Fantomoj hantas en la Jarlibro

La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.

Laŭ la reta Jarlibro de UEA Osmo Buller denove estas la ĝenerala direktoro de la asocio.

La vero kompreneble estas, ke la multjara direktoro Osmo Buller emeritiĝis en majo 2016 kaj ne revenis al la Centra Oficejo. La misinformo pri lia posteno estas unu el multaj eraroj en la reta Jarlibro de UEA. Ĝuste tiu eraro ne aperis en la presita Jarlibro, sed ja multaj aliaj.

La ĝenerala direktoro de UEA restas Veronika Poór. Ŝi do respondecas pri la decido konfidi la redaktadon de la Jarlibro al nesperta volontulo kun tre mankohavaj scioj pri la movado, anstataŭ dungita oficisto, kiel oni faris en antaŭaj jaroj.

La papera Jarlibro de UEA estis liverita al la membroj meze de aŭgusto, kaj baldaŭ aperis amaso da plendoj pri diversspecaj fuŝoj en la enhavo. Ekzemple konkursaĵoj de la Belartaj Konkursoj laŭ la Jarlibro daŭre devas esti sendataj al la sekretario Michela Lipari, kiu forlasis tiun postenon pasintjare. Kiel prezidanto de la Akademio de Esperanto resurektis Christer Kiselman, kiu demisiis en decembro 2015, kiel Libera Folio tiam rakontis.

Malnovaj nomoj troveblas ankaŭ sub Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio: tie plu aperas Lucija Borčić (forpasinta en 2015) kaj Lina Gabrielli (forpasinta en 2016), kiuj kompreneble devis esti forigitaj. Lucija Borčić fakte estis forigita jam en la Jarlibro 2016, sed nun mirinde reviviĝis.

En la komitata diskutlisto de UEA komitatano Amri Wandel el Israelo, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj, miras, kial anstataŭ lia nomo aperas tiu de Fabrizio Pennacchietti, kiu jam antaŭ kvin jaroj forlasis la postenon de prezidanto. Kaj tiu ne estas la sola eraro kiun li tuj trovis:

– La redaktoro de Israela Esperantisto en la papera Jarlibro 2017 estas Doron Modan, eksiĝinta antaŭ dek jaroj. La ĉefdelegito de Israelo, Jehoshua Tilleman, cetere plendis, ke pluraj korektoj kiujn li ĝustatempe sendis al la CO ne aperas.

Komitatano Brian Moon listigas pliajn erarojn kaj faras drastan konkludon:

– La dissendita papera Jarlibro 2017 estas neuzebla kiel informfonto pri la nunaj UEA kaj Esperanto-movado. Ŝajnas, ke ĝi estas efektive misokazinta represo de malnova Jarlibro (do de iu jaro antaŭ 2016). Se tio konfirmiĝos, necesos postuli tutan represon de la Jarlibro 2017 kun la ĝustaj informoj – ja je enormaj kostoj ekster la buĝeto, sed tian fuŝon ne eblas lasi.

Libera Folio la 21-an de aŭgusto skribis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Veronika Poór, por peti klarigojn pri la afero kaj pri tio, kiel ili planas korekti la fuŝon. Ĝis nun neniu el ili respondis.

En la komitata diskutejo Veronika Poór klarigis, ke kiel la bazon de la papera Jarlibro oni ĉi-jare uzis retan datumaron, kiu devis esti plej ĝisdata – sed ĝi evidente ne estis. Por estonte eviti fuŝojn necesas pli da homfortoj, ŝi diras.

– Tial mi ŝatus instigi ĉiujn, por kiuj gravas la Jarlibro kaj havas provlegan sperton sin anonci por helpi pri la provlegado de la sekva Jarlibro.

Se konsideri, ke la kvanto de eraroj en la Jarlibro multobliĝis, kiam ĝin unuafoje redaktis volontulo anstataŭ dungita oficisto, la ideo peti helpon de pliaj volontuloj ne ŝajnas tute memklara. Antaŭaj redaktoroj de la Jarlibro, kiujn Libera Folio kontaktis, anstataŭe opinias ke la Jarlibro devus esti redaktata de sperta oficisto.

