Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006

2006

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-30 11:40
Artikoloj publikigitaj dum 2006
Publika listo de denaskuloj kaŭzas disputon de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-09 19:57
Fine de septembro Ulrich Matthias, germana esperantisto kaj patro de 4-jara denaskulino, publikigis en Vikipedio liston de denaskaj esperantistoj. Laŭ li, tia listo utilas interalie por fari iom fidindan takson pri la nombro de denaskaj esperantistoj en la mondo. La publikigo de la nomoj tuj elvokis akrajn reagojn inter la gepatroj de la infanoj. "Se la listo restas en la reto kaj tie troviĝas nomoj kaj naskiĝjaroj de infanoj, sen permeso de la koncernaj gepatroj, tio fariĝas grava fonto de malakordo inter la gepatroj de denaskuloj", opiniis Jouko Lindstedt. Post la diskuto, multaj nomoj estis parte anonimigitaj aŭ tute forigitaj el la listo. Krome iu aperigis en la listo la nomojn Donald Duck, Druido Miraklomiks kaj Zozo Reguldeksep, supozeble por montri, kiel facile estas misuzi la redaktan liberecon de Vikipedio. Fine la listo estis komplete forigita el Vikipedio, sed reaperis en alia loko, tamen sen familiaj nomoj.
Ĝangalo fermiĝos jarŝanĝe? de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-22 22:41
Ĝangalo, unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj retejoj, fermiĝos jarŝanĝe, se ne troviĝos aĉetanto por ĝi. La kunlaborantoj de la retejo estas jam maldungitaj. Flávio Rebello, la redaktoro de Ĝangalo, anoncis ke li nun koncentriĝos al sia televida projekto ITV, por kiu li bezonas pli da mono. Li tial ne volas senpage transdoni la retejon, sed esperas ke iu pretos pagi kontentigan prezon por ĝi. Ĉar Ĝangalo estas malprofita, tamen ne ŝajnas kredeble, ke troviĝos tia aĉetemulo. Laŭ Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA, la eventuala malapero de Ĝangalo ne tro gravos. "Informaj projektoj utilas, dum ili evoluas. Ĝangalo lastatempe ne evoluis, sed nur serĉis kiel fari profitdonaj la iamajn atingojn."
Nobel-kandidato: ĉu serioze? de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-08 16:22
Dum la UK en Florenco okazis publika kunsido de membroj de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) kun ĉeesto de kongresanoj. Oni menciis la malbonan sanstaton de William Auld kaj la eblon ekpensi pri aliaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio. Diversaj nomoj aŭdiĝis, ĝis homo el la publiko proponis tiun de Abel Montagut, aŭtoro de "Poemo de Utnoa". Sciiĝinte, ke la eventuala nova kandidato povus esti ano de la ibera grupo sed ne konante ties nomon, Gonçalo Neves verkis spritan tekston kiu, ĉu hazarde?, trafis la solvon de la enigmo.
Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 16:28
La Akademio de Esperanto nun diskutas pri la oficialigo de 209 vortoj jam delonge uzataj. Oficialigotaj estas interalie la neesperantaj literoj x kaj y, aŭ almenaŭ iliaj nomoj. Pri la listo de vortoj aprobotaj en la Naŭa Oficiala Aldono al la Fundamenta vortaro jam voĉdonis la sekcio pri la ĝenerala vortaro, kaj ĉiuj 209 vortoj estis aprobitaj de granda majoritato. Antaŭ ol la vortoj ricevos oficialan statuson necesos ankoraŭ tut-akademia voĉdonado. Unuafoje la novaj oficialaj vortoj estos difinataj nur en Esperanto, sen aldono de nacilingvaj tradukoj. Du akademianoj kontraŭis la oficialigon de la vortoj "ideologio" kaj "eŭfemismo", dum nur unu kontraŭis la oficialigon de "majusklo".
Mortis la bonzo, restu la bardo de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:54
Gonçalo Neves de multaj jaroj estas fervora kaj senĉesa leganto de la poemoj de William Auld. Ne nur lia majstroverko, "La infana raso", sed ankaŭ liaj postaj poemaroj pruvas, ke Auld estis genia artisto, skribas Neves. Pri aliaj facetoj de Auld Gonçalo Neves ne havas same favoran opinion. "Auld poiome fariĝis ikono de la movado. Li mem nek prajmis nek nutris tiun disvolviĝon, sed li akceptis ĝin pasive. Ne pro vanto aŭ aroganto – li ja estis homo tre honesta, modesta kaj sincera – sed pro naivo kaj troa bonvolo, precipe dum la lastaj jaroj, kiam la diversaj partioj kaj skoletoj de la movado komencis uzi lian figuron kiel allogilon por siaj demagogiaj celoj kaj politikaj manovroj", skribas Gonçalo Neves en sia kuraĝa, trafa, kaj iom polemika artikolo pri Auld.
HeKo: "Publika konfeso pri kalumnia kampanjo" de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-13 13:54
Laŭ la retagentejo "Heroldo Komunikas", la artikolo de Gonçalo Neves estas "publika konfeso pri kulpo", kaj "pruvo" pri la identeco de la aŭtoro de "La Manto". Laŭ sia kutimo, la retagentejo de la Civito evitas mencii Liberan Folion kiel fonton. Anstataŭe la komuniko asertas, ke la artikolo de Gonçalo Neves aperis "diversloke en la reto". Tio tamen ne veras. La artikolo premiere aperis en Libera Folio, kaj nur iam novembre aperos en kelkaj paperaj bultenoj.
Sonas plu la tondra teksto de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-13 23:30
"Dum ni surogatis, William Auld kreis, kreadis. Ne nur literaturon, sed pli: komunumon, en multaj manieroj rektaj kaj malrektaj. Multas la atestoj pri lia helpemo, societemo, instruivo, senmoŝteca aŭtoritato. Rekte, mi havis bonŝancon sperti lin nur unu fojon, en Roterdama vespero, kiu kun viskio rapide fariĝis nokto… ", skribas István Ertl pri William Auld.
Poeto ĉe marĉando kun Anubo de Redakcio — Laste modifita: 2008-01-26 12:32
Mao Zifu estas la plej fruktodona kaj promesplena esperantlingva poeto de la nova jarcento, opinias nia recenzanto. Post longa atendo finfine aperis "Kantoj de Anteo", granda verko kiu fakte konsistas el kvar poemaroj kaj kunigas ĉiujn ĝisnunajn poemojn de Mao Zifu. Centra punkto en la biografio de Mao Zifu estas la jaro 1985, kiam li estis paralizita post akcidento. "Samkiel tagon post tago Sizifo renkontas novan puŝotan rokon, tiel Mao ĉiumatene vekiĝas en paralizitaj korpo kaj ĉambro. Tamen, kial ne Sizifo – sed ja Anteo?" demandas - kaj respondas - Jorge Camacho.
Poeto Mao Zifu: la neniam venkebla venkito de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:14
Parolado de Miguel Fernández, farita la kvinan de aŭgusto 1998, kadre de la UK en Montpeliero. La parolado poste iĝis antaŭparolo al la poemaro "Kantoj de Anteo".
kantojdeanteo.jpg de zope — Laste modifita: 2006-10-14 12:17
kantojdeanteo2.jpg de zope — Laste modifita: 2006-10-14 12:22
hazarda renkontiĝo de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:27
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)
ombro de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:30
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)
Mao Zifu pri si mem de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:37
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu
tiam de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:39
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)
trans pomoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-14 12:42
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)
La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 22:26
La sola sendependa beletra revuo en Esperanto, Fonto, ĉesigos sian aperadon ekde la venonta jarŝanĝo. Tion anoncis ĝia brazila eldonanto Gersi Alfredo Bays al kelkaj aŭtoroj de la revuo. Laŭ li, la decido estos publike diskonigita en la lastaj ĉi-jaraj numeroj de Fonto. El la reta katalogo de UEA Fonto jam estis forigita. Fonto principe aperas monate, sed ĝis nun ĉi-jare aperis nur ses numeroj. La eldonisto ne deziris publike komenti sian decidon interrompi la eldonadon, sed li esperas, ke la interrompo daŭros nur dum la jaro 2007. Ne klaras, je kia pliboniĝo de la situacio li esperas dum la venonta jaro. Laŭ Osmo Buller la ĉesigo de Fonto postulos pli seriozan atenton de UEA ol la problemoj de Ĝangalo.
Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo? de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-16 17:53
Johan Kitti kaj Ellen-Sara Bæhr gajnis la ĉefan premion en "Liet-Lavlut", la tuteŭropa festivalo de kantoj en minoritataj lingvoj. La festivalo nun okazis la kvaran fojon, kaj jam la trian fojon gajnis kanto en la samea. Unu fojon gajnis kanto en la kataluna. Ne maleblas, ke ankaŭ kanto en Esperanto povus partopreni, diras la kunordiginto de la ĉi-jara konkurso.
Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 22:27
En sia kunsido, komencita vendrede la 13-an de oktobro, la estraro de TEJO elektis novan redaktoron de sia oficiala gazeto kaj akceptis novan TEJO-volontulon, kiu ekdeĵoros en la Centra Oficejo. La nova redaktoro de "TEJO tutmonde" aktivas ankaŭ por la drogo kanabo.
Marcos Cramer de zope — Laste modifita: 2006-10-17 22:22
Buller gajnis en fabelkonkurso de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 21:21
La nomo de la ĉefpremiito de la ĉi-jara fabelkonkurso en Taivalkoski (norda Finnlando) estas Buller. Antaŭ du jaroj en la esperantlingva konkurso estis premiita iu MacGill. Tamen en ambaŭ kazoj ne temas pri tiuj portantoj de la koncernaj nomoj, kiuj estas plej konataj en Esperantujo. La ĉi-jara gajninto nomiĝas Pinja Buller, kaj krom la ĉefa premio ŝi gajnis la kategorion de finnlingvaj fabeloj, verkitaj de infanoj en la aĝo de 6-8 jaroj. La premion "Fabelo internacia", donatan al la plej elstara esperantlingva fabelo, ĉi-jare gajnis grupo de infanoj en Hungario, Francio kaj Germanio.
Bloguloj festos Esperanto-tagon de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-02 08:41
Steven Brewer, unu el la aktivuloj de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko, starigis kampanjon por ke la 15-an de decembro 2006 aperu laŭeble multaj dulingvaj artikoloj pri lingvaj problemoj en retaj taglibroj. Li ricevis multajn favorajn reagojn de neesperantistoj, kiuj pretas partopreni, aperigi esperantlingvan tradukon de sia blogo en la koncerna tago, aŭ eĉ mem lerni Esperanton ĝis la 15-a de decembro. Inter esperantistoj la reago laŭ li ial estis malpli entuziasma. "La plej surpriza respondo estas la malintereso kaj miskompreno flanke de diversaj Esperantlingvaj blogistoj. Kelkaj respondis al mi tuj, ke ili ne blogas pri Esperanto, sen eĉ kompreni ke la projekto tute ne celas tion", li diras. Libera Folio intervjuis la iniciatinton.
Steven Brewer de zope — Laste modifita: 2006-10-22 22:54
Steven Brewer
Esperanto-redakcio de Pola Radio petas urĝan helpon de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-02 14:06
La nova estraro de la Pola Radio faris principan decidon nuligi la esperantlingvajn elsendojn. Lige kun tio, la estro de la Esperanto-redakcio, Barbara Pietrzak, rete dissendis alvokon al kelkaj aŭskultantoj de la programo. Ni publikigas la kompletan leteron.
Pola Radio eksilentos en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 22:26
La Esperanto-redakcio de la Pola Radio kredeble estos nuligita en la baldaŭa estonteco. Fine de oktobro la nova estraro de la Pola Radio publikigis sian principan decidon pri la nuligo. Anstataŭ Esperanto, la estraro volas investi pli da mono en elsendojn en la belorusa kaj ukraina lingvoj. La nova estraro volas efektivigi ŝanĝojn rapide, kaj la laborantoj de la radio havas nur kelkajn tagojn por doni siajn komentojn pri la nova plano. La fina decido pri la ŝanĝoj ŝajne estos farita de la pola ministerio de eksterlandaj aferoj. Laŭ Osmo Buller, UEA oficiale turnos sin al polaj instancoj por subteni la daŭrigon de la elsendoj. Por eĉ iomete influi la decidon, esperantistoj bezonus gravajn aliancanojn en la pola socio kaj registaro, opinias Andrej Grigorjevskij, antaŭa estrarano de UEA pri informado. Laŭ la pola sociologo Zbigniew Galor, la afero jam estas perdita, ĉar la nuligo sekvas la ĝeneralan linion de la nova estro de la Pola Radio.
La retejo de Pola Radio en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-11 14:22
La regulaj esperantlingvaj elsendoj de la Pola Radio estis komencitaj en 1959. En novembro 2006 estis farita principa decido pri la fermo de la Esperanto-Redakcio. Post protestoj la estraro de Pola Radio decidis daŭrigi la elsendojn tra interreto. Ankaŭ la malnova esperantlingva retejo de Pola Radio estis likvidita. Poste estis kreita ĉi tiu nova retejo kun nova adreso.
pietrzak.jpg de zope — Laste modifita: 2006-11-02 11:07
Barbara Pietrzak
galor.jpg de zope — Laste modifita: 2006-11-02 11:08
Zbigniew Galor
czabanski.jpg de zope — Laste modifita: 2006-11-02 12:12
Krzysztof Czabanski
UEA prepariĝas por elekto de nova estraro de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 13:18
Per oficiala alvoko pri kandidatoj por la elekto de komitatanoj B, en la novembra numero de la revuo Esperanto, komenciĝis la renovigo de la gvidorganoj de UEA por la trijara oficperiodo 2007-2010. La procezo kulminos en la Jokohama UK per la elekto de la Estraro de UEA fare de la nova Komitato.
Miloj da rusoj legas Esperanto-novaĵojn de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-08 07:20
La ruslingva retejo Esperanto novosti estas kredeble la plej sukcesa nacilingva novaĵservo pri Esperanto. La retejo estas regule legata de centoj da homoj ĉiutage, kaj la reta dissendo havas pli ol 5.000 abonantojn. La ruslingva novaĵservo estis fondita en 1999, kaj dum la lastaj kvin jaroj ĝin prizorgas Slavik Ivanov. La celo de la servo laŭ li ne estas ĉefe igi homojn lerni Esperanton, sed unuavice altiri atenton al lingvaj problemoj ĝenerale. Por alilandaj esperantistoj, kiuj volus fondi similan servon en sia nacia lingvo, Slavik Ivanov donas gravan konsilon: "Plej unue decidu, por kiu vi skribos. Ĉu por duonesperantistoj, kiuj preferas legi nacilingve (ankaŭ nobla tasko fakte), ĉu por jamaj interesiĝantoj pri Esperanto, ĉu ankoraŭ por iuj. Havi specialan celgrupon en la kapo devas multe helpi al la projekto."
enovosti de zope — Laste modifita: 2006-11-04 22:30
Esperanto-novosti
Esperanto novosti de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 15:45
La ruslingva retejo Esperanto novosti estas kredeble la plej sukcesa nacilingva novaĵservo pri Esperanto. La retejo estas regule legata de centoj da homoj ĉiutage, kaj la reta dissendo havas pli ol 5.000 abonantojn. La ruslingva novaĵservo estis fondita en 1999, kaj dum la lastaj kvin jaroj ĝin prizorgas Slavik Ivanov.
Mi trovis mian vilaĝon en du Vikipedioj! de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 22:40
Vikipedio, kvanto, kvalito kaj prestiĝo. Tiuj estas la temoj de nia aŭtoro Toño del Barrio, multjara aktiva vikipediisto. Li konstatas, ke ne nur en la esperantlingva Vikipedio, sed ankaŭ en nacilingvaj Vikipedioj interbatalas du kontraŭaj tendaroj de aktivuloj. Iuj volas laŭeble pliigi la kvanton de artikoloj por altigi la prestiĝon de sia Vikipedio, dum aliaj volas limigi la kvanton kaj koncentriĝi je kvalita kontrolo, same por altigi la prestiĝon de la verko. Toño del Barrio atentigas, ke la esperantlingva Vikipedio enhavas multajn valoregajn artikolojn, sed samtempe enestas multe da rubaĵoj, kies ekzisto malutilas al la tuta projekto. Tial li proponas kvinpunktan programon por la enmovada prestiĝigo de Vikipedio, kaj alvokas "kabeintajn" vikipediistojn realiĝi al la projekto.
[...] de zope — Laste modifita: 2006-11-05 18:13
ITV paneas sed esperas baldaŭ reveni de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-05 22:32
De pluraj semajnoj ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido, kaj neniuj informoj pri la paneo aperas en la retejo de ITV. Multaj jam eksuspektis, ke la tuta projekto paneis, sed laŭ la direktoro de ITV, Flávio Rebello, temas pri portempa teknika problemo, kiu espereble estos forigita jam la 8-an de novembro.
Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-22 21:48
Rusa traduko de la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" baldaŭ aperos en Moskvo. La verko de Mikaelo Bronŝtejn estis la plej furora originala esperantlingva romano de la jaro 2004. Plej multajn ekzemplerojn oni vendis en Rusio kaj Francio, kie la aŭtoro faris prezentadojn de la libro en Esperanto-kluboj.
