Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Wojtek Usakiewicz rakontas pri sia maldungo

Wojtek Usakiewicz rakontas pri sia maldungo

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-30 17:33
Wojtek (Wojciech) Usakiewicz estis la unua ano de la Esperanto-redakcio ĉe la Pola Radio, kies maldungo estis oficiale anoncita. Ni petis ke li rakontu pri la cirkonstancoj de la okazaĵo. Laŭ la nuna stato de la aferoj lia dungo daŭros ĝis la fino de februaro, sed li supozas, ke la esperantlingvaj elsendoj estos ĉesigitaj jam jarŝanĝe. Tamen pri tio la redakcio ankoraŭ ne ricevis ajnan informon, same kiel ĝi ne estis informita pri la decido nuligi la tutan redakcion. La sola oficiala informo pri la malfondo de la redakcio ĝis nun restas dokumento, kiu estis voĉlegita al Wojtek Usakiewicz la 14-an de novembro, sed neniam transdonita en skriba formo. Tiu decido pri la nuligo de la Esperanto-redakcio ne enhavas ajnan motivigon, kiu laŭ Wojtek Usakiewicz estas minimume stranga. "Neniu prudenta homo ja forgesas prezenti racian motivon de sia ago, se tia ekzistas", li diras. Intertempe ankaŭ dua ano de la redakcio ricevis averton pri maldungo.

Libera Folio: Nia bulteno jam rakontis, ke vi ricevis informon pri maldungo, kaj ke al vi estis voĉlegita iu rilata dokumento. Ĉu vi povas diri ion plian pri la maldungaj dokumentoj?

Wojtek Usakiewicz: La maldunga letero, kiun mi ricevis, estas jurlingva kvinalinea dokumento en kiu oni informas min pri la decido mem, ĝia kaŭzo (likvido de la laborposteno lige kun la malfondo de la redakcio), kelkaj sekvoj (forir-mono, forpermeso utiligenda) kaj la principoj apelacii kontraŭ la decido ĉe la tribunalo. Voĉlege oni konatigis min kun la mallonga decido de la Radioestraro pri la malfondo de la redakcio, kaj ĝuste tiun ĉi dokumenton oni ne volis doni al mi. En ĉi-lasta, cetere dirite, ne troviĝas iu ajn informo pri la estraraj motivoj malfondi la redakcion.

Kiom da dungitoj nun estas en la Esperanto-redakcio?

La redakcio havas (ankoraŭ) tri konstantajn laborantojn kaj ili estas Barbara Pietrzak, la ĉefo, Gabi Kosiarska kaj mi (ĵurnalistoj). Barbara estas laŭ mia scio pensiigata (baldaŭ –ita). Rilate al Gabi estas malbona novaĵo - ankaŭ ŝi nun ricevis la maldungan dokumenton, saman kiel mi.

Kiel vi povus komenti la tutan proceduron, ligitan kun la nuligo de la Esperanto-elsendoj?

Manko de motivo pri la malfondo de la redakcio indikas laŭ mia opinio, ke ne temas pri iu temkerna kaŭzo. Neniu prudenta homo ja forgesas prezenti racian motivon de sia ago, se tiu ekzistas.

Ankaŭ la maniero informi nin pri la malfonda decido ŝajnas al mi stranga. Alarma signalo por ni estis la nova radiostrukturo kiun ni (propraserĉe) trovis en la radioretejo turne de oktobro kaj novembro. Tie la redakcio forestis. Tamen la unua oficiala informo, kiun ni ricevis, troviĝis en mia maldunga letero, aperinta du semajnojn pli poste (kaj tri semajnojn post la alpreno de la decido). Neniu klopodis oficiale anonci al ni la decidon. Kial? Mi ne scias.

Ĉu vi supozas, ke io povus ŝanĝi la decidon de la radia estraro nuligi la Esperanto-redakcion? Se jes, kio?

Mi pensas, ke la sola ŝanco konsistas en eventuala disopinio de la Ministerio por la Eksterlandaj  Aferoj kaj Eksterlandaj Komisionoj de la Sejmo kaj Senato. Ankaŭ la gazeta bruo en Pollando kaj eksterlande povus eventuale esti helpa kiel argumento -kun emfazo pri la rolo de la redakcio por kreado de la pozitiva bildo pri Pollando, ĝia rolo kiel informfonto por eksterlandanoj, ĝia unika karaktero laŭ la monda skalo kaj la transpolitika karaktero.

Ĉu vi povas vidi ian logikon en la decido nuligi la Esperanto-elsendojn?

Istvan Ertl rimarkigas, ke la decido povas esti iusence komprenebla, se la estraro decidis koncentriĝi je la orienta direkto. Laŭ mia opinio li tamen malpravas. Longdistanca pensado pri la landoj oriente de la unia limo devus ampleksi ankaŭ retroinformadon de oriento okcidenten. Pollando fariĝis nun la orienta limregiono de la Unio kaj la tasko de ĉiu limregiono estas ja proksimigado de la ambaŭflankaj teritorioj. En niaj lastatempaj programoj la orienta problemaro ĉeestis pli amplekse ol antaŭe kaj ŝajnas al mi, ke niaj aŭskultantoj en pluraj landoj povas trovi ĉe ni informojn, kiujn ili ne trovos en siaj nacilingvaj gazetoj. Do ni certe povas plenumi tiurilate tre utilan rolon.

Mi certe ne devas skribi al vi, kiuj estas aliaj bedaŭrindaĵoj ligitaj kun la malfondo de la redakcio. Kiu scias tion pli bone ol la esperantistoj! En la fino mi do diros ion optimisman. Kaŭze de ĉi tiu malĝojiga situacio mi ricevas esprimojn de subteno kaj kuraĝigo de homoj, kiuj konas nur mian voĉon kaj kiujn mi mem persone ne konas. Tiaspeca esprimo de solidareco ne nur estas kortuŝa, sed ankaŭ donas sencon al mia laboro. (Domaĝe nur, ke miaj superuloj ŝajnas tion ne scii.)

arkivita en: