Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / HeKo: "Publika konfeso pri kalumnia kampanjo"

HeKo: "Publika konfeso pri kalumnia kampanjo"

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-13 13:54
Laŭ la retagentejo "Heroldo Komunikas", la artikolo de Gonçalo Neves estas "publika konfeso pri kulpo", kaj "pruvo" pri la identeco de la aŭtoro de "La Manto". Laŭ sia kutimo, la retagentejo de la Civito evitas mencii Liberan Folion kiel fonton. Anstataŭe la komuniko asertas, ke la artikolo de Gonçalo Neves aperis "diversloke en la reto". Tio tamen ne veras. La artikolo premiere aperis en Libera Folio, kaj nur iam novembre aperos en kelkaj paperaj bultenoj.
Jorge
Jorge diras:
2006-10-14 11:59
Se mi ne mismemoras, siatempe (per letero... en Monato?) mi asertis publike mian supozon pri la aŭtoreco de Aldo, kio preskaŭ kaŭzis lian eksamikiĝon al mi. Ĉiel ajn, nur blindulo pri stilo ne rimarkus la aŭtorecon de Aldo. Unu plian fojon mensogas do Literatura Fetoro kaj Hirudo Komunikas: verŝajne nur Haupenthal "serioze" pretendis, ke la romanon "La manto" verkis virino. Aldone mi diru, ke mi samopinias kun Gonçalo pri tio, ke la flirtoj de Auld kun la rondeto de Silfer kaj Martinelli estas eble la plej bedaŭrinda parto de lia verkista kariero. Sed eĉ la suno havas makulojn, ĉu ne?
goncalo_neves
goncalo_neves diras:
2006-10-14 14:08
La civita "komuniko" ne meritas apartajn komentojn. En tre kurta teksteto la oficanta plumknaristo sukcesis mensogi trifoje kaj eĉ mislingvi kvarfoje:

negis pri tiu aŭtoreco > negis tiun aŭtorecon

konsciante pri sia mensogo > konsciante sian mensogon

en sia nuna artikolo > en lia nuna artikolo

kondukis lin kompreni > igis lin kompreni

Samaj aŭ similaj eraroj troveblas en pluraj paragrafoj de ilia "lex merdophila" (ekzemple en iliaj Konkludoj de Segedo legeblas jena perlo: «se oni perceptas Esperantion en SIA komuna faceto»…). Tio pruvas ke malgraŭ tiom da blufoj kaj pucaj titoloj la “civitanoj” ankoraŭ ne regas la lingvon kiun ili aŭtisme praktikas…

Tamen mi nek povas nek emas longe okupiĝi pri la silfera sekto. Ne plu agacas min la mensogemo, malhonesto kaj umbilikismo de tiuj intelekte subevoluintaj kompatinduloj, kiuj faras al si tiom da vanaj klopodoj por montri sin ĉiam bonaj kaj serafaj, ĉiam senkulpaj viktimoj de la plej hidaj maĥinacioj kaj komplotoj. Nu, se ili konscius ke ilia bombasta klaŭnado elvokas nur kompatan rideton…