Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?

Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-16 17:53
Johan Kitti kaj Ellen-Sara Bæhr gajnis la ĉefan premion en "Liet-Lavlut", la tuteŭropa festivalo de kantoj en minoritataj lingvoj. La festivalo nun okazis la kvaran fojon, kaj jam la trian fojon gajnis kanto en la samea. Unu fojon gajnis kanto en la kataluna. Ne maleblas, ke ankaŭ kanto en Esperanto povus partopreni, diras la kunordiginto de la ĉi-jara konkurso.

La nomo de la festivalo estas kombino de la frislingva vorto por "kanto" kaj la samea vorto por "kanti". La festivalo ĉi-foje estis aranĝita en la urbo Östersund en norda Svedio, kaj partoprenis dek kantoj interalie en la friula, vota, okcitana kaj manksa lingvoj.

Sume kandidatis pli ol 60 muzikistoj, kiuj reprezentis 25 lingvojn. La fina konkurso inter la dek elektitaj kantoj okazis la 14-an de oktobro.

Multaj el la lingvoj, en kiuj estis prezentitaj kantoj, estas tre malgrandaj. Ekzemple la vota lingvo, kiu apartenas al  la finn-ugra grupo, havas nur 25 parolantojn en kelkaj vilaĝoj en Rusio, proksime al la limo de Estonio. La lasta denaska parolanto de la manksa lingvo mortis jam en 1974, sed poste oni sukcesis revivigi la lingvon.

En la samea regiono (en nordaj Svedio, Norvegio kaj Finnlando), la interesiĝo pri la festivalo estis granda, kaj oni aranĝis antaŭkonkurson por elekti la samean reprezentanton. Ankaŭ inter la frislingvaj kantoj okazis antaŭkonkurso. La kantoj en aliaj lingvoj estis elektitaj de ĵurio.

- La sola postulo por la kantoj estas, ke ili estu prezentataj en regiona aŭ minoritata lingvo. Ĉiuj muzikstiloj taŭgas, diras Birger Winsa, la ĉi-jara kunordiginto de la festivalo kaj aktivulo de la Sveda buroo por malpli uzataj lingvoj.

Libera Folio demandis, ĉu kanto en Esperanto povus partopreni la festivalon. Esperanto ja estas parolata en Eŭropo, kaj ĝi klare ne estas majoritata lingvo. Aliflanke ĝi nenie estas oficiale agnoskita kiel minoritata lingvo.

- Do, vi jam mem respondas la demandon, dirante ke Esperanto ne estas agnoskita kiel minoritata lingvo. Sed tamen mi proponus, ke interesiĝantoj sendu son-registraĵon, kiam proksimiĝos la tempo, eble oni faros escepton. Certe mi ne scias, ĉar oni devos konsideri la opiniojn de multaj decidantoj, sed ja indas provi! Sed devus esti sufiĉe novaj kantoj, aŭ modernigitaj tradiciaj kantoj, diras Birger Winsa.

arkivita en: