Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EU-komisionano pri multlingveco aprobita

EU-komisionano pri multlingveco aprobita

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-13 23:50
Leonard Orban el Rumanio estis la 12-an de decembro aprobita kiel nova ano de la Eŭropa Komisiono, kun respondeco pri multlingveco. Li ricevis sume 595 subtenajn voĉojn en la EU-parlamento, kun 16 kontraŭaj voĉoj kaj 29 sindetenoj. Kelkaj anoj de la EU-parlamento tamen kritikis lian taskaron, nomante ĝin ne klare difinita.

Leonard OrbanLeonard Orban kaj la dua nova komisionano, Meglena Kuneva el Bulgario, ekoficos tuj post la jarŝanĝo, kiam Rumanio kaj Bulgario aliĝos al Eŭropa Unio. Leonard Orban respondecos pri tri ĝeneralaj direkcioj: tiuj pri tradukado,  interpretado, kaj pri oficialaj publikaĵoj de la Eŭropaj Komunumoj. Sume li estros 3.400 EU-oficistojn kun lingvorilataj taskoj.

Li pli frue diris, ke li subtenas la aktualan iniciaton por kuraĝigi EU-civitanojn lerni du fremdajn lingvojn aldone al sia propra lingvo. Tamen ne estas dirite, kiujn fremdajn lingvojn oni unuavice lernu. Aldone li diris, ke li subtenas la tekstan tradukadon de filmoj, anstataŭ surparolado, por pliigi la kontakton de spektantoj kun aliaj lingvoj.

Leonard Orban tamen malmulte povos influi lingvorilatajn aferojn en la membraj ŝtatoj,  ĉar edukado kaj kulturaj aferoj estas principe respondeco de la ŝtatoj kaj ne de la unio. Post la jarŝanĝo Eŭropa Unio havos entute 23 oficialajn lingvojn.

arkivita en: