Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve

Respondeculo pri multlingveco respondis multlingve

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 15:30
Jarŝanĝe al la Eŭropa Unio aliĝos Bulgario kaj Rumanio, kaj jam venontsemajne la Eŭropa Parlamento voĉdonos pri la kandidatoj de la du landoj al la "registaro" de EU, la Eŭropa Komisiono. La 27-an de novembro la Eŭropa Parlamento publike intervjuis la rumanan kandidaton, s-ron Leonard Orban. Se li estos aprobita de la parlamento, Leonard Orban havos nur unu taskon, la respondecon pri multlingveco. Tiel unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kiu dediĉos sian plenan labortempon nur por prizorgi la lingvan politikon de la unio. La plej multaj prijuĝantoj tamen ne kredas, ke la nova posteno ion signifos. La prezidantaro de la Eŭropa Parlamento petis, ke la Komisiono pli precize difinu la taskojn de Orban.

Dum la publika pridemandado Leonard Orban parolis ĉefe rumane, sed ankaŭ angle kaj france, ŝajne por impresi la aŭskultantojn per siaj lingvoscioj. Li tamen forgesis averti la interpretistojn pri siaj lingvoŝanĝoj, kaj tiel kaŭzis iom da konfuzo. Kiam li parolis angle, la franclingvanoj unue ricevis en siaj kapaŭskultiloj rumanlingvan interpreton. Poste, kiam li ekparolis rumane, la anglalingvanoj ricevis interpreton en la franca.

Dum la trihora pridemandado pluraj anoj de la Eŭropa Parlamento volis scii, kiajn specifajn paŝojn li volus entrepreni kiel komisionano, kaj kion li povos fari por regionaj lingvoj, kiuj havas nenian oficialan statuson en EU, kvankam ili estas parolataj de milionoj da homoj.

En Rumanio la hungara lingvo estas minoritata, kaj responde al demandoj de hungaraj EU-parlamentanoj, Leonard Orban diris, ke li atendas pliboniĝon de la rilatoj inter Rumanio kaj  Hungario post la baldaŭa aliĝo de Rumanio al EU. Al demandoj pri la regionaj lingvoj li respondis, ke pri ilia statuso lingvoj devas decidi la registaroj de la koncernaj landoj.

La tiutemaj respondoj estis sufiĉe ĝeneralaj kaj kelkaj parlamentanoj nomis ilin nenidiraj. La hungara EU-parlamentano Gyula Hegyi komentis:

- Orban plej taŭgus ne por tiu ĉi posteno. Laŭ sia eduko li estas ja inĝeniero sen ajna sperto pri lingvaj aferoj. Demandojn konkrete pri la situacio en Rumanio li evitis dirante ke li reprezentos EU-n, dum la certigo de lingvouzaj rajtoj al malplimultoj estas kompetento membroŝtata. Li respektigos la ekzistantajn EU-regulojn. Da tiaj estas malmulte – kaj mi vane atendis aŭdi konkretaĵojn pri kiajn rekomendojn li volas efektivigi kaj kiurimede.

Dum la pridemandado ekestis akra diskuto. Iuj demandis al Orban kion li faros por la oficialigo de lingvoj kiel la kataluna, turka aŭ rusa, parolataj de pli da homoj en EU ol la malta – dum aliaj urĝis lin ĉesigi la akceptadon de pliaj lingvoj. La evitaj respondoj de Leonard Orban ne plaĉis al ĉiuj.

- Ni volas ke vi, ene de la Komisiono, estu defendanto de multlingveco kaj la lingvaj rajtoj de minoritatoj, ekzemple la romaoj, kaj ne nur respektu la kompetenton de la membroŝtatoj, diris la aŭstra EU-parlamentano Hannes Swoboda.

- Mi ne hezitos diskuti pri ĉi tio kun la minoritatoj, kaj kun la membroŝtatoj, sed strikte ene de mia kompetenteco, kaj la kompetenteco de la membroŝtatoj, respondis Orban.

En sia parolado Leonard Orban asertis, ke multlingveco devos iĝi integra parto de ĉiuj programoj kaj agadoj de EU. Li laŭdis la "impresan" tiukampan laboron de la nuna respondeca komisionano Ján Figeľ, kaj prezentis kelkajn iniciatojn, kiujn li volos efekvigi, se elektita.

Interalie li volas jam antaŭ la fino de la  jaro 2007 organizi ministran renkontiĝon por prepari novan agadplanon por multlingveco, aranĝi konferencon kun eŭropaj entreprenoj pri multlingveco kaj antaŭenigi tekstan tradukadon de filmoj. Li ankaŭ promesis proponi novajn ideojn por igi studentojn en la Eŭropa Unio flue regi almenaŭ tri lingvojn.

La tagon post la pridemandado la prezidantaro de la Eŭropa Parlamento rekomendis, ke Leonard Orban (kaj la bulgara kandidato Meglena Kuneva, kun respondeco pri protektado de konsumantoj)  estu akceptitaj de la parlamento.

La prezidantaro samtempe tamen petis, ke la prezidanto de la Komisiono, José Manuel Barroso, donu skriban klarigon pri la preciza difino de la respondecoj de Leonard Orban, kaj precizigu, kion enhavas liaj taskoj por antaŭenigi "interkulturan dialogon".

La fina decido pri la novaj komisionanoj estos farita en la parlamenta sesio kiu komenciĝos la 11-an kaj finiĝos la 14-an de decembro.

arkivita en:
Kolonjano
Kolonjano diras:
2006-12-04 23:53
"Li (t.e. Leonard ORBAN) ankaŭ promesis proponi novajn ideojn por igi studentojn en la Eŭropa Unio flue regi almenaŭ tri lingvojn."

Bonege! Sed kiujn tri lingvojn?

Mi konjektas: gepatra, angla, franca (tamen jam "eksmodiĝanta").

Do, ĉiuj EU-anoj lernu la anglan kaj francan -- krom tiuj, kiuj jam parolas unu el tiuj du kiel gepatran.

Kaj la britoj ja ne degnos lerni la francan, nek la francoj la anglan. :-)

Sed eble mi ja tute miskomprenis kaj ĉiu studento lernu ajnajn du lingvojn krom sian gepatran kaj
poste montriĝos, kiom el ili sukcesas trovi komunan lingvon dum renkontiĝo kun alilandaj studentoj.

Tiu propono de "trilingveco" ne estas nova. Ĝi jam aperis, kiam EU havis nur manplenon da membroj kaj la "fera kurteno" ankoraŭ dividis Eŭropon. Sed ŝajne oni ĝis nun saĝe evitas precizigi la lingvojn lern[e|i]ndajn, ĉu ne?

Kolonjano
enotero
enotero diras:
2008-09-12 20:15
Ŝercoj estas plaĉaj kaj utilaj...
Tamen ĉi tie, en tiu-ĉ ŝerco, vi citas precize du naciojn, kiuj havas (aŭ havis) potencon, kaj kies lingvoj estas aparte malfacilaj.
Estus logike, ke la Francoj rifuzus lerni la anglan. Tamen, ne okazas tiel. Multe da ili deziras, sed --- ne sukcesas ---, pro la fakto ke ĝi estas MALFACILA lingvo.
Male, multaj Britoj ne deziras lerni iu ajn lingvon, ĉu la franca... aŭ pli facilaj, kiel ekz la itala...
Dido
Dido diras:
2006-12-05 13:30
Sxajnas ke estis multaj demandoj pri regionaj lingvoj.
Sed kion pri Esperanto aux pri lingva demokratio kaj la tro uzado de la angla ?
Kiel agadas nia esperantista parlamentanino ?