Politiko kaj personaj ambicioj en UEA de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-11 10:21
Kiuj sovetianoj povis membriĝi en Universala Esperanto-Asocio, kaj kiel? Ĉu judoj povis esti delegitoj de UEA en Germanio dum la regado de Hitler? Kiel la Asocio akceptis la germanojn post la Dua Mondomilito? Kion oni opiniu pri la altaj membronombroj en orient-eŭropaj landaj asocioj de UEA dum la malvarma milito? Tio estas nur kelkaj el la demandoj, kiujn en sia freŝa disertaĵo provas respondi Ziko van Dijk (Sikosek). La disertaĵo temas pri la politika historio de UEA kaj montras, ke efektive la monda politiko kaj politikaj cirkonstancoj en unuopaj landoj influis la agadon de UEA. Samtempe la aŭtoro konstatas, ke multfoje ambiciaj movadanoj uzis politikon kiel kamuflon por antaŭenigi proprajn interesojn. Ni petis la aŭtoron rakonti pri sia verko.
disertajho de zope — Laste modifita: 2006-11-08 07:36
Die neutrale Sprache
Corsetti pretas minaci Pollandon de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-09 10:01
Universala Esperanto-Asocio kontaktis la polan ministron pri eksterlandaj aferoj kaj pledis por la daŭrigo de elsendoj en Esperanto. UEA krome instigas individuajn esperantistojn skribi al ambasadoj de Pollando. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, minaco ne aranĝi la jubilean Universalan Kongreson 2009 en Pollando estos uzata en la intertraktadoj.
Anna Fotyga de zope — Laste modifita: 2006-11-08 21:54
Pola ministro de eksterlandaj aferoj.
"Ni devas defendi la jam fositajn sulkojn" de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-13 22:47
Laŭ Roman Dobrzyński, honora membro de UEA kaj konata pola ĵurnalisto, la nuna plano nuligi la esperantlingvajn elsendojn de la Pola Radio grandparte estas rezulto de la politiko de la nun reganta partio. Tamen influas ankaŭ personaj preferoj de novaj radi-estroj. Frapa ekzemplo de tio estas, ke dum la unua duono de la nuna jaro, la Esperanto-redakcio ricevis pli ol 1.800 leterojn de aŭskultantoj, dum la beloruslingva redakcio ricevis nur 56 leterojn, kaj la ukrain-lingva nur 10. Tamen la Esperantlingvan redakcion, kiu havas nur du plentempajn dungitojn, oni planas tute malfondi, dum la belorus- kaj ukrainlingvajn oni volas plifortigi. Laŭ li necesas koni la fonon de la afero por funde pripensi, kiujn argumentojn uzi kaj al kiuj personoj sin turni. Unu el la argumentoj laŭ li estu la planata jubilea kongreso en 2009. "Ne sufiĉas fosi nian sulkon, ni devas defendi la aliajn jam fositajn", li konkludas.
Francio protestas kontraŭ jubilea emblemo de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-20 12:01
Multlingva emblemo ne povas simboli eŭropan unuecon. Tion opinias la franca registaro, kiu esprimis oficialan proteston pri la ĵus elektita emblemo de la kvindekjara jubileo de la Eŭropa Unio. La emblemo de la jubilea jaro estis elektita post publika konkurso, al kiu estis senditaj proksimume 1.700 proponoj. La gajnintan konkursaĵon fasonis Szymon Skrzypczak el Pollando, kaj ĝi enhavas la anglajn vortojn "Tögethér since 1957", "Kune ekde 1957", kun nenormaj supersignoj kiuj supozeble simbolu diversecon. La supersignoj de la angla versio poste estis forigitaj, kaj la emblemo ricevis grafikan formon en ĉiuj nunaj kaj baldaŭaj oficialaj lingvoj de EU. Ni kreis aldone esperantan version.
eulogobildo de zope — Laste modifita: 2006-11-13 23:05
Margot Wallström prezentas la novan jubilean emblemon de EU.
Ĵurnalisto ĉe la Pola Radio maldungita de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-18 13:27
Marde la 14-an de novembro Wojciech Usakiewicz, ĵurnalisto ĉe la Esperanto-redakcio de Pola Radio, ricevis informon ke li estos maldungita. La maldunga letero referencis al decido pri malfondo de la Esperanto-redakcio. Ankaŭ la oficiala dokumento pri la malfondo de la redakcio estis voĉlegita al li, sed malgraŭ lia peto oni ne donis ĝin al li en skriba formo, ĉar "temas pri interna dokumento de la radio". Tiun decidon la estraro de la Pola Radio laŭ la maldunga dokumento faris jam la 26-an de oktobro. Ĝis nun la decido pri la malfondo ne estis oficiale konigita al la ĵurnalistoj de la Esperanto-redakcio.
Wojtek Usakiewicz de zope — Laste modifita: 2006-11-15 18:58
Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-19 21:44
La 15-an de novembro oni festas la kvinjariĝon de Vikipedio en Esperanto. Por soleni ĝin estis lanĉita nova reta projekto, kiu laŭ ĝiaj aktivuloj eble povos iĝi same grava por la Esperanto-movado. La retejo Eklaboru.com estas la unua reta laborperejo en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas taŭgajn taskojn, povas tie afiŝi informojn pri siaj kapabloj kaj deziroj, dum esperantistaj organizaĵoj kaj unuopuloj povas diskonigi novajn postenojn kaj farendaĵojn. En la unua tago de funkciado, en Eklaboru.com estis proponataj kvar postenoj: programisto, tradukanto, redaktoro por la novaĵletero de TEJO, kaj respondeculo pri la eksteraj rilatoj de Pasporta Servo.
Chuck Smith nova de zope — Laste modifita: 2006-11-15 22:37
Silfer proponas sin mem por Nobel-premio de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-18 12:10
Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, volas doni al si mem la Nobel-premion pri literaturo. Tion anoncas la Esperanta Civito en sia retejo. Laŭ la Esperanta PEN-centro, Valerio Ari povus ricevi la premion interalie kiel dramaturgo. La drama verkaro de Valerio Ari tamen estas tre limigita. Nur unu tute mallonga teatraĵo entute estis eldonita kiel aparta presaĵo, la 24-paĝa broŝuro "Doktoro Rosales", aperinta en 1973. Krom lin, la Civita retejo opinias taŭgaj kandidatoj por la literatura Nobel-premio la sekvajn aŭtorojn: Marjorie Boulton, Spomenka Štimec, Miguel Fernández kaj István Nemere. En sia artikolo pri la temo Jorge Camacho konstatas, ke la Esperanta PEN-centro efektive estas fermita klubo de amikoj de Valerio Ari (Silfer). La sinpropono por la Nobel-premio laŭ Camacho ne povas esti konsiderata serioze. "Nur persono blinde nekonscia pri sia literatura mediokreco povas aŭdaci tiel absolute ridindan sinmaskigon", li skribas.
EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-20 11:42
Merkrede la 15-an de novembro la Eŭropa Parlamento malaprobis preskaŭ ĉiujn konkretajn proponojn, prezentitajn en speciala raporto pri multlingveco. La parlamento malaprobis interalie la fondon de aparta oficiala instanco por subteni lingvajn rajtojn kaj la ellaboradon de eŭrop-uniaj plano kaj leĝaro pri kolektivaj lingvaj rajtoj. Tial ankoraŭ ne tute klaras, kiajn konkretajn paŝojn entreprenu la baldaŭ ekoficonta rumana ano de la Eŭropa Komisiono, Leonard Orban. Unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kies sola respondeco laŭ la nunaj intencoj estos lingva diverseco. Tamen la plej multaj prijuĝantoj opinias, ke temas ne pri pligraviĝo de multlingveco, sed pri vangofrapo al Rumanio.
Leonard Orban de zope — Laste modifita: 2006-11-18 13:15
Bernat Joan de zope — Laste modifita: 2006-11-18 13:24
Vidal-Quadras de zope — Laste modifita: 2006-11-18 13:24
La problemoj de ITV daŭras de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-23 21:47
De pli ol monato ne plu videblas la elsendoj de Internacia Televido. Laŭ Flávio Rebello, la direktoro de ITV, temas pri konflikto kun la entrepreno, kiu prizorgas la elsendofluon. Laŭ li, la firmao "ne korekte agis", kaj ITV nun serĉas alian firmaon, kiu povus transpreni la taskon. Flávio Rebello ne volas diri, kiam la elsendoj povos esti renovigitaj. En la retejo de ITV mankas informoj pri la teknika problemo, estas montrata nur nigra ekrano. Ankaŭ la kunlaborantoj de ITV ne ricevis ajnajn informojn pri la kaŭzo de la paneo. Pasintfoje la elsendoj de ITV estis malŝaltitaj en aprilo, pro manko de mono. Post intensaj monkolektaj kampanjoj inter esperantistoj estis kolektitaj promesoj pri novaj mondonacoj al la projekto, kaj la 27-an de majo Flávio Rebello reŝaltis la elsendojn. Tiam li diris, ke la elsendoj estas certigitaj por minimume plia jaro. Ĝis nun ĉiu monato de la elsendoj kostis al la donacemaj esperantistoj proksimume 3.000 eŭrojn.
Renato Corsetti skribis al la prezidento de Pollando de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-22 15:00
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, turnis sin al la pola prezidento, Lech Kaczyński, pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue Renato Corsetti jam skribis al la pola ministro pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio. Ni publikigas ĉi-sube tradukon de la pollingva letero, sendita al Lech Kaczyński. En sia letero Renato Corsetti atentigas la polan prezidenton, ke la nuligo de la Esperanto-elsendoj povus endanĝerigi la okazigon de la Universala Kongreso en Pollando en 2009. Li ankaŭ atentigas, ke pro la juda deveno de Zamenhof, iuj povus opinii nuligon de la esperantaj elsendoj manifestiĝo de antisemitismo.
Frazaro por japanoj kaj ne nur de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 18:06
Prepare al la venontjara Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, Japana Esperanta Librokooperativo aperigis esperantan-japanan frazaron, verkitan de Tacuo Huĝimoto. Jorge Camacho recenzas la verkon.
La libroservo de zope — Laste modifita: 2006-11-22 22:05
En libroservo de zope — Laste modifita: 2006-11-22 22:06
Wojtek Usakiewicz rakontas pri sia maldungo de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-30 17:33
Wojtek (Wojciech) Usakiewicz estis la unua ano de la Esperanto-redakcio ĉe la Pola Radio, kies maldungo estis oficiale anoncita. Ni petis ke li rakontu pri la cirkonstancoj de la okazaĵo. Laŭ la nuna stato de la aferoj lia dungo daŭros ĝis la fino de februaro, sed li supozas, ke la esperantlingvaj elsendoj estos ĉesigitaj jam jarŝanĝe. Tamen pri tio la redakcio ankoraŭ ne ricevis ajnan informon, same kiel ĝi ne estis informita pri la decido nuligi la tutan redakcion. La sola oficiala informo pri la malfondo de la redakcio ĝis nun restas dokumento, kiu estis voĉlegita al Wojtek Usakiewicz la 14-an de novembro, sed neniam transdonita en skriba formo. Tiu decido pri la nuligo de la Esperanto-redakcio ne enhavas ajnan motivigon, kiu laŭ Wojtek Usakiewicz estas minimume stranga. "Neniu prudenta homo ja forgesas prezenti racian motivon de sia ago, se tia ekzistas", li diras. Intertempe ankaŭ dua ano de la redakcio ricevis averton pri maldungo.
[...] de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-24 09:49
Elsendoj de Pola Radio ĉesos la 30-an de novembro? de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-28 21:16
En la Esperanto-redakcio de la Pola Radio oni kredas, ke la elsendoj en la plej malbona kazo povos ĉesi jam post kelkaj tagoj, fine de novembro. Gabriela (Gabi) Kosiarska, ĵurnalisto ĉe la Esperanto-redakcio , nun ricevis informon ke ŝi estos maldungita. Similan informon jam kelkajn tagojn pli frue, la 14-an de novembro, ricevis Wojciech (Wojtek) Usakiewicz. Renato Corsetti vizitis la ambasadon de Pollando en Romo por esprimi sian proteston kontraŭ la planoj nuligi la elsendojn.
Gabi Kosiarska de zope — Laste modifita: 2006-11-24 10:22
Malferma Tago kun vigla Ebrio de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-30 17:35
John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazis sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof. Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malferma Tago ricevis gaston ankaŭ el Japanio, la lando de la venontjara UK. Usui Hiroyuki ne nur parolis pri la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", sed ankaŭ deklamis poemojn de William Auld. Li preskaŭ finis japanigon de 40 poemoj de Auld, eldonotaj unuvolume la plej proksiman printempon. Lia jam nerealigebla revo estis konatiĝi kun la poeto persone.
La danĝera lingvo en la hispana civitana milito de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-03 01:20
La hispana civitana milito estis turnopunkto en la propagando de la konfrontiĝoj inter ideologioj. Ĝi estis internaciigita, pro la partopreno de eŭropaj landoj, malgraŭ la Paktoj de Neinterveno. Necesis gajni ne nur la militon, sed ankaŭ la propagandan batalon. Tial ankaŭ Esperanto estis bezonata kiel ilo por elmontri la ideojn de la batalintoj. Ĝin uzis ĉefe la respublikana flanko. Tamen la Esperanto-movado estis tiagrade plureca, ke multaj el la esperantistoj prenis la flankon de la "naciuloj". En la plimulto de la urboj kie triumfis la ribelo, aŭ kiujn konkeris la trupoj de Franco, la esperantistaj grupoj estis fermitaj. Post la milito la movado suferis pro la bildo kiun ĝi havis ĉe la gvidantaro de la venkintoj. Ni publikigas novan esploron pri la temo, unuafoje prezentitan en internacia scienca kongreso pri la milito en Madrido la 28-an de novembro 2006. La raporton, kun la origina titolo "La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito", verkis Toño del Barrio kaj Ulrich Lins.
civitamilito1 de zope — Laste modifita: 2006-11-29 21:21
civitamilito2 de zope — Laste modifita: 2006-11-29 21:22
civitamilito3 de zope — Laste modifita: 2006-11-29 21:23
civitamilito4 de zope — Laste modifita: 2006-11-29 21:23
civitamilito5 de zope — Laste modifita: 2006-11-29 21:24
Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:29
Nova, ampleksa esploro pri la rolo de Esperanto en la hispana civitana milito 1936-39 estis prezentita en internacia scienca kongreso en Madrido. La kongreson inaŭguris la hispana kulturministro. La prezentado de la esploro pri Esperanto okazis en 60-loka salono, kiu estis plena je historiistoj kaj aliaj scivoluloj, inter ili nur unu esperantisto. La estro de la kunsido prezentis la prelegon kiel "ion tute novan pri kio ni malmulte scias kaj pri kio ni ĉiuj sendube scivolemas". La anticipe decidita tempolimo de 15 minutoj estis longigita per aldonaj kvin minutoj, kaj post la sesio kelkaj ĉeestintoj aliris la aŭtorojn Toño del Barrio kaj Ulrich Lins por ricevi pliajn informojn.
Yahoo forigis dekojn da esperantlingvaj retgrupoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 10:06
Ĵaŭde la 30-an de novembro pluraj komitatanoj kaj estraranoj de UEA subite malkovris, ke iliaj kutimaj diskutlistoj ĉe la senpaga servilo Yahoo ne plu ekzistas. Ankaŭ dekoj da aliaj retpoŝtaj listoj kun rilato al Esperanto estas senspure malaperintaj. Esploroj montris, ke ŝajne estis nuligitaj ĉiuj retpoŝtaj listoj, kiujn posedis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti. Kune kun la listoj malaperis la plurjaraj arkivoj, kiuj enhavis ekzemple ĉiujn mesaĝojn de la komitato de UEA. Ne klaras, ĉu facile eblos restarigi la listojn.
La elsendoj en Esperanto ne ĉesis de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-04 14:33
La esperantlingvaj elsendoj de la Pola Radio ne ĉesis komence de decembro, kvankam du el la tri konstantaj kunlaborantoj estas maldungitaj. En la unua elsendo post la monatŝanĝo, vendrede la 1-an de decembro, aŭdiĝis la voĉoj de Barbara Pietrzak, la estro de la redakcio, kaj Milada Szwedo.
Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:30
Jarŝanĝe al la Eŭropa Unio aliĝos Bulgario kaj Rumanio, kaj jam venontsemajne la Eŭropa Parlamento voĉdonos pri la kandidatoj de la du landoj al la "registaro" de EU, la Eŭropa Komisiono. La 27-an de novembro la Eŭropa Parlamento publike intervjuis la rumanan kandidaton, s-ron Leonard Orban. Se li estos aprobita de la parlamento, Leonard Orban havos nur unu taskon, la respondecon pri multlingveco. Tiel unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kiu dediĉos sian plenan labortempon nur por prizorgi la lingvan politikon de la unio. La plej multaj prijuĝantoj tamen ne kredas, ke la nova posteno ion signifos. La prezidantaro de la Eŭropa Parlamento petis, ke la Komisiono pli precize difinu la taskojn de Orban.
Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-11 08:21
La 24-an kaj 25-an de novembro en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, estis aranĝita internacia konferenco pri lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio. La konferenco ne estis unuavice esperantista aranĝo. Ĝi iom similis al la Nitobe-simpozioj, kelkfoje aranĝitaj kun subteno de UEA, lige kun Universalaj Kongresoj de Esperanto. Tamen ĉi-foje la aranĝanto estis la establo Eŭropa Domo de Bratislavo, neregistara organizaĵo, kun subteno de la slovakia registaro. Dum la konferenco estis diskutita la eventuala rolo de neŭtralaj lingvoj en eŭropa komunikado. Esperantista preleganto proponis, ke EU konsideru ankaŭ la uzon de Interlingua aŭ Glosa. La partoprenantoj de la konferenco tamen ne sukcesis interkonsenti pri komuna rezolucio.
Eŭropa Esperanto-Unio de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:54
Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas asocio por antaŭenigi Esperanton en la Eŭropa Unio. En ĝi membras la plej multaj landaj asocio de UEA en Eŭropa Unio.
Nitobe-centro por lingva demokratio de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:57
La Nitobe-centro por lingva demokratio klopodas altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingvaj debatoj publikaj kaj politikaj en la kuniĝanta Eŭropo, cele al la evoluigo de komuna, konstruema, realisma lingvopolitika kadro, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj en EU. La inspiro por la Centro venis el konferenca serio (la Nitobe-simpozioj) en la jaroj 1996-2005, organizita de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.
ITV kaj Ĝangalo malaperis el la reto de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 18:04
Dimanĉe la 10-an de decembro komplete malaperis el la reto du grandaj projektoj de Flávio Rebello: la interreta portalo Ĝangalo, kaj la reta televido ITV. Ambaŭ projektoj jam de pluraj monatoj spertas problemojn kaj la retejoj ne estas renovigataj. Nun ankaŭ la malnova enhavo ne plu estas videbla, kaj tute ne eblas aliri la retadresojn de la projektoj.
Esperanto-elsendoj ĉesos en Zamenhof-tago de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-15 11:41
La lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio estos aŭdebla vendrede, la 15-an de decembro. Tion anoncis Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en la esperantlingva elsendo dimanĉe. La Esperanto-redakcio mem ricevis la oficialan informon nur vendrede, kiam la redakcion vizitis reprezentanto de la estraro de Pola Radio. Laŭ la opinio de la Esperanto-redakcio, la ĉesigo estis ideologie motivita. Al la redakcio dum la lastaj monatoj estis senditaj pli ol 300 paĝoj da leteroj, en kiuj aŭskultantoj petis konservi la elsendojn, kaj informis pri siaj leteroj senditaj al aliaj instancoj. Leteroj de Universala Esperanto-Asocio al Pola Radio, al la ministerio de eksterlandaj aferoj kaj al la prezidento de Pollando restis sen respondo. Samtempe kun la anonco pri la ĉesigo de ordinaraj elsendoj, Pola Radio diskonigis, ke la 22-an de decembro komenciĝos novaj retaj elsendoj en Esperanto. Por produkti la novajn elsendojn oni planas dungi unu personon. La kunlaborantoj de la Esperanto-redakcio jam ricevis anoncon pri maldungo, kaj neniu el ili aŭtomate rajtas ricevi la novan postenon, tuj disanoncotan.
targalski de zope — Laste modifita: 2006-12-11 12:20
Jerzy Targalski
EU-komisionano pri multlingveco aprobita de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-13 23:50
Leonard Orban el Rumanio estis la 12-an de decembro aprobita kiel nova ano de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri multlingveco. Li ricevis sume 595 subtenajn voĉojn en la EU-parlamento, kun 16 kontraŭaj voĉoj kaj 29 sindetenoj. Kelkaj anoj de la EU-parlamento tamen kritikis lian taskaron, nomante ĝin ne klare difinita.
Mesaĝo survoje de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-14 12:46
Nia aŭtoro Maria Sandelin rezonas pri komunikado en kaj ekster Esperantujo. "Mi pli ol unu fojon en esperanta komunikado havis okazon pensi: 'la homo estas eksterlandano'. Simile mi kompreneble konscias ke mi mem estas eksterlandano, do el la vidpunkto de la plej multaj esperantistoj. Alivorte: Esperantujo estas plena de eksterlandanoj, kio donas kialon esti atenta kaj fojon post fojo pensi ke aŭ oni mem, la alia aŭ ambaŭ ion miskomprenis, ŝi skribas.
mariaprofilo de zope — Laste modifita: 2006-12-14 11:55
Kiu sakras plej suke? de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-14 16:14
Norvega Junularo Esperantista konstatis, ke esperantistoj sakras tro malmulte. Tial la asocio nun aranĝas sakraĵ-konkurson, kaj promesas al la plej inventema sakristo kvin esperantajn muzikdiskojn.
[...] de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-15 11:41
Juda Zamenhof ne taŭgas por Pola Radio de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-25 23:32
La Esperanto-redakcio de Pola Radio estis fermita interalie pro tio, ke Zamenhof estis judo. Tio iĝis evidenta hodiaŭ, en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, en la tago de la lasta esperantlingva elsendo de Pola Radio. Pli frue la estro de la redakcio, Barbara Pietrzak diris nur, ke Jerzy Targalski prezentis "ideologiajn argumentojn", kiam li antaŭ semajno transdonis al la redakcio la finan decidon pri la likvido. Poste montriĝis ke la "ideologia argumento" estis jena: se eĉ Israelo ne elsendas en Esperanto, kial do Pola Radio tion faru? Zamenhof ja estis pollandano, sed de juda deveno, li argumentis. "Ataki Esperanton pro la judeco de Zamenhof estas io, kion oni ne atendus en civilizita lando en la sino de Eŭropa Unio, kies kortumoj daŭre deklaras rasismon eksterleĝa", komentas Renato Corsetti. Laŭ informo aperinta en la retejo de Pola Radio vendrede vespere, la prezidanto de la radia estraro, Krzysztof Czabański, nomis "malbonŝanca kaj malĝusta” la eldiron de Jerzy Targalski pri la juda deveno de Ludoviko Zamenhof. En la fino de la vendreda elsendo Barbara Pietrzak neatendite anoncis la decidon de la estraro, laŭ kiu la elsendoj tamen ne ĉesos tuj, sed daŭros ĝis la jarŝanĝo.
Gazeta Wyborcza pri Esperanto-elsendoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:57
Vendrede la 15-an de decembro la prestiĝa pola tag-gazeto Gazeta Wyborcza publikigis artikolon pri la ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Ni publikigas tradukon de la kompleta artikolo, tia kia ĝi aperis en la retejo de la gazeto. En la presita gazeto, la artikolo okupas preskaŭ duonon de la dua paĝo. Aldone al la ĉi-suba teksto aperas foto de Zamenhof kaj kelkaj faktoj pri li.
Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-17 12:53
Dalai-lamao, la spirita gvidanto de multaj tibetaj budhanoj, ĉi-jare transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildstria verko "Tinĉjo en Tibeto". Lige kun la ceremonio, oni disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne ne ĉeestis dum la ceremonio, sed laŭ neesperantista ĉeestinto, la esperanta versio estis disdonita "kun la espero, ke iam ni ĉiuj parolos la saman lingvon". La premio "Lumo de vero" estas disdonata ĉiujare de la Internacia Kampanjo por Tibeto. Ĝin ricevas personoj kaj institucioj, kiuj faris "signifajn kontribuojn al la tibeta batalo por homaj rajtoj kaj libereco".
zbigniewgalor de zope — Laste modifita: 2006-12-15 21:00
Zbigniew Galor
Josi Ŝemer de zope — Laste modifita: 2006-12-15 21:38
Elsendoj en Esperanto daŭros ĝis jarŝanĝo de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 10:47
La elsendoj de Pola Radio en Esperanto daŭros ĝis la jarŝanĝo. Tiun decidon faris la estraro de Pola Radio lastmomente, ŝajne sub la influo de la granda publika bruo en polaj amaskomunikiloj vendrede la 15-an de decembro. La decido estis farita vendrede posttagmeze, jam post la surbendigo de la supozite lasta elsendo, en kiu Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska, Milada Szwedo kaj Wojtek Usakiewicz emocie adiaŭis la aŭskultantojn. En sabato oni jam povis aŭdi novan elsendon, kiun gvidis Gabi Kosiarska.
