Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon

EU-parlamento ne subtenas lingvan diversecon

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-20 11:42
Merkrede la 15-an de novembro la Eŭropa Parlamento malaprobis preskaŭ ĉiujn konkretajn proponojn, prezentitajn en speciala raporto pri multlingveco. La parlamento malaprobis interalie la fondon de aparta oficiala instanco por subteni lingvajn rajtojn kaj la ellaboradon de eŭrop-uniaj plano kaj leĝaro pri kolektivaj lingvaj rajtoj. Tial ankoraŭ ne tute klaras, kiajn konkretajn paŝojn entreprenu la baldaŭ ekoficonta rumana ano de la Eŭropa Komisiono, Leonard Orban. Unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kies sola respondeco laŭ la nunaj intencoj estos lingva diverseco. Tamen la plej multaj prijuĝantoj opinias, ke temas ne pri pligraviĝo de multlingveco, sed pri vangofrapo al Rumanio.

La Eŭropa Komisiono jam antaŭ unu jaro prezentis sian unuan oficialan komunikon pri multlingveco. Sekve de tio, en septembro la Eŭropa Komisono fondis "altnivelan laborgrupon pri multlingveco", kaj anoj de la Eŭropa Parlamento ellaboris raport-proponon pri nova "kadra strategio pri multlingveco". La ĉefraportanto estis la kataluna parlamentano Bernat Joan.

La raporto, kiu relative forte kritikas la senagan politikon de la respondeca komisionano Ján Figeľ kaj atentigas pri la ĉiam fortiĝanta pozicio de la angla lingvo, enhavis ankaŭ proponojn pri multaj konkretaj paŝoj por defendi la plej minacatajn lingvojn.

Unu el la proponoj estis, ke por la antaŭenigo de multlingveco estu starigita oficejo, kiu per siaj jura stato kaj vastaj agad-rajtoj povus ebligi "veran disfloradon kaj evoluon de lingva diverseco en Eŭropo". Inter la proponoj estis ankaŭ daŭrigo de financa subteno al organizaĵoj subtenantaj lingvan diversecon, ekzemple EBLUL, Eŭropa Buroo de Malpli Uzataj Lingvoj.

La plej multaj el tiuj konkretaj proponoj tamen estis malaprobitaj de la Eŭropa Parlamento, kaj ekzemple la subvencioj al EBLUL ne estos certigitaj post la jarfino. En la fina voĉdonado Bernat Joan sin detenis, ĉar li opiniis malebla subteni la komplete sendentigitan raporton.

Bernat Joan- Ni ne povas subteni raporton, kie, post la voĉdonoj en la subkomisiono kaj en la pleno, preskaŭ ĉiuj signofoplenaj eroj estis forigitaj. Tio inkluzivas la rekonon de egaleco de ĉiuj eŭropaj lingvoj, sendepende de ties oficialaj statusoj, la vastigon de la mandato de la Agentejo de la fundamentaj rajtoj, la starigon de Eŭropa mediaciisto por demandoj pri lingva diskriminacio, kaj ankaŭ la garantiojn pri justa distribuo de financado al organizoj kiuj respondecas pri malpli uzataj lingvoj.

Bernat Joan konstatis, ke la veraj subtenantoj de lingva diverseco restas minoritato en la parlamento, dum por la plej multaj parlamentanoj la slogano "unueco en diverseco" restas sensignifa frazo. Bernat Joan mem parolis angle en la parlamenta debato, ĉar li ne rajtis uzi sian gepatran lingvon, la katalunan.

Vidal-QuadrasPoste parolis alia reprezentanto el Hispanio, la same katalunlingva dekstrulo Aleix Vidal-Quadras, al kiu malplaĉis ke Bernat Joan parolis ne hispane, kiel li mem. Vidal-Quadras, unu el  la vicprezidantoj de la  Eŭropa Parlamento,  dum la prepara fazo grave kontribuis al la malradikaligo de la raporto.

Laŭ s-ro Vidal-Quadras, Bernat Joan uzas lingvojn kiel pretekston por antaŭenigi la disrompiĝon de membroŝtatoj. Vidal-Quadras opiniis la tutan raporton "oportunisma provo de la raportanto enkonduki naciisman kaj separatisman retorikon" en la parlamentajn debatojn.

- La debato estas simbolo de la problemo: hispana dekstrulo atakas katalunon pro tio ke la lasta volas uzi sian gepatran lingvon en la parlamento. La kataluno parolis pri multlingveco angle (por eviti la hispanan) kaj la komisionano pri multlingveco respondis angle! Oni krome povas noti portugalan deputiton, kiu volas defendi la portugalan, sed ne malpli uzatajn lingvojn, komentas Dafydd ap Iago (antaŭe ap Fergus), EU-ĵurnalisto kaj antaŭa respondeculo de la Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio.

La sendentigita raporto fine estis aprobita per 537 voĉoj kontraŭ 50, kun 59 sindetenoj. Inter la aprobitaj konkretaj paŝoj estas starigo de oficiala skalo de EU por mezuri lingvosciojn.

Jarŝanĝe al Eŭropa Unio aliĝos Bulgario kaj Rumanio. La 27-an de novembro la Eŭropa Parlamento publike intervjuos la rumanan kandidaton por la Eŭropa Komisiono, s-ron Leonard Orban. La voĉdono pri lia aprobo okazos la 12-an aŭ la 13-an de decembro.

Leonard OrbanSe li estos aprobita de la parlamento, Leonard Orban transprenos de Ján Figeľ nur unu taskon, la respondecon pri multlingveco. Tiel unuafoje en la Eŭropa Komisiono estos ano, kiu dediĉos sian plenan labortempon nur por prizorgi la lingvan politikon de la unio. Dafydd ap Iago tamen ne kredas, ke la nova posteno ion signifos.

- La rumana komisionano ne povos alporti grandan ŝanĝon al la - neekzistanta - lingva politiko de EU. Tio signifas daŭran angliĝon. Oni tre bone scias ankaŭ, ke la taskaro donita al la rumano estas iuspeca puno al Rumanio, ĉar la lando unue proponis kiel komisionanon eksan anon de la sekurec-servo Securitate, homon kun neniu ligo al eŭropaj taskoj, li komentas.

La ligoj de Varujan Vosganian (la unua rumana kandidato) al Securitate ne estas pruvitaj, kaj laŭ la oficiala klarigo, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, malaprobis lian kandidatecon pro liaj tro proksimaj ligoj kun grandaj entreprenoj.

La gvidanto de la socialista grupo en la Eŭropa Parlamento, Martin Schultz, asertis, ke la taskaro proponata al Leonard Orban estas humilige sensignifa, kaj devus esti vastigita. Ankaŭ multaj aliaj EU-politikistoj kritikis la nomumon. La 14-an de novembro Barroso publike respondis kritikojn.

- Tradukado estas la lingvo de Eŭropo, diris José Manuel Barroso, citante la italan verkiston Umberto Eco, kaj klarigis, ke la tasko de Leonard Orban estas grava, ĉar oni bezonas pli efikan komunikadon inter diversaj landoj kaj kulturoj.

Ankaŭ komisionano Ján Figeľ, kiu nun respondecas pri lingvaj aferoj, defendis la elekton de aparta komisionano pri multlingveco. Laŭ Ján Figeľ, la graveco de la tasko estas montrata de la lastatempaj decidoj de EU fondi apartan laborgrupon pri multlingveco kaj organizi ministrajn renkontiĝojn pri la signifo de lingvoscio por akceli la lokŝanĝemon de laborfortoj.

La plej multaj prijuĝantoj tamen ŝajnas samopinii kun Dafydd ap Iago pri tio, ke la taskaro de Leonard Orban estis elektita ne pro la graveco de multlingveco, sed pro la malgraveco de Orban mem.

arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2006-11-20 11:23
[Origine afiŝita de Brian Kaneen, tro longa ligoadreso forigita de la redakcio, ĉar ĝi kaŭzis problemojn en iuj kroziloj.]

La merkreda anglalingva resuma gazetara raporto de EP troviĝas ĉi tie: http://tinyurl.com/y23gzw