– Enŝalti komencanton anstataŭ homon bone orientiĝantan kaj konantan la Movadon, superas ĉiujn nivelojn de absurdo. La Jarlibro estas, tradicie, la plej zorge redaktita produkto de UEA kaj ties plej grava jara dokumento. Ĝi estas kaj dokumento kaj laborilo. Sekve ĝi devas esti tre ĝisdata kaj kiel eble plej senerara, diras eksa redaktoro Francisco Veuthey.

Alia iama redaktoro de la Jarlibro, Francisco Javier Moleón, opinias, ke UEA devus finfine decidi, kiujn servojn UEA volas doni al sia ŝrumpanta membraro, kaj poste asigni por tiuj celoj la necesajn rimedojn:

– UEA ne trompu sin mem: homoj volonte pagas kotizon por bonaj servoj. Se ili ne havas bonajn servojn, ili volonte malpagas. Ĉu la Jarlibro estas fundamenta servo de UEA? Se jes, ĉesu agi, kvazaŭ ĝin kapablus redakti kaj provlegi iu ajn en siaj liberaj horoj, kaj tasku al profesiuloj produkti ĝin. Se ne, bonvolu definitive forigi ĝin kaj ŝparu tempon, monon kaj – eble ne malpli grave – ĝeniĝojn de membroj kaj komitatanoj, kiel okazis ĉi-jare.

Ne estas bona ideo doni tian gravan taskon al volontulo, diras Francisco Javier Moleón:

– Ŝarĝi eĉ brilan volontulon per fundamentaj taskoj de fundamenta servo proksimas al senrespondeco. Nuntempe UEA – asocio pli ol 100 jarojn respektinde aĝa – ŝajnas blinde-palpe serĉi sian vojon en la mondo. Io putras en la ŝtato UEA.

Alia eksa oficisto kaj redaktoro de la Jarlibro, Roy McCoy, same opinias, kaj ĝenerale malentuziasmas pri la ideo uzi volontulojn por bazaj taskoj de la Centra Oficejo:

– Pri la ĝenerala volontula projekto de Veronika (kaj ankaŭ de la Estraro, ĉu ne?), mi povas diri ke ĝi estas eble kiel Zamenhof diris, pri aferoj kiuj komence ŝajnas bonaj en la teorio, sed kiuj poste montriĝas esti neoportunaj en la praktiko. Ioma sperto ja necesas por fari la Jarlibron.

Paweł Fischer-Kotowski redaktis la pasintjaran Jarlibron de UEA kiel dungita oficisto. En la diskutlisto UEA-membroj li daŭrigas la temon:

– Mi havas la impreson ke la intenco en la CO estas anstataŭgi profesiajn oficistojn per volontuloj. La avantaĝoj de tiu solvo estas nur ŝajnaj. Kaj, nature, oni ne povas kulpigi volontulojn pri la fuŝoj – la veran respondecon havas nur la dungitoj. En la kazo de la Jarlibro 2017 la plendoj ne direktiĝu al Roxane Romann, sed al la dungito, kiu decidis ke la taskon faru volontulo.

Roxane Romann, kiu redaktis la ĉi-jaran Jarlibron, estas volontulo de UEA kadre de la Eŭropa Volontula Servo (EVS), programo subvenciata de EU. Laŭ la reguloj de EVS tiaj volontuloj ne rajtas transpreni taskojn de dungitoj. Se montriĝus, ke UEA kaj TEJO ne observas la regulojn, la asocioj povas perdi la rajton uzi EVS-volontulojn.

Ĉar la Jarlibo en antaŭaj jaroj estis redaktita de dungitaj oficistoj, sed ĉi-jare de EVS-volontulo, ŝajnas ke UEA efektive malobservis la regulojn.

Libera Folio demandis al Mark Fettes kaj Veronika Poór, kion la asocio respondos, se EVS demandos al UEA, ĉu EVS-volontuloj estis aŭ estos uzataj por labortaskoj antaŭe faritaj de dungitoj. Ĝis nun neniu el ili reagis.

Noto de la redakcio: Pli frue en la artikolo estis skribite, ke Roxane Romann estas EVS-volontulo de TEJO, ĉar tia informo aperis en la retejo de TEJO. Tamen laŭ la eksa prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la informo en la retejo de TEJO estis erara, kaj Roxane Romann efektive estas EVS-volontulo de UEA. La redakto estis farita la 28-an de aŭgusto je 22.00 laŭ mezeŭropa horo.

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Martin Morris
Martin Morris
2017-08-28 11:37

Sendube aparte malkontentas la klubo en Londono (Britio) – alia viktimo – kies detaloj nun troviĝas sub Londono (Kanado). Vizitantoj al la brita ĉefurbo do tre bedaŭrige ne lernos pri la tiea klubo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-08-28 15:12
Respondo al  Martin Morris

Tio estas vere granda fuŝo!

Etuleto
Etuleto
2017-08-31 1:03
Respondo al  Martin Morris

Ĉu vere? Eble oni uzis la samajn regulojn kiel en Pasporta Servo 2017. Ankaŭ tie urboj saltas inter la landoj kaj preter la alfabetan ordon!

gapanto
gapanto
2017-08-28 13:08

“La vero kompreneble estas, ke la multjara direktoro Osmo Buller emeritiĝis en majo 2017 kaj ne revenis al la Centra Oficejo.”
Bruhaha! Tio estus la vero nur laŭ la Jartlibeca stilo. La efektiva vero estas, ke li emeritiĝis unu jaron antaŭe, en .2016.

Szilvási László
2017-08-28 14:28

La akuzo pri malrespekto de reguloj pri volontuloj estas troigo, kaj tre simple defendebla ĉe la akceptanta flanko. Laboro de dungitoj konsistas el tre multaj eroj, kaj senco de la akceptado de volontuloj por la akceptanta organizo estas ĝuste ilia dispartigo. Teorie volontuloj povus redakti ion ajn – eĉ la revuon Esperanto… 🙂 – demando nur estas, ĉu ĝi rezultas bonan solvon por la organizo?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-08-29 7:49
Respondo al  Szilvási László

Via rezonado ne estas prava. Institucio en Bjalistoko antaŭ kk. jaroj invitis EVS-volontulon kaj donis al li taskojn de maldungito. La Nacia Agentejo prave trovis tion malrespekto de la reguloj kaj senrajtigis la institucion inviti volontulojn; la argumentoj pri diversaj interpretoj kaj tasko-ĵongladoj ne estis akceptitaj. Do, oni ne rajtas al la volontulo doni tiujn taskojn, kiujn ĵus havis dungito. Mi scivolas ĉu UEA ne okazigas pliajn kontraŭkontraktajn misfarojn por siaj volontuloj.

Roberto
Roberto
2017-08-29 20:10

Leĝoj malsamas de lando al lando. En Brazilo, iu ajn voluntulo povas rezigni voluntarecon kaj plendi salajrojn egalan al dungito ĝis 5 jaroj post la farita laboro. Sekve, oni preskaŭ ne uzas voluntulojn krom en la straro mem.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-08-31 20:09
Respondo al  Roberto

Ni parolas pri konkreta programo de Eŭropa Unio: Eŭropa Volontula Servo. Ĝi havas nur unu regularon.

Roberto
Roberto
2017-08-29 20:11

“estraro mem”… pardonu la erareton

Roland Schnell
2017-08-30 10:07
Respondo al  Szilvási László

Supozeble la anonima gasto “Sola Malsamideano” volas diri, ke oni ne publike parulo pri la problemoj. Tio sinteno estas ofta kaj eble la kaŭzo de la nunaj problemoj. Honesta diskuto ne povis okazis, ĉar la respondeculoj neniam liveris la verajn faktojn sed fanfaronis pri fikciaj sukcesoj. Komitaton de UEA petis min ne mencii problemojn de Esperanto kaj de Esperanto organizoj en nacia lingvo. La brila bildo restu nemakulita.

Niaj kolegoj el eks-socialismaj landoj bone konas ĉi tiun sintenon. Ĝis la fino la estroj de la partioj prezentis sian fortan konvinkon, ke ĉio estas en ordo kaj provis kontroli kritikon. Kiritiko devus estis “konstruema” kaj prefere okazu en malgranda rondo. Samtempe la ekonomia bazo vaporiĝis. Eventualaj paraleloj al UEA estas komprenebel tute hazardaj. Ĉiuj rifuzus esti en iu rilato kun fia komunismo. Ili estas demokratoj kaj defendas la homajn rajtojn ĝis morto. La ekologion iomete malpli …..

Sola Malsamideano
2017-09-27 21:12
Respondo al  Roland Schnell

Vi Pravas. Mi devas sxangxi mian diron. Estas pli bona por la neembarasado ke kio okazas en esperantujo tio restas en esperantujo.

Marc Bavant
Marc Bavant
2017-08-28 15:04

Mi same rimarkis, ke mi ne plu apartenas al AdE en 2017. Ba, la eraro ne estas tro grava por mi, sed aliaj eraroj estas multe pli gravaj. Oni povas prave malkontenti, ke ne okazis kontrolo (kaj la solvo ne kuŝas en alvoko al provlegantoj).

Jens Stengaard Larsen
2017-08-28 18:10

La Jarlibro devus esti pli-malpli aŭtomate produktebla el la ĉiam aktualaj publike alireblaj informoj de la UEA-datumbazo. Ĉu iu povas klarigi al mi kial oni ankoraŭ ĝisdatigas aparte la JL kaj la datumbazon?

dennis keefe
dennis keefe
2017-08-29 17:47

Jes ja, Jens. Provi samtempe permane ĝisdatigi du informejojn (datumbazoj, listoj, tabeloj, ktp.) nur kreas erarojn ege malfacile korekteblaj poste. Kiam mi laboris ĉe IBM jam antaŭ 40 jaroj, ĉiuj jam konis kaj aplikadis tiun principon: ke estu nur unu datumbazo el kiu oni poste eltiras ĉiujn dokumentojn, raportojn, tabelojn, ordigitajn listojn kaj en la kazo de UEA, Jarlibron. Koncepti, krei kaj nutri datumbazon estas granda, neglata, pena kaj eĉ tikla tasko; krei poste ĉiajn kromdokumentojn kutime estas relative facile kaj donas seneraran rezulton se la datumbazo bonas. Mi esperas, ke ĉiuj ĉe UEA kaj ties Centra Oficejo legos kaj memoros vian komenton.

Roberto
Roberto
2017-08-29 19:31
Respondo al  dennis keefe

Jes ja jen.

Rafael
2017-08-28 21:39

Errare humanum est… ?

Francisco Javier Moleón
2017-08-28 22:49
Respondo al  Rafael

… perseverare diabolicum.

Valdas Banaitis
Valdas Banaitis
2017-08-28 23:10

Ne tiom gravas la nomoj kaj postenoj, kiom la faroj, eĉ nur diroj, komunikado, ĉar ili mankas pli ol iam. Ekzemple Fabrizio Pennacchietti – kion li diris pri Lucien Tesniere kaj liaj elementoj de struktura sintakso? Kie trovi tion, kio finfine rivelus la mekanismon de Esperanto, laŭ Zamenhof tute fremdan por eŭropanoj Por nefortimigi la publikon estis surmetita netuŝebla iluzia masko 16-regula, kiel okulŝirmiloj, nelasantaj trakompreni la funkciadon de la plej facila lingvo.

Svetlana
Svetlana
2017-08-29 10:19
Respondo al  Valdas Banaitis

Kio koncernas Rusion kaj informojn pri nia landa organizo, mi trovis ch.5 gravajn malghustajhojn.

Vladimir Putin
2017-09-04 12:56
Respondo al  Svetlana

ne mensogu. en Rusio ne ekzistas malĝustaĵoj.

Sebastiano
Sebastiano
2017-08-29 1:58

“Libera Folio la 21-an de aŭgusto skribis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Veronika Poór, por peti klarigojn pri la afero kaj pri tio, kiel ili planas korekti la fuŝon. Ĝis nun neniu el ili respondis.”

Ili hontu.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2017-08-29 7:58

Gratulon al ĜenDikt! La listo de ŝiaj elstaraj atingoj ĉiun tagon iĝas pli kaj pli longa.
(kompreneble ne ŝi kulpas pri la fuŝoj, sed senspertaj volontuloj, malobeemaj dungitoj, la tekniko, la nederlanda laborleĝo, la komitato kaj La Potenca Senkorpa Mistero)

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-08-29 9:45

Ne nepras direkti la atakojn ĉefe kontraŭ unu individuo (ĝendir). Mi ne dubas, ke la ĝenerala direktoro povas kulpi aŭ (nerekte) respondeci pri misoj. Sed “povas -i” ne nepre estas “-as”. Laŭ mia scio, ŝian eblan netaŭgon distrumpetas (nur?) Mandirola – certe tre laŭte kaj tra multnombraj kanaloj, sed tio ne nepre igas la diraĵojn veraj.

La estraro devus rekonsideri sian misan strategion igi el la CO kaj UEA volontulan organizon. Certe amasa volontuligo ne estas la kaŭzo de ĉiuj problemoj – sed bele kontribuas.

Membro
Membro
2017-08-29 10:36

“ŝian eblan netaŭgon distrumpetas (nur?) Mandirola” – ĉu?

1. Fuŝa eldono de Jarlibro 2017, kiu fakte estas nur rezulto de pli grava malkompetento:
2. Maltaŭga distribuado de taskoj: volontuloj ricevas taskojn, kiujn ili ne povas plenumi, ĉar ili venas por spertiĝi kaj ne por kontribui per sperto, kiu estas bezonata por realigi la taskon
3. Konflikto kun TEJO (iom priskribita en Libera Folio)
4. Disfalo de la teamo konstruanta novan retejon de UEA: demisio de ties du membroj (pri tio ŝajne LibFol ankoraŭ ne skribis, sed legeblis en aliaj forumoj)
5. Demisio de oficisto en CO (ankaŭ pri tio LibFol jam publikigis artikolon) kaj ĝenerle etoso en la CO (pri kiu bone scias tiuj, kiuj estas proksime de la oficejo)

Jen kelkaj aferoj okazintaj ene de lasta jarduono. La listo ne estas kompleta, ĉar ne pri ĉio oni rajtas publike skribi. Sendube ĝi ankoraŭ pligrandiĝos, ĉar malfermitaj konfliktokampoj abundas.

Roland Schnell
2017-08-29 15:37
Respondo al  Membro

“4. Disfalo de la teamo konstruanta novan retejon de UEA” – Interese! Eble iu povas indiki la forumojn, kie oni diskutas tion. Tamen, mi neniam oni rearangxas la retejon antaux la rearangxo de la organizo laux la sxangxantaj bezonoj. Maltauxga strategio ne efikas per modernigita retejo.

Roland Schnell
2017-08-29 15:39
Respondo al  Roland Schnell

Mi iomete fusxsis. Mi volis skribi:
Tamen, mi neniam kredis, ke suficxas, se oni rearangxas la retejon antaux la rearangxo de la organizo laux la sxangxantaj bezonoj. Maltauxga strategio ne efikas per modernigita retejo.

T. Z.
T. Z.
2017-08-29 13:11

Voĉoj pri la netaŭgeco de tiu persono aperis jam antaŭ ŝia elektiĝo. Cetere, ŝi mem en unu el la intervjuoj konfesis, ke ŝi ne estis la plej bona el la kandidatoj.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-08-29 14:07

La estraro respondecas pri la dungado (kaj maldungado) de la ĝenerala direktoro, kaj pri la funkciado de la asocio.

Kaj la komitato respondecas pri la elekto (kaj malelekto) de la estraro.

gapanto
gapanto
2017-08-29 12:18

Se mi estantus membro, mi eksiĝintus el UEA pro la amaso da musoj kaj fiŝoj (misoj kaj fuŝoj) kiuj lastatempe plagas ĝin. Sed nun mi povas nur rezervi fotelon en la unua sidvico por komforte, kun pufmaiza skatolo enmane spekti pluan klaŭnadon.

letruca
letruca
2017-08-29 20:18

Mi ricevis la JL, kiel ĉiu jare, plaĉis al mi la antaŭparolo de M.R. Spanò, kiu bone raportas la datrevenon de la forpaso de L. L. Zamenhof; male , surprizis al mi la titolo de ĉi kritikartikolo de LF, laŭ mia opinio iom flanke de la deviga, natura kaj rigora stilo de ĉi medio. Tralegante ĝin oni rimarkas , ke la eraroj ne estas tiom nombraj nek tiom gravaj; la kritiko estas, sendube, sana por la plibonigo de JL.

Jorgos
Jorgos
2017-08-30 0:24

Laŭ mi kaj J.-L. kaj P.S. povus aperi nur ĉiun duan jaron en …januaro por havi utilajn informojn en tuta plena jaro kaj unu posta (kun nur rete freŝigitaj informoj) sed tamen pli bone 12 monatojn de jaro “J” kun rilataj informoj kaj 12 monatoj de jaro “J+1” anstataŭ nune 4 restantaj monatoj de jaro “J” plus 8 monatoj de jaro “J+1”.

Sola Malsamideano
2017-08-30 2:32

denove, estas bone ke tio, kio okazas en la domo de esperantujo okazas inter muroj