Czabański bedaŭras la eldiron de Targalski de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-20 09:58
Reage al la artikolo en Gazeta Wyborcza pri la eldiraĵo de Jerzy Targalski pri Zamenhof kaj Israelo, la Pola Inform-agentejo PAP vendrede la 15-an de decembro je 16.55 dissendis jenan telegramon.
Esperanto-redakcio de Pola Radio likvidita en la reto de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 17:34
Lunde la 18-an de decembro malaperis el interreto la retpaĝo de la Esperanto-redakcio de Pola Radio. Malaperis ankaŭ la indiko pri la ekzisto de Esperanto-redakcio en la ĉefa paĝo de Radio Polonia, la eksterland-servo de Pola Radio. Kelkajn minutojn poste estis aldone forviŝita la ligo al la arkivo de sondosieroj, kie eblis aŭskulti la esperantlingvajn elsendojn de la pasinta semajno.
Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska en intervjuo de Radio Vatikana de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-19 17:36
Dimanĉe la 17-an de decembro Carlo Sarandrea de la esperantlingva redakcio de Radio Vatikana telefone intervjuis la kunlaborintojn de le Esperanto-redakcio de Pola Radio, Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska. Laŭ la informoj en la intervjuo, ĝuste Gabi Kosiarska post la jarŝanĝo sola prizorgos la podkastajn esperantlingvajn ret-elsendojn el Pollando. Ni publikigas la tutan tekston de la intervjuo.
La retejo de Radio Vatikana de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-19 22:55
Radio Vatikana gastigas Esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la elsendoj en la internacia lingvo, prizorgataj de IKUE ekde 1977. Komence temis pri unu elsendo semajne, dimanĉe vespere. En 1980 estis aldonita elsendo ĵaŭde, kiu poste estis translokita al merkredo. Oktobre de 1998 estis enkondukita tria elsendo (denove ĵaŭde). Ekde 1999 la dimanĉa elsendo estas ripetata dek minutojn antau noktomezo.
La diskutlistoj ĉe Yahoo reaperis de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-23 21:50
La diskutgrupoj de la komitato de Universala Esperanto-Asocio, de la membroj de UEA, kaj cento da aliaj esperantlingvaj grupoj, forigitaj de Yahoo, reaperis frue la 20-an de decembro. La grupoj estis senaverte forigitaj la 30-an de novembro, kaj ĝis la mezo de decembro mankis ajna reago flanke de la kompanio Yahoo al la plendoj de esperantistoj.
Ĝangalo reaperis kun malnova enhavo de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-23 19:33
Post dektaga foresto, la 20-an de decembro revenis en interreton Ĝangalo. Tamen la enhavo sur la unua paĝo estas tre malnova, ĉefe de la jaro 2005. Aperas ankaŭ iuj pli novaj eroj, ekzemple anonco pri busvojaĝo al la Universala Kongreso en Florenco, kiu finiĝis komence de aŭgusto. Mankas ajnaj informoj pri tio, kio nun okazos pri la retejo, kies vendiĝo estis anoncita en oktobro. Post oktobro la enhavo de Ĝangalo ne estis ĝisdatigata, kaj la 10-an de decembro ĝi komplete malŝaltiĝis. Samtempe kun Ĝangalo, komplete malaperis el la reto ankaŭ la alia granda projekto de Flávio Rebello, la reta televido ITV. Ĝia retejo daŭre restas neatingebla.
Johan Derks de zope — Laste modifita: 2006-12-22 14:17
Pola prezidento petas klarigojn pri Esperanto-elsendoj de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-31 16:42
La prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, konas la situacion de la Esperanto-elsendoj ĉe Pola Radio kaj ricevis multajn leterojn pri la temo. Pere de sia ŝtat-sekretario Maciej Łopiński la prezidento turnis sin al la estraro de Pola Radio kaj petis pliajn informojn pri la afero. Tio estas la ĉefa enhavo de la respondo, kiun Universala Esperanto-Asocio ricevis el la oficejo de la pola prezidento. Samtempe la respondeculo en la prezidenta oficejo klarigas, ke la prezidento ne havas la rajton enmiksiĝi en la aferojn de Pola Radio, kiu mem decidas pri siaj programoj. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la respondo estas "komplete nekontentiga", kaj li opinias ke la oficialaj instancoj de Pollando agas "hontinde" en la afero. La planoj de UEA pri kongreso en Pollando laŭ li momente ne progresas, pro la okazaĵoj en Pola Radio.
La oficejo de la pola prezidento respondas al Corsetti de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-28 20:02
En novembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, turnis sin al la prezidento de Pollando, Lech Kaczyński, por peti klarigojn pri la planoj nuligi la Esperanto-elsendojn de Pola radio. La 21-an de decembro Renato Corsetti ricevis respondon al sia letero. Ni publikigas la kompletan tekston de la respondo en la pola kaj en esperanta traduko.
Malfermita letero de Corsetti al la pola prezidento de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-23 21:53
Meze de decembro Renato Corsetti sendis al la prezidento de Pollando malfermitan leteron, en kiu li atentigis pri kontraŭjudaj sintenoj, laŭ li kontribuintaj al la nuligo de esperantlingvaj elsendoj ĉe Pola Radio. Ni publikigas la tutan tekston de la letero. UEA disvastigis la leteron en Esperanto kaj en angla versio kun enkonduko por amaskomunikiloj. Hebrea traduko de la letero estis sendita al israelaj gazetoj, la anglalingva al BBC kaj al Jerusalem Post.