La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.
Aŭtoro: Redakcio
Monkolekto de TEJO sukcesis duone
En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.
Formi unuecon en diverseco
En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.
Nova takso: 60.000 parolas Esperanton
Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.
Membroj provas savi la retejon Ipernity
La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin
La revuo de UEA havos du redaktorojn
Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.
TEJO gratulis partianon de Berlusconi
La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”
Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la "mirindaj frenezuloj de UEA" petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]
Forpasis Zbigniew Galor
Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.
”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn
Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.