Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / hazarda renkontiĝo

hazarda renkontiĝo

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-14 12:27
(El la poemaro "Kantoj de Anteo" de Mao Zifu)


 
monto kun monto.
tertremo, montego aŭ ebeno.
homo homo.
sparko, metalo kontraŭ metalon,
okulparo okulparon,
peceroj aŭ la tria.
sango fajro.
domoj el skeletoj,
slavoj mastroj serviloj,
somatoj super la anim', servuto.
mano mano.
premo kora, glav' en ganto.
arbo arbo.
krucaj la trunkoj, ringoj
en propra sino kun mema centro.