Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Renato Corsetti skribis al la prezidento de Pollando

Renato Corsetti skribis al la prezidento de Pollando

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-22 15:00
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, turnis sin al la pola prezidento, Lech Kaczyński, pledante por la daŭrigo de la elsendoj en Esperanto de Pola Radio. Pli frue Renato Corsetti jam skribis al la pola ministro pri eksterlandaj aferoj kaj al la direktoro de Pola Radio. Ni publikigas ĉi-sube tradukon de la pollingva letero, sendita al Lech Kaczyński. En sia letero Renato Corsetti atentigas la polan prezidenton, ke la nuligo de la Esperanto-elsendoj povus endanĝerigi la okazigon de la Universala Kongreso en Pollando en 2009. Li ankaŭ atentigas, ke pro la juda deveno de Zamenhof, iuj povus opinii nuligon de la esperantaj elsendoj manifestiĝo de antisemitismo.

Estimata Sinjoro Ŝtat-prezidanto,
mi skribas al vi, kiel al la plej alta instanco en Pollando, pri afero eble ne plej grava inter viaj tutŝtataj problemoj, sed kiu malhavigus al Pollando valoran internacian informan rimedon, kaj povus eĉ kaŭzi damaĝon. Malgraŭ tio, ke vi mem skribis (en www.polskieradio.pl/polonia/eo) ke vi alte taksas la laboron de la eksterlandaj programoj de Pola Radio: " Honoran patronecon de la Prezidanto de Pola Respubliko super la solenaĵoj de la 70-jariĝo de Radio Polonia mi transprenis kun profunda konvinko pri granda signifo de la misio, kiun plenumas ĉi tiu meritiĝinta institucio", ŝajne oni povus intenci forigi la dissendojn de Pola Radio en Esperanto, unu el la plej aŭskultataj dissendoj laŭ la statistiko de la korespondaĵoj de la aŭskultantoj.

Eventuala ĉesigo de la Esperantaj dissendoj de Radio Polonia povus esti interpretata kiel paŝo kontraŭ la libera esprimebleco kaj ankaŭ oni povus mise kompreni tiun decidon pro la juddeveno de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, konsiderata granda filo de Pollando kaj rekonata de Unesko kiel personeco de la homaro.

Ĉi tiuj dissendoj produktas al Pollando multajn amikojn tra la mondo, ankaŭ ĉar Esperanto kaj Pollando estas ligitaj en la menso de la ĝenerala publiko en granda parto de la mondo. La forigo de la Esperantaj elsendoj estus perdo ne nur por la esperantistoj, sed ankaŭ por Pollando mem. Kiel vjetnamoj, japanoj aŭ usonanoj, por ne paroli pri pli proksimaj eŭropanoj, povas ricevi taŭgajn informojn pri Pollando? Des pli en la epoko de tutmondiĝo de la radioelsendoj per la reto! Pollando montriĝis avangarda, kiam ĝi kreis tiujn elsendojn.

Nun, dum ĝi havas pli kaj pli da ligoj kun eksterlando kaj integriĝas en Eŭropa Unio, ĝi povus survoji al paŝo malantaŭen. Por la tutmonda esperantistaro la ĉeso de la Esperantlingvaj elsendoj de Varsovio estas neimagebla, ĉar al nia movado apartenas homoj de opini-kreaj medioj (universitataj profesoroj, politikistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj intelektuloj, eĉ Nobel-premiitoj), kiuj malgraŭ la profesiaj kaj sociaj taskoj regule sekvas la elsendojn kaj utiligas ilian enhavon por siaj laborceloj, ĉar oni kopias tiujn dissendojn kaj utiligas ilin en kursoj de Esperanto aŭ eĉ en dissendoj de aliaj radiaj stacioj, ktp.

Krome, sinjoro Prezidanto, nia Asocio estis jam traktanta i.a. kun polaj esperantistoj kaj instancoj pri aranĝado de la ĉiujara monda kongreso de esperantistoj ĝuste en Pollando en la jaro 2009-a, 150-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Ni ankoraŭ ne faris definitivan decidon. Sed estas evidenta afero, ke la plua aŭdigado de la elsendoj en la antaŭjubilea periodo havigus al Pollando pliajn amikojn kaj instigus al la partopreno en la jubileaj aranĝoj kaj aliaj konferencoj kaj kunvenoj kun la jubileo ligitaj. Ni certas, ke vi scios influi la kompetentajn instancojn, por ke oni evitu ĝuste nun senutilajn problemojn povantajn negative influi je la bildo de Pollando en la mondo kaj movojn, kiuj povus endanĝerigi la okazigon de la monda kongreso de esperantistoj (proksimume 3000 partoprenantoj) en Pollando en la jaro 2009-a.

Mi fidas je via juĝo kaj restas je dispono por pliaj informoj al viaj oficejoj kaj eventuale eĉ por vizito al ili por klarigi persone la situacion.

Estimata Sinjoro Prezidanto!

La tutmonda esperantistaro - pro la amika sinteno al la patrujo de Zamenhof - tre atente sekvis la evoluon de Pollando en la lastaj jardekoj kaj des pli nun, kiam Pollando pli kaj pli intime kunlaboras kadre de Eŭropa Unio. En ĉio ĉi gravan rolon ludis kaj ludas rapida, findinda kaj bona inform-fluo. Tion certigas ĉiam plej efike radioelsendoj. Tial - en la nomo de la estraro de UEA kaj en la nomo de multnombraj amikoj de Pollando en la mondo - mi turnas min al vi, Sinjoro Prezidanto, kun la peto pri daŭra subteno de la Esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio.

Respektoplene
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

[teksto de la letero el gazetara komuniko de UEA]

arkivita en: