Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / tiam

tiam

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-14 12:39
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)

 
frakasas homoj bronzfigurojn
de siaj antaŭuloj kaj per
tiuj peceroj sub piedoj
sin plialtigas. ŝajnas ke la
edeno iĝas pli proksima.
la incendio ruĝa tra la
tuta landego; sango brulas
spiritoj ŝtalaj jam solviĝas
kaj fluas en inferon. monstroj
maraj incestas. sur riveroj
bebaro forlasita drivas.
bruteskaj homoj prenas sian
larmon kiel vinon kaj sin ravas,
eltiras siajn ostojn por
plektadi vantajn glor-girlandojn.
ebriaj! vermoj rampas en
vivanta korpo,kap' mortinta
kreskante sur alies ŝultroj
ne la doloron scias senti.
almozulinoj karmaj sur
strateg' etendas siajn manojn;
dandoj atencas mortintaĵan
pudoron. ekssinjoroj serĉas
siajn edzinojn sur la vojo
al elizeo. pen' sterila.
bovŝedo nigra pli ol tombo
estas vila' por generaloj.
rad' historia sinkas marĉen.
ricevas ridpunon homoj
kiuj ne povas iom rideti.
fein' skeleta ludas tage
sek-silon dian. vivu! blanko
ŝprucas kovrante terĉielon.
feliĉojn al prafiloj! tranco.