Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon

Laborperejo instigas esperantistojn gajni monon

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-19 21:44
La 15-an de novembro oni festas la kvinjariĝon de Vikipedio en Esperanto. Por soleni ĝin estis lanĉita nova reta projekto, kiu laŭ ĝiaj aktivuloj eble povos iĝi same grava por la Esperanto-movado. La retejo Eklaboru.com estas la unua reta laborperejo en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas taŭgajn taskojn, povas tie afiŝi informojn pri siaj kapabloj kaj deziroj, dum esperantistaj organizaĵoj kaj unuopuloj povas diskonigi novajn postenojn kaj farendaĵojn. En la unua tago de funkciado, en Eklaboru.com estis proponataj kvar postenoj: programisto, tradukanto, redaktoro por la novaĵletero de TEJO, kaj respondeculo pri la eksteraj rilatoj de Pasporta Servo.

Laŭ la iniciatintoj, la lanĉo de Eklaboru.com estas gravega paŝo por Esperanto, ĉar laboro estas grandega parto de la homa vivo, kaj ĉar oni ĝis nun malofte povis utiligi Esperanton en sia laboro. Nun la reto tamen donas tute novajn eblojn, ĉar laboranto ne plu bezonas troviĝi en la sama loko kie estas la dunganto. "Se antaŭe oni volis dungi esperantiston, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la movado por trovi eĉ nur unu taŭgan kandidaton. Tio ne nur estas temp-malŝpara, sed ankaŭ neprofesia", skribas la iniciatintoj en gazetara komuniko.

Ni petis Chuck Smith, unu el la iniciatintoj, rakonti pri la celo de la retejo.

Chuck Smith: La celo estas helpi al esperantistoj facile kaj profesie trovi laboron kaj laborantojn. Ĝenerale multaj kredas, ke oni ne povas enspezi monon per Esperanto, kaj sekve neniu scias kiel trovi esperantistojn por dungi. Samrilate, apenaŭ ekzistas maniero por ke homoj povu trovi laboron per Esperanto. Ĝenerale, la sola maniero dungi esperantiston estas spami diversajn dissendolistojn. Mi volis ankaŭ doni bonegan eblon por ke homoj el riĉaj landoj povu dungi homojn el malriĉaj landoj. Tiel ili ne devas pagi tiom, kiom en sia propra lando, kaj la dungitoj ricevas pagon pli altan ol ili kutime ricevas en sia propra lando.

Libera Folio: Kiel vi ekhavis la ideon?

Chuck Smith novaUnue ĝi venis pro la malfacileco trovi volontulon por TEJO. Mi ne volis spami dissendolistojn, sed tamen, mi trovis neniun alian bonan metodon, krom niaj propraj revuoj, por trovi iun por tiu posteno. Poste, mi parolis kun iu, kiu volis dungi programiston, alia, kiu volis dungi tradukiston, tria, kiu volis dungi eksterlandan vartiston (por paroli esperante kun infanoj), kaj simple rimarkis, ke la bezono ekzistas, kvankam oni ne atentas ĝin.

Mi ankaŭ rimarkis sufiĉe ofte kiam mi deĵoris ĉe Esperanto-stando (kaj pagite kaj nepagite), ke homoj demandas, "Ĉu eblas trovi laboron per Esperanto?" kaj mi ĉiam devis ĉagrene konfesi "Ne vere." Mi volas ŝanĝi tion.

Ĉu aperos tie nur pagataj postenoj, aŭ ankaŭ taskoj en volontulaj projektoj?

Aperos ambaŭ. Mi kredas ke indas ankaŭ helpi al nekomercaj projektoj, kaj mi ankaŭ scias, ke homoj ja volas partopreni en senpagaj projektoj, kial ne? Tamen, ni multe preferas pagatajn postenojn. Cetere, mi scias, ke multaj junuloj ŝatus la ideon volontuli en Esperanto-medio dum iom da tempo, por uzi Esperanton praktike.

Ĉu vi supozas, ke ĉefe temos pri laboroj fareblaj en la reto, sen fizika ĉeesto en difinita laborejo?

Mi kredas ke ĉefe temos pri laboroj fareblaj en la reto, sed ankaŭ por surlokaj laborpostenoj kiel en Esperanto-centroj aŭ -domoj.

Kiel vi faros, por ke laŭeble multaj esperantistaj organizaĵoj, entreprenoj kaj aliaj dungemuloj uzu vian retejon?

Ni aŭskultos iliajn dezirojn kaj provos realigi tiujn en nia retejo.

Ĉu vi havas ian ideon pri tio, kiom da homoj en la mondo gajnas monon per Esperanto? Kiom da homoj povas sin vivteni per Esperanto?

Respondi al ĉi tiu demando estas kvazaŭ respondi al demando pri tio, kiom da esperantistoj ekzistas. Kiu scias?! Tamen, se mi devus doni respondon, mi kredas ke estas ĉirkaŭ cent. Mi pensas pri la oficistoj de diversaj Esperanto-organizoj kaj la Esperanto-redakcioj de radiostacioj. UEA/TEJO mem regule pagas al pli ol dek homoj. Ankaŭ ekzistas iom da esperantistoj en Ĉinio, laŭ mia scio, kiuj importas kaj eksportas eksterlande kaj tiel enspezas monon.

Ĉu vi mem gajnis aŭ gajnas monon per Esperanto? Kiel?

Mi nun ne gajnas monon pro Esperanto, sed ne ĝenus min se mi ekgajnus monon. Mi gajnis monon antaŭe kiel la volontulo de TEJO kaj poste kiel oficisto ĉe la Kalgaria Esperanto-Centro en Kanado.

Kion vi pensas ĝenerale pri la enspezado de mono per Esperanto?

Mi opinias ke ĝi estas esenca por viva lingvo! Ĉiam ĝenas min ekzemple kiam oni kritikas Flavion Rebelon pro provoj enspezi monon per ĜangaloITV. En "normala" socio, estas laŭdinde krei novan firmaon kaj provi enspezi monon, sed ne estas tiel en Esperantio! Se ni volas ke Esperanto sukcesu, mono devas esti parto en la ekvacio. Homoj devas ankaŭ ekscii, ke ekzistas laborfortoj en Esperanto, kaj ekutiligi ilin.

arkivita en: