Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006

2006

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-30 11:40
Artikoloj publikigitaj dum 2006
Aŭtoro de Esperanto-vortaro premiita de la Sveda Akademio de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-26 07:45
La Sveda Akademio, kiu decidas ankaŭ pri la literatura Nobel-premio, la 20-an de decembro diskonigis, ke ĝi premias la konatan esperantiston Ebbe Vilborg per speciala premio de 50.000 svedaj kronoj (iom pli ol 5.000 eŭroj). En la motivigo de la premio estas aparte menciita lia laboro por Esperanto, sed ankaŭ liaj verkoj kun rilato al latino kaj la klasika greka lingvo. En la sama kunsido reprezentantoj de la Sveda Akademio akcentis la neceson defendi la svedan lingvon kontraŭ la angla.
Ebbe Vihlborg de zope — Laste modifita: 2006-12-25 23:24
Bertilo ŝatas virinojn, kantojn kaj gramatikon de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-04 22:37
Ekde 1998 ĉiujare estas elektata "Esperantisto de la jaro". La konkurson organizas "La Ondo de Esperanto", internacia gazeto eldonata en Rusio. La iom komplika elekta proceduro inkluzivas du komisionojn: grupon de proponantoj, kaj alian grupon de elektantoj. La konsisto de tiuj grupoj estas difinata de la redakcio de "La Ondo", kaj ne ĉiam la rezulto de la konkurso kontentigis ĉiujn. Ĉi-jare kiel Esperantisto de la jaro estis elektita Bertilo Wennergren, Akademiano kaj aŭtoro de la furora verko "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko". La verko post la apero estis rapide elĉerpita ĉe la ĉefaj libroservoj en Eŭropo, kaj tial eĉ ne aĉeteblis dum la Universala Kongreso en Florenco. Almenaŭ ĉe UEA jam aperis nova stoko. Ni petis Bertilon rakonti pri siaj esperantujaj preferoj.
Ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio daŭros ĝis la 10-a de januaro de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-09 16:25
La elsendoj de Pola Radio en Esperanto daŭros en la nuna formo ĝis la 10-a de januaro. Tion anoncis Pola Radio kelkajn tagojn antaŭ la jarŝanĝo, kiam laŭ pli frua informo devis ĉesi la ordinaraj ĉiutagaj elsendoj. Laŭ la nuna stato de la afero, post la 10-a de januaro 2007 la esperantaj elsendoj estos disaŭdigataj nur rete. Ne estas konate, kiel ofte la novformataj elsendoj estos dissendataj.
Ĉiuj ni amegas Usonon... de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 19:16
Ĝustatempe por la ĉi-jara Internacia Seminario aperis la nova, profesinivela kompaktdisko de "La Perdita Generacio", internacia bando estiĝinta lige kun la Internaciaj Junularaj Kongresoj en Svedio kaj Rusio. Ĝustatempe por la silvestra balo en la 50-a IS aperas la unua recenzo de la nova disko. La recenzon speciale por Libera Folio verkis Oleg Izjumenko. Li mem atentigas, ke li estas ne nur amiko de unu el la bandanoj, sed ankaŭ granda ŝatanto de la bando, do la recenzo neeviteble estas favora. Sed ja aperos aliaj. Vi povas bonuse elŝuti du kantojn el la nova albumo, en la formatoj ogg aŭ mp3.
[...] de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-04 21:24
Fiaska prezento de lingva egaleco de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-30 12:50
La konkludoj de la pekina Nitobe-seminario estis siatempe eldonitaj en bela trilingva libro. Laŭ Hektor Alos i Font la enhavo de la verko tamen estas ĉefe neserioza el scienca vidpunkto. "Jen volumo verŝajne celinta nur flati la ĉinan registaron, por iel danki ĝian limigitan kaj proprainteresan subtenon al Esperanto. Mi elreviĝas, ke UEA lanĉis tian verkon, eĉ plurlingvan por ridindiĝi tra la mondo, kaj eĉ ĝuste pri temo, pri kiu ĝi arogas al si esti specialisto. Ni prefere forgesu pri ĝi, kaj espereble UEA lernu el la fuŝo", li skribas.
Fragmento de "Casarosa" en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-17 18:16
Unuafoje en Esperanto aperas fragmento el la romano Casarosa de Leonid Juzefoviĉ. Surbaze de la romano estis filmita triparta televida serio por prezento en rusia tutlanda televidkanalo. Multaj el la okazaĵoj de la romano rekte rilatas al Esperanto-klubo en provinca rusia urbeto.