Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Malfermita letero de Corsetti al la pola prezidento

Malfermita letero de Corsetti al la pola prezidento

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-23 21:53
Meze de decembro Renato Corsetti sendis al la prezidento de Pollando malfermitan leteron, en kiu li atentigis pri kontraŭjudaj sintenoj, laŭ li kontribuintaj al la nuligo de esperantlingvaj elsendoj ĉe Pola Radio. Ni publikigas la tutan tekston de la letero. UEA disvastigis la leteron en Esperanto kaj en angla versio kun enkonduko por amaskomunikiloj. Hebrea traduko de la letero estis sendita al israelaj gazetoj, la anglalingva al BBC kaj al Jerusalem Post.

Malfermita letero

Estimata Sinjoro Ŝtat-prezidanto de Pollando kaj karaj polaj civitanoj,

oni provas kaŭzi makulon malfacile forigeblan en la historio de via lando. Granda polo, Ludoviko Lazaro Zamenhof kreis la internacian lingvon Esperanto, nun parolatan en la tuta mondo. Ĝi iĝis simbolo de la nobla idealo, interkompreniĝi sur egaleca bazo. Zamenhof diris, ke, parolante en Esperanto, ne ekzistas poloj kaj rusoj aŭ francoj kaj angloj, ĉar ĉiuj homoj devas simple esti homoj, ĉar ili naskiĝas egalaj. Tiuj ideoj nun entenataj en, interalie, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj naskiĝis ankaŭ en angulo de Pollando, en la urbo Bjalistoko, en la antaŭpasinta jarcento.

Unesko rekonis Zamenhof-on unu el la grandaj personecoj de la homaro. La Esperanto-movado, kiun li kreis, nun viglas en ĉiuj kontinentoj kaj ricevas aprobon kaj gajnas prestiĝon en Ĉinujo ne malpli ol en Ameriko. En Vatikano ĝi estas unu el la lingvoj enkondukitaj de alia granda polo, la papo Wojtila, por bondeziri al la mondo okaze de la grandaj katolikaj festotagoj. Pri Esperanto oni parolas ankaŭ en Bruselo, ĉiufoje kiam leviĝas la politika demando pri justa solvo de la komunika problemo en Eŭropa Unio.

Ĉiuj parolantoj de Esperanto tra la mondo sentas sin iomete polaj civitanoj, kaj pro tio ni aŭdis kun kreskanta angoro pri la intenco fermi la dissendojn en Esperanto de la pola radio ek de la 15-a de decembro. Ĉi tiuj dissendoj, interalie, de preskaŭ kvindek jaroj produktas por Pollando multajn amikojn tra la mondo, kaj ties forigo estus nebezonata perdo por Pollando. Ni, do, alvokas speciale al vi, niaj idealaj kuncivitanoj, por ke vi malhelpu la forigon de la dissendoj en Esperanto de la pola radio.

Tio, kio, tamen, reportas nin al la plej malbelaj momentoj en la historio de Pollando estas la motivoj donitaj de la respondeculo de la dissendoj de Radio Polonia, Jerzy Targalski. Antaŭ la premoj venantaj el la tuta mondo, li estis devigata malkaŝi siajn verajn kialojn: "Ne estas la tasko de Pollando dissendi esperantlingve. Kial esperante ne elsendas Israelo?"  Al tio li aldonis, ke ankaŭ se Zamenhof estas taksata granda figuro de Pollando,  li jam eterne ripozas en la varsovia juda tombejo.

Kontraŭ tio, estimata ŝtat-prezidanto kaj karaj poloj, ni protestas tre energie, kiel ŝatantoj de la moderna, libera Pollando, membro de Eŭropa Unio, kies kortumoj ĝenerale traktas kontraŭjudismon formo de rasismo malpermesata tra la tuta Eŭropo. Tre bedaŭrinde ni devas konstati, ke s-ro Targalski elektis ne eniri EU-on kune kun ĉiuj poloj kaj ne sekvi la ĝeneralajn ideojn pri rasismo kaj kontraŭjudismo de EU, kaj per tio li jam kaŭzis grandan malavantaĝojn al la bildo de Pollando. Tiuj malavantaĝoj estos neforigeblaj, se oni sekvos liajn decidojn kaj forigos la dissendojn en Esperanto ĝuste pro tio, ke Esperanto estis kreita de pola judo.

Mi solene deklaras min mem en ĉi tiu okazo pola judo, kaj mi ploras por tio, ke oni devigas min rezigni pri la parto de mia pola identeco ligita al Zamenhof,  Bjalistoko kaj Esperanto.

Ankaŭ Stalin kaj la nazioj deklaris Esperanton “danĝera lingvo”, sed en la fino la bono triumfis. Ĝi triumfu nun ankaŭ en Pollando. Helpu Esperanton kaj helpu Pollandon mem.

Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

arkivita en: