sebastiano

Se temas pri la jena measgxo (https://groups.google.com/forum/#!topic/tejo-komitato/2cvnSqPe_lM), estas la provo en “diplomata” vortumado lingvo diri nenion.
Jen la listo kompleta por sekvi la diskuton.
https://groups.google.com/forum/#!forum/tejo-komitato
Estas lauxdinde, ke oni povas havi rigardon en la organizon.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-08-17 12:55

Antaŭ du-tri jaroj TEJO energie progresis ĉe diversaj gravaj internaciaj junularaj organizoj ricevinte tie ireprezentadon kaj funkciojn. Tio ŝajnis al mi bonega evoluo. Sed nun kun unu-jara mandato laŭ mi tiu evoluo komplete ĉesos kaj TEJO iĝos malgrava organizo sen kontinueco kaj konfido. Kvereloj kun UEA, neklaraj financoj, neklaraj funkcioj kaj profesiuloj kiuj devus garantii realigon de eventuale ricevitaj subvencioj, troviĝas komplete en kaoso. La novaj funkciuloj ne scias kion faris la antauaj. Tio signifas ke la financoj plene dependos de Maurelli kaj li povos manipuli pri TEJO lauplače.
Mi tre bedauras, ĉar mi kredis ke la fina sendependeco de TEJO estas paŝo al memstareco kaj renovigo de la Movado ĝenerale. TEJO nun faras grandan paŝon malantaŭen al neseriozeco kaj nekontinueco.

Johano
Johano
2017-08-17 22:55

TEJO estas la asocio de E-junularo kaj pro tio mi kiel oldulo ne komentos. Tamen mi gxojas ke TEJO funkcias plue.

Bruĉjo Kasini
2017-09-01 14:22

Ne estas entuta novaĵo la unujara mandato. En la pasinta jarmilo, kiam eĉ mi junis kaj estraranis en TEJO, la estrara kaj prezidanta mandatoj estis unu-jaraj, kio bone respondis al la problemo ke por junuloj la vivsituacio povas rapide modifiĝi.
Kiel ajn, gravas ke TEJO funkciu, kaj ke la junularo antaŭenpuŝu siajn ideojn, ĉefe en movado kia la Esperanta, kiu jam de la 15-jara Ludoviko krias al la mondo ke “tempo jam esta’ “.
Bruĉjo Kasini