Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La Balta Ondo en 2013: Statistika resumo

La Balta Ondo en 2013: Statistika resumo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-01-05 11:59

En la novaĵretejo La Balta Ondo je la novajfesta nokto estis 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe enretiĝas po kvar artikoloj ĉiusemajne. En la listo de la plej vizitataj artikoloj plej supre estas “Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto” de Dennis Keefe, vizitita 2901 fojojn. Inter la kroziloj la plej populara estas Mozilla Firefox kun 83 391 vizitoj (42,65%); Vindozo senkonkurence supras en la listo de la operaciumoj kun 141 699 vizitoj (72,46% el ĉiuj).

Ĉi tiujn kaj aliajn interesajn informojn oni povas legi en la resuma statistiko, kiu hodiaŭ aperis en La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/statistiko-5/