Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Frazaro por japanoj kaj ne nur

Frazaro por japanoj kaj ne nur

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-10 18:06
Prepare al la venontjara Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, Japana Esperanta Librokooperativo aperigis esperantan-japanan frazaron, verkitan de Tacuo Huĝimoto. Jorge Camacho recenzas la verkon.

Tacuo Huĝimoto: Esperanto tiel parolata. Interparola praktiko de Esperanto. Japana Esperanta Librokooperativo. 8,70 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

TACUO Huĝimoto, la (ne)konata helpanto s-ro Fenestro de ludovikito, ĵus aperigis propran libron kun la titolo "Esperanto tiel parolata. Interparola praktiko de esperanto". Temas pri konversacia manlibro dulingva (esperante-japane) dividita en du partojn: "En Universala Kongreso" kaj "En klubo de Esperanto". La unua parto konsistas el 31 ĉapitroj, de "Giĉeto" tra "La libroservo" kaj "Skribi bildkartojn" ĝis "Ĉu vi tuj reveturos hejmen?" kaj "Postkongreso"; la dua, el 20, inter ili "Aperis la komencanto", "En la kafejo" aŭ "En libroservo", kun simila temo al tiu pli frue menciita kaj same oportuna nun, kiam proksimiĝas la Tago de la Esperanto-Libro kaj diversreligiaj donacfestoj.

La preso kaj grafika aspekto, kiel ĝenerale ĉe japanaj eldonaĵoj, estas modela. La libro ne povus esti pli bonvena ol nun, monatojn antaŭ la UK en Jokohamo, ne nur por japanoj renkontontaj eksterlandajn esperantulojn eble por la unua fojo en la vivo, sed ankaŭ por nejapanoj ĉeestontaj la kongreson.

Ne mankas en ĝi frazoj apenaŭ aperantaj en aliaj libroj kaj tamen ege utilaj, des pli en UK, kiel "Mi jam estas pensiulo ekde aprilo". Abundas ankaŭ informoj pri niaj kluboj kaj kongresoj, pri UEA kaj ĝenerale pri Esperantujo, pli konkrete pri ĝia japana "provinco" (ekzemple pri japanaj kluboj, aŭ pri japanaj manĝoj kaj kutimoj kaj pri vizito al Kioto). Eĉ la KKS (Konstanta Kongresa Sekretario), la membroj de la LKK (Loka Kongresa Komitato) kaj la tradiciaj plendemuloj povas tiri interesajn kritiketojn el kelkaj ĉapitroj.

La stilo estas simpla kaj natura, t.e. reala, ĉiutaga, tute ne evitanta ordinarajn esprimojn aŭ dirmanierojn kiel "antaŭkongresi" aŭ "interreta". Krom la oblikva kaj subtila humuro karakteriza je la aŭtoro, troviĝas en ĉi libro ankaŭ liaj pensoj pri lernado kaj instruado de esperanto, pri la celoj de la t.n. movado aŭ pri ĉi ties interna ide(ologi)o.

Jorge Camacho
(kunlabore kun Formoza Folio)


arkivita en:
bkolker
bkolker diras:
2006-11-23 05:35
Cxar mi estis unu el lingvaj reviziantoj de tiu libro, mi povas atesti, ke gxi estas utila frazaro por novaj kaj lingve ne suficxe spertaj partoprenantoj de Universalaj Kongresoj. Cxeesto de paralela japanlingva traduko faras gxin speciale utila por japanoj. Ankaux personoj, kiuj interesigxas pri la japana lingvo aux lernas gxin, povas profiti el tiu frazaro, precipe lige kun la UK en Jokohamo.
redakcio
redakcio diras:
2006-11-23 11:09
Cetere, el Koreio venis alia ĝojiga novaĵo: S-ro Lee Jung-kee tradukis la libron en la korean lingvon kaj eldonis la korean version en oktobro.

(informis Mine Yositaka nome de KLEG)